Prelego: Kia kultura politiko por Esperanto en la interreta erao?

7 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Sep 18, 2022, 4:13:08 PM9/18/22
to Bibliotekista listo
Karaj samlistanoj,

Estus bone utiligi ĉi tiun liston por informiĝi pri aferoj tuŝantaj ties intereskampon, do mi malmodeste kaj por rompi longan silenton anoncas al vi prelegon, kiun faros en kataluna marborda urbeto Roses (Rozoj) la 4an de Oktobro dum la 1a NaturAmika KulturSemajno en Esperanto (NAKSE), okaze ke vi volos ankaŭ kapti la lastajn tagojn de marbanado.

Titolo: Kia kultura politiko por Esperanto en la interreta erao?
Resumo: Se Interreto tute kadukigis tradiciajn kopirajtojn, kiuj estas la alternativoj? En ĉi tiu prelego ni esploretos la diversajn flankojn de ĉi tiu demando de la vidpunktoj de verkistoj, privataj eldonistoj kaj publikaj arĥivistoj, provante harmoniigi kulturon, ekonomion, moralon, teĥnologion kaj leĝon.

La prelego tuŝos la demandon pri esperantaj interretaj bibliotekoj/arĥivoj, kaj eble iam aperos en Literatura Foiro.

Amike via,
Rubeno Fernandez Asensio

Roland Rotsaert

unread,
Sep 19, 2022, 2:03:21 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,

La temo tre interesas min, sed mi ne kapablos partopreni surloke. Ĉu eblos sekvi la prelegon rete?

Post tri jardekoj mi devas konstati ke apenaŭ iu en Esperantujo interesiĝas pri bibliotekoj kaj arĥivoj. La intereso estas multe pli granda ekster niaj rondoj (se oni sukcesas konigi al eksteruloj kio ekzistas.) La Esperanto-movado de la pasinta jarcento multflanke rilatas al la 'normala' mondo, sed restas kaŝita.

Mi revas pri biblioteka projekto internacia, laŭ mi certe subvenciebla per Erasmus+ aŭ simila monfonto, sed ne havas sencon komenci ellabori ion, se en mia propra lando tute mankas eĉ morala subteno...

Roland

PS: La dosiero NAKSE22prog.pdf je Eventa Servo estas konfuziga ĉar ĝi montras dufoje la saman enhavon.

Op 18/09/2022 om 22:13 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:

UMR8560 militrakonto

unread,
Sep 19, 2022, 3:36:08 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com, univer...@groups.io

La unua ŝtupo estus krei 4-jaran COST-Action reton, kiu kunigas profesiulojn kaj fakulojn kun la celoj :


1. klerigi la partoprenantojn kaj interŝanĝi spertojn

2. modeligi la esperantan specifecon por profito de aliaj komunumoj kies heredaĵo ankaŭ malaperas

3. pretigi ambician eŭropaskalan (kaj eventuale pli larĝan) monpeton


https://www.cost.eu/


Amike, 


Pascal DG




De : bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> de la part de Roland Rotsaert <roland....@gmail.com>
Envoyé : lundi 19 septembre 2022 08:03
À : bibli...@googlegroups.com
Objet : Re: [bibliotekoj] Prelego: Kia kultura politiko por Esperanto en la interreta erao?
 
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/4d27b220-bd83-f93c-0e80-b1fdc09555a5%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

» Mariana Evlogieva

unread,
Sep 19, 2022, 3:49:17 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com

Kara Roland,

laŭ mi mankas ne intereso, sed fakaj konoj. Mi mem same revas pri biblioteka projekto - temas pri konservado (inkl. de ciferecigo) de iuj bulgaraj arkivoj kaj de la revuo "Bulgara Esperantisto", kiu antaŭ kelkaj jaroj festis sian 100-jariĝon.

Sed mi mem ne kompetentas pri konservado de paperaj eldonaĵoj. (Pri la ciferecigo mi havas kaj ideojn, kaj iujn konojn.)

Do se ekzistas ankaŭ aliaj revantoj, ni povas kune pripensi kaj eventuale trovi kaj solvojn, kaj subvensiojn.

Amike,

Mariana Evlogieva

Rubeno

unread,
Sep 19, 2022, 3:50:02 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com

Saluton, Roland,

Jes, kiel studento pri arĥivistiko mi rimarkis ke kiam profesiaj historiistoj, arĥivistoj kaj bibliotekistoj malkovras niajn trezorojn ili pli estimas ilin ol esperantistoj mem, tial mi provas veki atenton ekster Esperantujo.

Mi ne scias ĉu la prelego estos registrita, mi demandos pri tio. Ĉiukaze mi provos almenaŭ registri mian voĉon per mia telefono.

Aliflanke, de jam unu jaro mi kaj aliaj interesatoj organizas neformalan babilrondon pri bibliotekoj kaj arĥivoj sur Skajpo preskaŭ ĉiun semajnon. Morgaŭ mardon ekzemple ni kunsidos je la 17a h (Mezeŭropa tempo). Kvankam ĝi estas je la ŝtupo de diskutado kaj ankoraŭ neniu iniciato rezultis, ni bonvenigas kunlaboremajn partoprenantojn. Via longa sperto estus aparte aŭskultinda. Ĉiu interesata kunlistano kontaktu min, kaj mi provos sendi invitilon (kvankam ne mem mastrumas la skajporondon).

