Karaj kunlistanoj,
Sciu ke dum la 5a Virtuala Kongreso okazos kunsido de biblioteko-zorgantoj en la iom eksperimenta formo de seminario-ateliero. Mia propono, kiun la organizantoj akceptis, estas jena:
Dum la 4a virtuala kongreso okazis paneldiskuto inter bibliotekemuloj kaj zorgantoj de klubaj/asociaj esperantaj bibliotekoj kaj kolektoj, multaj el ili korespondantaj per la Gugla diskutlisto 'Bibliotekoj', por diskuti kial, post pli ol jardeko da proponoj kaj debatado, ankoraŭ ne ekzistas komuna katalogado de esperantaj bibliotekoj.
Ĉi-jare estas proponata simila kunsido por priparoli la eblecojn aperantajn post la forigo de unu el la plej grandaj baroj tiam diskutitaj: la manko de komuna kataloga regulo. La programero havos du partojn. En la unua estos mallonge prezentata la esperanta versio de la internacia, profesia kataloga normo RDA (Resource Description & Access), verkita de Ana Manero dum ĉi tiu jaro, plus la normo MARC (MAchine Readable Cataloging) kiu permesas ciferece kodigi kaj interŝanĝi bibliografiajn datenojn. Poste estos proponata sistemo por kombini ambaŭ en la kreado de simplaj katalogoj per Excel-kalkultabeloj tiel ke malsamaj kolektoj estu katalogataj en la sama maniero kaj ke la rezultantaj rikordoj estu interŝanĝeblaj sen modifoj. Tia sistemo metus la bazon por kunlabora katalogado, kaj starigus la nepran fundamenton por kolektiva katalogo.
La dua parto de la programero estos libera diskutado pri la prezentita sistemo kaj pri aliaj necesaj ŝtupoj por la pli bona kunlaborado inter bibliotek-zorgantoj.
Via,
Rubeno
Dankon.
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/15e935ba-cb63-4b20-a060-fa857f9aa1ac%40yahoo.com om deze discussie te bekijken.
--