Ĉu manuskripto de «La granda kaldrono» en Vieno?

11 views
Skip to first unread message

Edmund Grimley Evans

unread,
Mar 9, 2024, 12:40:30 PMMar 9
to Bibliotekoj
Jen demando eble ĉefe por homoj en Vieno, sed eble ankaŭ iu alia povas
pli bone interpreti la katalogon ol mi. Temas pri
http://data.onb.ac.at/rec/AC04202344:

Titel : La granda kaldrono
Person/Institution : Francis, John, 1924-2012 [VerfasserIn]
Verantwort.angabe : John Francis
Ort/Verlag : [O.O.] : Francis
Jahr/Datierung : [ca. 1972]
Umfang/Illustr./Format : 100 Bl.

Kvankam la registro ne mencias «manuskripton», kaj kelkaj kampoj
sugestas ian eldonaĵon, mi tamen divenas, ke temas pri manuskripto de
parto de la romano, kiu aperis en 1978 kun 592 paĝoj. Ĉu iu povas
konfirmi aŭ malkonfirmi tion? Ekzemple, ĉu iu povas doni ligon al
registro en la sama katalogo pri objekto, kiu certe ja estas
manuskripto, por kompari?

Estus ja interese scii, pri kiu parto de la romano temas, kaj kiel ĝi
venis al Vieno. Sed mi mem certe ne veturos al Vieno nur por ekscii!

Edmundo

--

CIMPA Christian

unread,
Mar 11, 2024, 4:14:44 AMMar 11
to bibli...@googlegroups.com, ESPERANTO


Estimata s-ro Grimley Evans, karaj kolegoj,

ĉar atingis nin tiu demando en tiu publika forumo, mi do publike respondas, ne laste pro la fakto, ke kelkaj informoj povas esti publike interesaj. Por certigi, ke demandoj atingas iun el nia teamo, bonvolu direkti ilin rekte al nia adreso:

espe...@onb.ac.at

Kara s-ro Grimley Evans: Vi pravas, ke ne temas pri eldonita verko. Vi bone konkludis tion el la manko de eldonloko kaj -jaro kaj de eldonejo. Tamen ne estas manuskripto, sed kopiaĵo de parto de tajposkripto, alveninta al nia biblioteko en la 1970aj jaroj. La teksto ampleksas la dankon, la preludon kaj la ĉapitrojn „La suno brilas“, „Glasgovo“ kaj „La ŝtono ruliĝas“, de kiu evidente mankas la lastaj paĝoj.

Se estonte vi volas serĉi ĉe ni laŭ difina aperformo, vi trovos tiun eblon sub la vorto „Medium“ en la dekstra kolumno de la tiel nomataj „facetoj“ (mi pro la aktuala okazo tradukis tiun terminon, opiniante, ke ĝi ne tute maltaŭgas). La kvin plej multnombraj dokumentspecoj jam estas videblaj tie, per alklako de „MEHR ANZEIGEN“ vi ricevos la kompletan liston. Per tiuj „facetoj“ vi povas ankaŭ limigi vian serĉon laŭ diversaj kriterioj kiel lingvo aŭ aperjaro.




Nia katalogo kun pli ol 74.000 rikordoj dankas sian ekziston al la kontribuoj de multaj personoj en plej diversaj cirkonstancoj dum pli ol tridek jaroj. Mi do petas vian komprenon, ke ĝi ne estas komplete homogena. Tamen ekzistas (de tempo al tempo iom ŝanĝiĝantaj) reguloj, kiuj certigas bazan koherecon. Jen tipa ekzemplo por manuskripto:




Mi dankas pro via mesaĝo kaj petas vin ne heziti, se vi trovos mankojn aŭ erarojn en nia katalogo kaj tuj atentigi nin pri ili. Tiel vi helpas nin ĉe niaj daŭraj klopodoj plibonigi ĝin.

Kompreneble ni ĝojas pri personaj vizitoj en nia institucio, sed ni ankaŭ volonte respondas demandojn eldistance.

Respektplene via

Christian Cimpa


Christian Cimpa, BA
Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Postadresse: Josefsplatz 1, 1015 Wien

Tel.: +43 1 534 10-734

christi...@onb.ac.at
onb.ac.at

Follow us on Facebook | Instagram | YouTube | Linkedin


FN221029v - FBG Handelsgericht Wien

 

 

 

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> Im Auftrag von Edmund Grimley Evans
Gesendet: Samstag, 9. März 2024 18:40
An: Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Betreff: [bibliotekoj] Ĉu manuskripto de «La granda kaldrono» en Vieno?

 

EXTERNE E-MAIL: Bitte Vorsicht bei Inhalt, Links und Anhängen.

 

Jen demando eble ĉefe por homoj en Vieno, sed eble ankaŭ iu alia povas pli bone interpreti la katalogon ol mi. Temas pri

 

Titel : La granda kaldrono

Person/Institution : Francis, John, 1924-2012 [VerfasserIn] Verantwort.angabe : John Francis Ort/Verlag : [O.O.] : Francis Jahr/Datierung : [ca. 1972] Umfang/Illustr./Format : 100 Bl.

 

Kvankam la registro ne mencias «manuskripton», kaj kelkaj kampoj sugestas ian eldonaĵon, mi tamen divenas, ke temas pri manuskripto de parto de la romano, kiu aperis en 1978 kun 592 paĝoj. Ĉu iu povas konfirmi aŭ malkonfirmi tion? Ekzemple, ĉu iu povas doni ligon al registro en la sama katalogo pri objekto, kiu certe ja estas manuskripto, por kompari?

 

Estus ja interese scii, pri kiu parto de la romano temas, kaj kiel ĝi venis al Vieno. Sed mi mem certe ne veturos al Vieno nur por ekscii!

 

Edmundo

 

--

 

--

Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Ga naar https://eur01.safelinks.protection.outlook.com/?url=https%3A%2F%2Fgroups.google.com%2Fd%2Fmsgid%2Fbibliotekoj%2FCAHDciUeMiOyGBPwqvgd41f%252B4eG9vkvjZrvT-UgO21tUKPPCfYA%2540mail.gmail.com&data=05%7C02%7Cchristian.cimpa%40onb.ac.at%7Ce1893a7a2a504b52d48108dc40600493%7C2b86280a8ae4454e920cff27d3c3a043%7C0%7C0%7C638456028345738830%7CUnknown%7CTWFpbGZsb3d8eyJWIjoiMC4wLjAwMDAiLCJQIjoiV2luMzIiLCJBTiI6Ik1haWwiLCJXVCI6Mn0%3D%7C0%7C%7C%7C&sdata=Jyr7CXvRpEuufiJLXNQfkCO5zpQyWsSapTfj6MrMtqY%3D&reserved=0 om deze discussie op het internet te bekijken.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages