Karaj,
Jam de multaj jaroj mi regule uzas la bibliografion. Intertempe ĝi
iĝis 'publika havaĵo' (praktike, mi ne scias ĉu ĝi vere estas tia
laŭ ekzemple la Wikipedia-kriterioj).
Kvankam la bibliografio tre utilas, ĉiu uzanto scias ke enestas
multaj multaj mankoj kaj eraroj. Kiam mi trovas novan informon aŭ
korekton, mi volonte komunikus tion al la tuta bibliotekistaro, sed
kiel mi faru? Por mia regiono (Belgio) ekzistas solvo: je
https://vikiflandrio.alcl.be/ mi povas registri diversajn
inform-erojn, eĉ nekoherajn, por posta reuzo en ekzemple
Vikipedio-paĝo aŭ revuo-artikolo. Teorie mi ankaŭ povus adapti
ekzistantan Vikipedio-artikolon pri revuo aŭ verki novan artikolon,
sed tio ofte ne facilas.
Mi demandas min ĉu eblas (duonaŭtomate) transformi la bibliografion
al serio da Vikipedio-aspektaj artikoloj, en kiu la informoj pri
revuoj aperas en fiksa strukturo (konstruota interkonsente kun
bibliotekistaro, por ke ĝi laŭeble estu kongrua kun internaciaj
normoj). Tiel esploristo povus, se li havas informojn pri iu revuo
ĉemane, enordigi kaj kompletigi la aŭtomate registritajn informojn.
Kiam estas sufiĉe da informoj, la Vikipedio-aspekta artikolo povas
iĝi vera Vikipedio-artikolo.
Ĉu realigebla ideo?
Roland Rotsaert