Rubeno

El 19/9/22 a les 8:03, Roland Rotsaert ha escrit:

Roland Rotsaert

unread,
Sep 19, 2022, 4:04:54 AM9/19/22
to 'Rubeno' via Bibliotekoj
Op 19/09/2022 om 09:49 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:

Morgaŭ mardon ekzemple ni kunsidos je la 17a h (Mezeŭropa tempo).

Ne eblos por mi. En tiu momento oni atendos min por ricevi la (kvara) Covid-vakcinon.

Roland

Philippe Cousson

unread,
Sep 19, 2022, 4:15:25 AM9/19/22
to 'Rubeno' via Bibliotekoj

Saluton

Min tre interesas tiu skajpa rendevuo.
Mi estas la bibliotekisto de Kvinpetalo en Bouresse, Francio.
Ni posedas arkivojn, i.a. de Gaston Waringhien. Ili ne estas prizorgataj ĉar mi, bibliotekisto emerita, ne havas nune la kompetecon.

Tre kore kaj esperplene

----
Philippe Cousson
Χαρις שלום

UMR8560 militrakonto

unread,
Sep 19, 2022, 4:55:09 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com

Ĉu vi povas klarigi al ni kial la transdono de tiuj arkivoj al profesia konservejo ne estas en la planoj? 


Oktobre, kiam  la arkivo Péraire (kiu apartenas al Espéranto-France) revenos el la ciferecejo, mi intencas kun mia kolego Denis Eckert starigi komunan diskuton pri konservado de esperanto-dokumentoj en Francio. Tial gravas kolekti  ĉies pozicion kaj intencon. 


Sincere, 


Pascal Dubourg Glatigny




De : bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> de la part de Philippe Cousson <philippe...@sfr.fr>
Envoyé : lundi 19 septembre 2022 10:15
À : 'Rubeno' via Bibliotekoj
Objet : Re: [bibliotekoj] Skajpa rondo pri bibliotekoj kaj arĥivoj [Prelego: Kia kultura politiko por Esperanto en la interreta erao?]
 

Rubeno

unread,
Sep 19, 2022, 9:05:39 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com


El 19/9/22 a les 9:33, UMR8560 militrakonto ha escrit:

La unua ŝtupo estus krei 4-jaran COST-Action reton, kiu kunigas profesiulojn kaj fakulojn kun la celoj :

1. klerigi la partoprenantojn kaj interŝanĝi spertojn

2. modeligi la esperantan specifecon por profito de aliaj komunumoj kies heredaĵo ankaŭ malaperas

3. pretigi ambician eŭropaskalan (kaj eventuale pli larĝan) monpeton

https://www.cost.eu/


Amike, 

Pascal DG

Tre interesa propono. Tamen ĉi tiu ne povas esti la unua ŝtupo, sed la plej lasta. Ĝi estus realigebla nur en la oraj tempoj de la Centra Oficejo de UEA, kiam tie laboris preskaŭ dudeko da dungitoj; kaj nur se tri-kvar el ili plentempe dediĉus sin al esplorado de stipendioj kaj verkado de kandidatiĝoj. Tio lasta estas tuta salajrebla laboro; en universitatoj multaj doktoriĝantoj kaj doktoroj laboras plentempe nur por prepari tiajn kandidatiĝojn.

Plie, tiu ŝtupo atingeblas kiam jam la sola mankanta afero estas mono. Tamen kio mankas nun estas kaj fakaj scioj, kaj konscio, kaj asocia apogo. Kiel esperantistoj kapablos produkti strategian planon kapablan serioze konkuri kun tiuj de profesiuloj en tuteŭropa konkurso? Necesas trairi multajn intertempajn ŝtupojn por entrepreni tiel ambician celon.


Rubeno

Rubeno

unread,
Sep 19, 2022, 9:12:05 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com


El 19/9/22 a les 10:54, UMR8560 militrakonto ha escrit:

Ĉu vi povas klarigi al ni kial la transdono de tiuj arkivoj al profesia konservejo ne estas en la planoj?

Eble ĉar publikaj arĥivoj estas tre malmulte konataj de la ĝenerala publiko, kaj do ankaŭ de esperantistoj. Kiam mortas esperantisto aŭ fermiĝas asocio oni pensas pri bibliotekoj, preskaŭ neniam pri arĥivoj. Miaj profesoroj en la arĥivista lernejo multe insistas pri ĉi tiu publik-rilata problemo.


Oktobre, kiam  la arkivo Péraire (kiu apartenas al Espéranto-France) revenos el la ciferecejo, mi intencas kun mia kolego Denis Eckert starigi komunan diskuton pri konservado de esperanto-dokumentoj en Francio. Tial gravas kolekti  ĉies pozicion kaj intencon.


Tre interesa novaĵo. Ĉu nefrancoj povas informiĝi pri ĉi tiu debato, kaj eĉ fari proponojn?


