Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

porinforme: Biblioteka konfuzo de la UEA-prezidanto

8 views
Skip to first unread message

Utho Maier

unread,
Jul 12, 2024, 3:52:58 AM7/12/24
to bibli...@googlegroups.com
Pri tio Osmo informis kaj konsentis pri plusendo al la listo
 
Utho Maier, Deutsche Esperanto-Bibliothek Aalen
Von: osmob...@gmail.com
An: uea-m...@groups.io
Datum: 12-Jul-2024 09:15:28 +0200
Betreff: [uea-membroj] Biblioteka konfuzo de la prezidanto

Komitatano Edmund Grimley Evans demandis en la komitata diskutlisto, kiel estas organizata la registrado de novaj libroj en la revua rubriko "Laste aperis" kaj ilia liverado al la Pola Nacia Biblioteko, kiu transprenis la Bibliotekon Hector Hodler (BHH). Kvankam sufiĉe longa tempo pasis de post tiu transpreno, ne estis anoncitaj tiurilataj reguloj kaj instrukcioj.

Prezidanto Duncan Charters donis respondon, kiu pli konfuzis ol klarigis. Evidente la afero ne estas klara al li mem. Unue, li ne konas la praktikon, kiu jam de jardkeoj estis aplikata inter unuflanke eldonistoj kaj alillanke la libroservo kaj BHH. Nome, por ke eldonaĵo estu ekvendita en la libroservo kaj menciita en "Laste aperis" ĝia eldoninto sendu al la libroservo unu senpagan ekzempleron de ĝi. Samtempe la eldoninto liveru ankaŭ duan ekzempleron , kiu povus esti sendita al recenzonto, se la verko estus trovita sufiĉe interesa por revua recenzo kaj recenzonto estus trovita.

Charters skribis:

> UEA do havas la respondecon zorgi pri la transdono [al Varsovio -- OB] de la “dua ekzemplero” de novaj libroj sendataj al la Centra Oficejo ĝis la 29-a de majo 2025.
> Ŝajnas ke ne venas de la eldonistoj tiel regule kiel antaŭe la nove publikigitaj verkoj. Se venos nur unu anstataŭ du, ni ne havos libron por kontribui al BHH en Varsovio.

La afero ne povas funkii tiel, kiel Charters diras, sed inverse, t.e. same kiel de jardekoj. Se venos nur unu ekzemplero, ĝin la CO sendos al Varsovio por BHH ĝis la 29-a de majo 2025. (Poste la eldonistoj mem sendu rekte al Varsovio.) La "dua" ekzemplero estos por eventuala recenzonto. BHH ja devas ricevi kiel eble plej kompletan kolekton de novaj libroj kaj ne nur parton de ili, nome nur tiujn, de kiuj la CO ricevas ekstran ekzemperon. Laŭ tio, kiel Charters komprenis kaj prezentas la aferon, libroj amasiĝus en la CO, kies domon oni eĉ decidis forvendi.

La konfuzo de Charters denove indikas, ke kiam oni decidis likvidi la CO, oni ne sciis antaŭvidi ĉiujn praktikajn konsekvencojn de tiu decido kaj tute aparte la estontan funkciadon de la biblioteko kaj la libroservo. Oni decidis pri aferoj antaŭ ol ili estis pretaj por decido.

Osmo Buller


-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-
Groups.io Links: You receive all messages sent to this group.
View/Reply Online (#5596): https://groups.io/g/uea-membroj/message/5596
Mute This Topic: https://groups.io/mt/107178162/4426367
-=-=-
___________________________________________________________
La konversacioj en ĉi tiu listo estas privataj por la komunumo. Bonvolu ne afiŝi retpoŝtojn en vian blogon aŭ plusendi ilin, krom se vi certas, ke ĝi estas en ordo ĉe la verkisto.

: uea-membroj+unsub...@groups.io
-=-=-
Group Owner: uea-membroj+ow...@groups.io
Unsubscribe: https://groups.io/g/uea-membroj/leave/7976905/4426367/473996411/xyzzy [esp...@mail.de]
-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-




FreeMail powered by mail.de - mehr Sicherheit, Seriosität und Komfort

Rubeno

unread,
Jul 13, 2024, 3:22:30 PM7/13/24
to bibli...@googlegroups.com

Nu... fakte la "klarigo" de Buller ankoraŭ pli konfuzigas la ŝajnan konfuzon de Charters (kaj de ĉi tiu leganto).

Mi komprenis, ke sendo de senpaga ekzemplero estis kondiĉo de UEA por distribui kaj vendi verkon en sia libroservo, sed la senpaga ekzemplero estis destinata al Biblioteko Hodler, ne al vendo tra la libroservo, ĉu ne?

La problemo estas ke nun nek Biblioteko Hodler nek la libroservo de UEA situas en Roterdamo, ĉu? Mi komprenis, ke nun la libroservon administras E@I. En tiu kazo eldonistoj devas sendi al du novaj malsamaj poŝtadresoj: la vendotajn ekzemplerojn al la adreso de la libroservo (en Slovakujo, mi supozas) kaj la senpagan ekzempleron al la Pola Nacia Biblioteko. Sekve, la solvo estas simpla: sciigu la novajn adresojn al ĉiuj eldonistoj.

Alia problemo estas, ĉu UEA nun povas ankoraŭ trudi la kondiĉon, ke ekzemplero estu liverata senpage al Varsovio por ke ĝia libroservo distribuu la verkon, dum antaŭe ĉio alvenis al la Centra Oficejo en Roterdamo kaj facilis kontroli. La nuna aranĝo starigas konsiderindan organizan kaj kunordigan komplikon inter slovakoj kaj poloj. Mi ne scias, ĉu sendado de senpagaj ekzempleroj estis parto de la interkonsento inter UEA kaj la Pola Nacia Biblioteko, sed ĝi ne ŝajnas al mi facile kontrolebla. Plua nutrado de la esperanta kolekto en la Pola Nacia Biblioteko fakte dependos de la bonvolo de eldonejoj. La 'deponleĝa rajto' de UEA praktike malaperis.

La dua senpaga ekzemplero por recenzado estas tre flanka detalo. Ĝis nun tre malmultaj verkoj meritis tutpaĝan recenzon en la revuo Esperanto, kaj la rubriko mem aperas malofte, ne ĉiumonate. Se la Centra Oficejo respondecas pri serĉado de recenzontoj, nur tiu ekzemplero plu irus Roterdamon, sed ne necese, ĉar informite de la CO eldonistoj ankaŭ povus sendi ĝin rekte al recenzontoj, ĉe kiuj fine ĝi restos.

Rubeno


El 12/7/24 a les 9:52, 'Utho Maier' via Bibliotekoj ha escrit:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages