Bitigo de revuoj - La Juna Vivo

6 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Feb 21, 2024, 2:47:46 AMFeb 21
to bibliotekoj
Karaj,

Ĉu ekzistas iu loko kun superrigardo de bitigitaj Esperanto-revuoj, aŭ ĉu estas persono kiu okupiĝas pri tio?

Konkrete:
Antaŭ kelkaj semajnoj mi faris esplorojn pri junularaj kongresoj ĵus antaŭ kaj post la dua mondmilito. Mi trovis la retpaĝon http://www.gazetoteko.com/jv/ kun granda kolekto de numeroj de La Juna Vivo, sed nur malmultaj el la esplorata periodo. Ĉe Internacia Esperanto-Arkivo (www.iespa.eu) estas ekzempleroj de la revuo per kiuj mi povus parte kompletigi la kolekton.

Tamen, Gazetoteko ŝajnas esti el la jaro 2006 kaj eblas ke intertempe aliloke aperis pli kompleta kolekto. Sur la retpaĝo mi ne trovis iun kontaktinformon. Serĉante, mi ie trovis iun formularon per kiu mi esperis povi kontakti respondeculon, sed ne venis reago.

Roland Rotsaert

Miguel Bento

unread,
Feb 21, 2024, 6:01:58 AMFeb 21
to bibli...@googlegroups.com
Saluton!

Laŭ mia scio ĝis nun la plej ampleksa superrigardo de bitigitaj Esperanto-revuoj troviĝas en la laborejo de BitArkivo (fine de la ĉefpaĝo). Tamen eĉ ĝi ne estas kompleta, kaj ĉiam indas serĉi ankaŭ en aliaj lokoj.

TEJO antaŭ nelonge skanis kaj disponebligis multajn numerojn de "La Juna Vivo": jen ili.

Amike,
Miĥaelo Bento

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/390e7b16-66c8-4ef7-bfb5-68dad6912c16%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.

Roland Rotsaert

unread,
Feb 21, 2024, 6:56:13 AMFeb 21
to bibli...@googlegroups.com
Op 21/02/2024 om 12:01 schreef Miguel Bento:

TEJO antaŭ nelonge skanis kaj disponebligis multajn numerojn de "La Juna Vivo": jen ili.

Dankon! Rapide komparante la liston de Gazeteko kaj la aldonoj de TEJO, mi konkludas ke ĉefe en la jaro 1947 restas mankoj. Internacia Esperanto-Arkivo povus parte solvi tion. Mi atendas fidindan liston de Ivan Garcia.

Roland

Miguel Bento

unread,
Feb 21, 2024, 9:37:12 AMFeb 21
to bibli...@googlegroups.com
La jarkolekto 1947 de "La Juna Vivo" troviĝas en la laborejo de BitArkivo.

Amike,
Miĥaelo Bento

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages