Bildkartoj de André Védrine, Lyon, ĉ. 1920

3 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Jun 7, 2021, 10:15:15 AM6/7/21
to bibli...@googlegroups.com, bild...@gmail.com
Karaj,

Mi ĵus aperigis je Flickr https://flickr.com/photos/22366608@N00/albums/72157719382197922
12 poŝtkartojn proksimume centjarajn kiujn André  Védrine el Lyon, Francio (https://eo.wikipedia.org/wiki/André_Védrine ) donis al d-ro Pierre De Backer el Kortrijk, Belgio, kiu pludonis al la Esperanto-Fondaĵo César Vanbiervliet (https://eo.wikipedia.org/wiki/Esperanto-Fondaĵo_Cesar_Vanbiervliet). La dato ne estas konata, sed sur la koverto estas manskriba teksto de César, kiu mortis en 1992.

La kartoj meritas pli da esploroj. Estas karto de Jaime Guellomia al sinjorino Farges en Lyon, verŝajne foto de Farges, kvar kartoj kun desegnaĵoj de A. Demasles (pri kiu mi iam vane sercis informojn), tri aŭ kvar kartoj kun desegnaĵoj de Lucien Black (nekonata de mi), karto el la 12a UK kaj grupa foto de la tria kongreso de la Federacio de Bourgogne. Por faciligi eventualan serĉadon mi aldonas la tekstojn de la priskriboj kiuj ankaŭ estas je Flickr.

Roland Rotsaert

https://esperantokolekto.alcl.be/
https://vikiflandrio.alcl.be/
http://www.iespa.eu/
vedrine.docx
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages