Pri la Himno Esperantista, Madrid 1926_(Fw: Acerca del Himno Esperantista - Madrid 1926)

16 views
Skip to first unread message

Biblioteko

unread,
Nov 4, 2013, 4:43:34 PM11/4/13
to Bibliotekistoj
Karaj kolegoj,
 
Alvenis al la poŝtujo de Biblioteko Juan Régulo suba informpeto pri la muzikisto Jozefo Seva, aŭtoro de la Himno Esperantista publikigita en Madrido okaze de la 6a Hispana Esperanto-Kongreso (Madrido, 1926).
 
La demandinto sendas la kovrilon bitigita. Li bezonas ĉiaspecajn datumojn pri la muzikisto, naskiĝ- kaj morto datojn, kompletan nomon, rilaton al la esperantistaro...nu, ĉion, kion ni povos trovi prie.
 
Krom la revuo La suno hispana (http://bitoteko.esperanto.es:8080/jspui/handle/11013/720), kies numeroj tiudataj mencias la kongreson, mi havas nenion alian por havigi al la petinto.
 
Ĉu eble iu el vi povos helpi?
 
Antaŭdanke kaj amike,
 
Ana Manero
 
----- Original Message -----
Sent: Saturday, November 02, 2013 12:55 PM
Subject: Acerca del Himno Esperantista - Madrid 1926

Muy srs. mios:

Como parte de un proyecto de recuperación musical, he encontrado una partitura de un Himno Esperantista -adjunto foto de la portada- titulado "Prego sub la Verda Standardo".

El himno en cuestión con letra del Dr. Zamenhof se publicó en Madrid en 1926, dedicado al VI Congreso español de Esperanto.

Me interesa recabar datos sobre el autor de la música "Jozefo Seva": nombre completo, fechas de nacimiento/defunción, relación con los esperantisttas, razón de la dedicatoria, etc

Tras haber consultado la prensa histórica y las bases de datos del SGAE y otras habituales en musicología, no he encontrado nada sobre este autor y por eso me dirijo a Vds.

¿Conservan Vds. actas, correspondencia, listados de esperantistas, etc dónde pueda figurar el nombre de José Seva?

¿Existe bibliografía sobre el congreso esperantista de Madrid 1926? ¿Alguna revista especializada? ¿Pueden indicarme algún historiador / estudioso que me pueda ayudar?

Yo soy profesor y podría ir a Madrid en las vacaciones de Navidad / Año Nuevo si fuese necesario.

Muchas gracias por su atención, reciban un cordial saludo,

Jaume Ferrando


No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2013.0.3426 / Base de datos de virus: 3222/6794 - Fecha de publicación: 10/30/13

DSC_0090.jpg

Javier Guerrero

unread,
Nov 5, 2013, 3:46:46 AM11/5/13
to bibli...@googlegroups.com
En Alcoi vivis muzikisto kaj komponisto José (aŭ Josep) Seva Cabrera (1865-1922). Do li forpasis kvar jaroj antaŭ la madrida kongreso, sed…
Nu, mi ne scias.
Amike,
Javier

-- 
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Discussiegroepen.
Stuur een e-mail naar biblioteko...@googlegroups.com om je af te melden bij deze groep en geen e-mail van deze groep meer te ontvangen.
Bezoek voor meer opties https://groups.google.com/groups/opt_out.
<DSC_0090.jpg>

Biblioteko

unread,
Nov 5, 2013, 2:16:12 PM11/5/13
to bibli...@googlegroups.com
Dankon, Javier.
 
Mi provos tiri el tiu fadeno...
 
Amike,
 
Ana

Versión: 2013.0.3426 / Base de datos de virus: 3222/6810 - Fecha de publicación: 11/05/13

Geoffrey King

unread,
Dec 9, 2013, 6:24:18 AM12/9/13
to bibli...@googlegroups.com
Ankaŭ Biblioteko Butler havas la presitan partituron de tiu kanto. Mi notas, ke la nomo de la aŭtoro aperas esperantigite, "Jozefo Seva"; do se "José" (aŭ iu regiona varianto) fariĝis "Jozefo" povas esti ke ankaŭ "Seva" estas ia esperantigo, aŭ traduko, aŭ simple pseŭdonimo. Aŭ eble li tute ne estis hispano.
En tiu tempo estis tute kutima afero dediĉi nove presitan muzikaĵon al iu aŭ al io; oni preskaŭ ne trovas muzikeldonaĵon sen tia dediĉo. Do la mencio pri la Kongreso - al kiu neniel rilatas la kantoteksto - eble ne havas apartan signifon.
La muziko mem estas marŝostila, ne aparte taŭga al la mistika etoso de la teksto. Ĉiuokaze, mi jam antaŭ iom da tempo skanis la partituron, fakte sen la kovrilpaĝo. La celo estas aperigi ĝin en la "Sonbanko Esperanta" post finfaro de kelkaj nunaj rearanĝoj de tiu kolekto. La skanaĵo konsistas el du simplaj JPG-dosieroj, kiujn mi do povas facile sendi al eventualaj interesiĝantoj.

Geoffrey King

Biblioteko

unread,
Dec 9, 2013, 2:53:42 PM12/9/13
to Bibliotekistoj
Koran dankon pro via respondo, Geoffrey.
 
Jes, vi pravas. Ĉio estas tre nebula kaj preskaŭ ĉiuj klarigoj estas verŝajnaj. Mi plusendos viajn vortojn a la informpetinto, kiu jam antaŭ kontakti nin faris plurajn esplorojn. Sed ĉiam oportunas koni alies vidpunkton.
 
Petite por la Bitoteko, li sendis al ni la skanitaĵon de la partituro, sed siavice li petis ne publikigi ĝin ĝis verkota artikolo pri la afero estos aperinta.
 
Amike,
 
Ana Manero

No se encontraron virus en este mensaje.


Comprobado por AVG - www.avg.com

Versión: 2013.0.3426 / Base de datos de virus: 3658/6901 - Fecha de publicación: 12/08/13

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages