Internacia Esperanto-Arkivo novaĵoj / nieuws (4)

7 views
Skip to first unread message

Marc Vanden Bempt

unread,
Sep 15, 2025, 4:51:31 AMSep 15
to Biblioteken E-o
(Nederlandse versie onderaan)

Saluton,

La arkivejo en Diest, aĉetita en 2024, nun plene funkcias.
La arkivaĵoj ĉiuj estas surlokaj, orde aranĝitaj kaj sekuraj kontraŭ
polvo, humido kaj temperaturvariado. La volontuloj havas ekipitajn
laborlokojn kaj aldone funkcias prelegejo kaj kunvenejo:
https://iespa.eu/index.php?ln=eo&pg=ejo

Ni instalis ne nur la ejon mem, ankaŭ la arkivo mem evoluas.
Pluraj personaj kaj asociaj arkivoj alvenis kaj la katalogoj kreskas.
Tiel ni enkatalogigis la deksesmilan libron, la milan revutitolon (kun
dektrimil revujaroj) kaj la unuajn sepmil dokumentojn kaj dumil objektojn.

Neeviteble alvenas pluraj duoblaĵoj. Tiujn ni proponas malmultekoste por
vendo. Elektu ankaŭ vi el nia 275-paĝa listo de libroj kaj binditaj
revukolektoj: https://iespa.eu/docs/IEspA-brokante.pdf
Vian elekton vi sendu al in...@iespa.eu

IEspA aperigis Esperanton eĉ dufoje en la retejo pri nemateria heredaĵo:
https://immaterieelerfgoed.be/nl/erfgoederen/esperanto-in-vlaanderen-en-de-internationale-congressen
kaj
https://immaterieelerfgoed.be/nl/erfgoederen/esperanto-spreken
Tio estas la unua paŝo al akceptado de Esperanto kiel nemateria heredaĵo
en Flandrujo, mem paŝo al UNESCO-rekono.

Ankaŭ la centra organizaĵo "Archiefpunt" (arkiva centro) informas pri
Esperanto kaj IEspA.
https://archiefpunt.be/archief-in-de-kijker/het-internationaal-esperanto-archief

Ĉiu bonvenas ĉe IEspA - post interkonsento.
Adreso: Hasseltsestraat 26, 3290 Diest.

Bonvenon!

Internacia Esperanto-Arkivo vzw
(sendas Marc Vanden Bempt)

P.S.: Se vi preferas ne plu ricevi ĉi novaĵleteron estonte, tiam reagu
al in...@iespa.eu kaj ni forigos vian adreson de nia listo.

===

Hallo!

Het archiefgebouw in Diest, aangekocht in 2024, is nu helemaal operationeel.
De archiefstukken zijn allemaal ter plaatse, geordend en veilig tegen
stof, vocht en temperatuurschommelingen. De vrijwilligers beschikken
over een uitgeruste werkruimte en er is ook een voordracht- en
vergaderlokaal: https://iespa.eu/index.php?ln=eo&pg=ejo

We installeerden niet alleen het gebouw zelf, ook het archief evolueert
verder. We verkregen meerdere archieven van personen en verenigingen en
de catalogi groeien mee. Zo schreven we het zestienduizendste boek in,
de duizendste tijdschrifttitel (met dertienduizend tijdschriftjaren) en
de eerste zevenduizend documenten en tweeduizend objecten.

Onvermijdelijk komen ook dubbels binnen. Die bieden we voordelig te koop
aan. Kies ook jij uit onze 275 bladzijden met boeken en ingebonden
tijdschriftcollecties: https://iespa.eu/docs/IEspA-brokante.pdf
Stuur je keuze aan in...@iespa.eu

IEspA publiceerde Esperanto, zelfs twee keren, op de webstek van
immaterieel erfgoed:
https://immaterieelerfgoed.be/nl/erfgoederen/esperanto-in-vlaanderen-en-de-internationale-congressen
en
https://immaterieelerfgoed.be/nl/erfgoederen/esperanto-spreken
Dat is de eerste stap naar erkenning van Esperanto als immaterieel
erfgoed in Vlaanderen, zelf stap naar UNESCO-erkenning.

Ook de centrale organisatie "Archiefpunt" informeert over Esperanto en
IEspA.
https://archiefpunt.be/archief-in-de-kijker/het-internationaal-esperanto-archief

Iedereen is welkom bij IEspA - op afspraak.
Adres: Hasseltsestraat 26, 3290 Diest.

Internacia Esperanto-Arkivo vzw
(gestuurd door Marc Vanden Bempt)10

P.S.: als je deze nieuwsbrief in de toekomst liever niet ontvangt,
reageer dan naar in...@iespa.eu en we verwijderen je adres van onze lijst

UMR8560 militrakonto

unread,
12:10 PM (5 hours ago) 12:10 PM
to bibli...@googlegroups.com

Asociaj arkivoj de la Asocio Esperanto-France

Profilo de la staĝanto: Studento, magistra nivelo (unua aŭ dua jaro) el iu Universitato de Ile-de-France

Daŭro de la staĝo: 4 monatoj (kun stipendio)

Loko de la staĝo: Archives Nationales, Guynemer-strato 59, 93380 Pierrefitte-sur-Seine, Francio

Kadre de projekto por savi kaj valorigi la esperantistajn arkivojn de Francio, la Fako de Privataj Arkivoj de la Nacia Arkivo serĉas staĝanton por pritrakti la asociajn arkivojn de Esperanto-Francio.

La kandidato pretigos la inventaron, ordigos la kolektitajn dokumentojn, kiuj aktuale reprezentas volumon de 20 linearaj metroj.

Kromaj taskoj ankaŭ estos klasifiki la arkivojn kaj verki serĉilon, kiu estos havebla al la publiko.
Tiu ĉi inventaro poste estos publikigita interrete en la virtuala legejo de la Nacia Arkivo.


Postulataj kapabloj

Scioj kaj spertoj
• Kono de la arkivaj priskribaj normoj
• Interesiĝo pri privataj arkivoj
• Sperto en uzo de oficejaj programoj
• Spertoj pri arkiva klasifikado kaj inventara verkado, eĉ bazaj, estus aprezataj

Personaj kvalitoj
• Scivolemo
• Analiza kaj sinteza kapablo
• Metodeca labormetodo

Sendu kandidatiĝojn retpoŝte al:
• S-ino Elodie MADRELLE – Retpoŝto: elodie....@culture.gouv.fr, respondeculino pri asociaj arkivoj

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages