Karaj,
Mi iom prokrastis la sendon de la jarraporto de la Esperanto-Fondaĵo
Cesar Vanbiervliet, por povi enmeti la lastajn - kaj verŝajne finajn
- evoluojn de la komenco de 2021.
Ne eblis plenumi la likvidon de la Fondaĵo laŭ la planita proceduro,
sed mi opinias ke, post la subita 'forpelo' de la Fondaĵo el la urba
biblioteko de Kortrijk, la kreo de nova asocio
Internacia
Esperanto-Arkivo (IEA,
http://iespa.eu/) kiu transprenas la
restaĵojn estas por ĉiuj koncernatoj akceptebla solvo.
Ankaŭ aliaj asocioj kaj individuoj povas kontakti IEA cele al
transpreno de kolekto.
Roland Rotsaert