Rubeno

Christian Lavarenne

unread,
Sep 19, 2022, 9:44:49 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton (speciale al Rubeno, Pascal Dubourg Glatigny kaj Roland Rotsaert),

ankaŭ mi ŝatus partopreni en la skajpa kunsido mardon je la 17a h. : bonvolu sendi invitilon.

Kaj ankaŭ ĉe mi estas neprizorgataj arkivoj, kiujn mi kolektis kaj uzis por mia doktoriga disertacio. Post kelkaj monatoj mi emeritiĝos, kaj do devas jam komenci pripensi kien ili povus iri antaŭ mia (tamen espere ankoraŭ nebaldaŭa) morto...

Ekzemple, i.a. estas dosiero pri iometa korespondado (kun materialo) inter mia avo (Maurice Lavarenne, profesoro pri klasika literaturo ĉe la universitato en Clermont-Ferrand, qui avait "accept[é] la Présidence de la Section Universitaire" du "Comité d'Honneur de l'Union Espérantiste Française" [1], en 1956... mia naskiĝjaro 😉 ) kaj kelkaj aŭtoroj aŭ propagandistoj de aliaj lingvoprojektoj, i.a. avec le président de l'Interlingue Union et le rédacteur de l'organe officiel de la Société idiste française au début des années 60, etc.) , verŝajne (prepare al ĝi) antaŭ, kaj post, la apero de lia 12-paĝa ĉapitro "L'espéranto", en M. Lavarenne, Bon public, est-ce qu'ils t'auront ? Enquête sur quelques publicités, propagandes, préjugés et partis pris…, Paris : Magnard, 1956, p. 263-274.*
Do, des pli se temos pri ne nur "konservado de esperanto-dokumentoj en Francio" sed ankaŭ de korespondado pri interlingvistikaj demandoj, via planita komuna diskuto interesus min.

Kaj pri la rimarko de Roland Rotsaert :
ne havas sencon komenci ellabori ion, se en mia propra lando tute mankas eĉ morala subteno...
do almenaŭ en Francio certe estus subteno, almenaŭ morala.

Kolege kaj amike

Christian

* Il avait d'ailleurs déjà écrit, non pas des militrakontoj mais, dans l'après-guerre, une page en faveur de l'esperanto [sic] (avec mention de l'ido) dans sa brochure : Lavarenne, Prof. Maurice, Une Paix durable est-elle possible ? : Rappel de notions élémentaires (...) et réflexions de simple bon sens, Paris : Magnard, 1947, (63 p.), p. 55-56.

[1] Franca Esperantisto n° 159, nov. 1956, p. 199c.



Zsofia Korody

unread,
Sep 19, 2022, 11:42:47 AM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,
bv. informi min pri la skajpa kunveno.
Amike,
Zsófia Kóródy
biblioteko de Esperanto-Centro Herzberg
 
.....pri bibliotekoj kaj arĥivoj sur Skajpo preskaŭ ĉiun semajnon. Morgaŭ mardon ekzemple ni kunsidos je la 17a h (Mezeŭropa tempo). ...
-- 
*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6. Tel:+49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de     
(kun  fotoalbumo)
 
 
Gesendet: Montag, 19. September 2022 um 10:54 Uhr
Von: "UMR8560 militrakonto" <militrakon...@cnrs.fr>
An: "bibli...@googlegroups.com" <bibli...@googlegroups.com>
Betreff: RE: [bibliotekoj] Skajpa rondo pri bibliotekoj kaj arĥivoj [Prelego: Kia kultura politiko por Esperanto en la interreta erao?]

Roland Rotsaert

unread,
Sep 19, 2022, 1:20:42 PM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Op 19/09/2022 om 15:05 schreef 'Rubeno' via Bibliotekoj:
> Tio lasta estas tuta salajrebla laboro; en universitatoj multaj
> doktoriĝantoj kaj doktoroj laboras plentempe nur por prepari tiajn
> kandidatiĝojn.

Jen la ĉiam revenanta demando: ĉu niaj plej kapablaj homoj dediĉu sin al
verkado de strategiaj planoj kaj subvencidosieroj esperante akiri monon,
aŭ ĉu ili prefere okupu sin pri movadaj taskoj kiujn ili konas kaj ŝatas
kaj interesigu kaj trejnu aliajn por helpi plenumi tiujn taskojn?

Mi tre bedaŭras, sed dum la pasinta jaro mi daŭre konstatis ke Eŭropa
Unio, kiu ege povus helpi nin disĵetante kelkajn etajn eron el la granda
subvencipoto restas grandiĝanta burokrata monstro kiu pli malutilas ol
utilas al siaj civitanoj kaj asocioj... Praktike, nur la profesiaj
subvencikolektantoj kaj -misuzantoj profitas.

Roland

Miguel Bento

unread,
Sep 19, 2022, 6:42:56 PM9/19/22
to bibli...@googlegroups.com
Ankaŭ mi interesiĝas pri la skajpa babilrondo!

Amike,
Miĥaelo Bento
Prizorganto de Biblioteko Ary Zamora

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages