Karaj,
Alvoko de antaŭ kelkaj semajnoj atentigis pri la manko kaj
intertempe venis kelkaj plibonigoj kaj korektoj, sed vera solvo ne
estas. La informoj pri bibliotekoj troviĝas dise kaj je ne facile
memoreblaj adresoj. Tio i.a. evidentiĝis antaŭ kelkaj tagoj dum
kunveno de la estraro de Internacia Esperanto-Arkivo.
Mi sugestas uzi Vikipedion kiel bazon de la listo. Mi pensas ke
plejparto de niaj libroamantoj havas sufiĉan scion pri Vikipedio
por povi fari etajn ŝanĝojn en jam ekzistantaj paĝoj. Jen mia
propono, kiu evitas kreon de nova sistemo kun nova adreso, nova
servilo, nova pasvorto...:
1. La posedanto de la nuntempe plej bona listo de bibliotekoj
transformu ĝin en Vikipedio-paĝon kiu listigas la bibliotekoj
laŭlande/laŭurbe kun bazaj (kelkliniaj) informoj pri ĉiu
biblioteko: nomo (kun eblaj variantoj), poŝt- kaj retadreso,
retpaĝo, ligilo al Vikipedio-paĝo (eventuale iam kreota) kun la
detalaj informoj de la bibliotekoj. (Se la posedanto mem ne
kapablos, espereble anoncos sin spertulo por plenumi la taskon.)
2. Personoj kun vikipediaj kaj bibliotekaj scioj kreu modelan
ŝablonon kiu estos helpo dum verkado de nova artikolo pri
biblioteko.
3. Respondeculoj de bibliotekoj kun Vikipedio-paĝo laŭ la eblecoj
adaptu la paĝon al la nova ŝablono. Iu ajn kiu konas bibliotekon
kiu mankas en Vikipedio povas ekverki tekston pri ĝi.
En Esperantujo ne vere estas diferenco inter bibliotekoj kaj
arkivo; la supra propono do validas por ambaŭ.
Roland Rotsaert