Interŝanĝo de poŝtkartoj inter la mondmilitoj

7 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Jun 27, 2021, 4:27:26 AM6/27/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com, MONATO (red. sekretario), ho...@monato.be
Karaj,

Dum la pasintaj monatoj mi aperigis centojn da poŝtkartoj de la eksa Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet je www.flickr.com (tie ekzemple serĉu 'esperanto debrouwere') kaj ankoraŭ sekvos. Temas ĉefe pri kartoj interŝanĝitaj de esperantistoj, sed ne nur.

Denove mi rimarkis iujn kodojn, ĉefe 'CA...' kiu pensigas min ke ne nur estis hobio de iuj personoj ne sufiĉe riĉaj por mem vojaĝi, tamen kapablaj por pagi bildkartojn kaj afrankon, sed ke malantaŭ la hobio estis iu internacia strukturo. Mi serĉis, sed nenion trovis. Ĉu iu listano eble scias pli?

Povus esti temo por artikolo en la revuo Monato, kies konkurso 'Nova talento' (https://www.monato.be/nova_talento.php) daŭre bonvenigas kontribuojn.

Roland Rotsaert




1.JPG
2.JPG
3.JPG
4.JPG
5.JPG

Roland Rotsaert

unread,
Jul 12, 2021, 2:33:35 PM7/12/21
to esp...@googlegroups.com, bibli...@googlegroups.com
Karaj,

Mi daŭre serĉas la signifon de la kodo 'CA', sed mi nun scias ke ne estas forgesita, sed ankoraŭ tute viva hobio, vidu ekzemple je postcrossing.com aŭ rete serĉu 'postcard exchanges sites'.

Nun ĉiuj poŝtkartoj de Gerard Debrouwere (ĉefe el la 1920aj jaroj) kiujn posedis la Esperanto-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet videblas je Flickr; mi ne nombris ilin, sed verŝajne estas preskaŭ mil. La nun pritraktata, lasta serio estas je https://www.flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157719557899425 . Ĉiuj bildoj jam estas kaj la resto de la priskriboj (utilaj por ebligi serĉadon) sekvos dum la semajno. Plej multnombraj estas Japanio (35) kaj Sovetio (37).

Roland Rotsaert

 
Op 27/06/2021 om 10:27 schreef Roland Rotsaert:

UMR8560 militrakonto

unread,
Aug 31, 2021, 6:08:52 AM8/31/21
to bibli...@googlegroups.com

Estimataj, 
mi konigas ĉi sube la programon de la simpozio pri esperanto-arkivoj kiu okazos merkredon la 8-an de septembro. 
Ĝi konkludos seminarion pri historia aliro al lingvaj praktikoj en transnacia kunteksto kies programon vi trovas ĉe la sekva adreso:
La simpozio okazas en la angla kaj esperanto, sen traduko. 
Por partopreni ĉu ĉeeste en Berlino ĉu interrete, bv. sendi al mi mesaĝon. 
Sincere salutas vin, 
Pascal Dubourg Glatigny 


08/09/2021
15:30-18.00 Berlin - 13:30- 16:00 UTC 

Symposium
Archive in Research on Esperanto history
Identifying and structuring source materials and current challenges in their preservation

Working languages: english / esperanto

A. First session
Chair: Pascal Dubourg Glatigny, CNRS (Centre Alexandre Koyré, Campus
Condorcet Paris)
1. Panorama of the archives issue (Pascal Dubourg)
2. Feedback on research and access to archives
(Javier Alcalde, Laura Pettinaroli, Thomas Creusot, Denis Eckert, Marcel Koschek, Bernhard Struck)

B. Second session
Chair: Mark Fettes, Simon Fraser University, Vancouver (Director of the Centro de Esploro kaj
Dokumentado)
1. Presentations by collection managers :
Ana Manero (Bitoteko, Madrid), Bernhard Tuider (Vienna, Österreischiche Nationalbibliothek),
Susanne Henschel (Staatsbibliothek zu Berlin), Orlando Raola (Santa Rosa College, California, UEA
board member for culture and libraries), Roland Rotsaert, Marc Vanden Bempt (Antwerp,
Internacia Esperanto-Arkivo).
2. Intervention by leaders of the Esperanto movement:
Duncan Charters (Principia College, Illinois, President of the Universal Esperanto Association UEA),
Humphrey Tonkin (University of Hartford, Connecticut, President of the Esperantic Studies
Foundation).

C. General Discussion
Chair: Denis Eckert, CNRS (Centre Marc Bloch Berlin / Campus Condorcet, Paris)

Claude Nourmont

unread,
Aug 31, 2021, 11:06:44 AM8/31/21
to bibli...@googlegroups.com

Kara Pascal,

 

Kompreneble estas por mi tre intersese, kaj mi deziras aligxi al la simpozio.

 

Korajn salutojn,

Claude

 

De : bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> De la part de UMR8560 militrakonto
Envoyé : mardi 31 août 2021 12:09
À : bibli...@googlegroups.com
Objet : [bibliotekoj] Simpozio : Archive in Research on Esperanto history [GroupMail]

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/094afc8c40a4462b93f20b9d9770fa68%40cnrs.fr om deze discussie op internet te bekijken.

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages