Internacia Esperanto-Arkivo

15 views
Skip to first unread message

Marc Vanden Bempt

unread,
Feb 23, 2023, 8:19:23 AM2/23/23
to Biblioteken E-o

Saluton,
Ĉi-kune -porinforme- la jarraporto de IEA.
Amike,

Marc Vanden Bempt
Internacia Esperanto-Arkivo IEA (iespa.eu)
20221231 IEA jarraporto konciza.pdf

UMR8560 militrakonto

unread,
May 25, 2023, 8:45:28 AM5/25/23
to bibli...@googlegroups.com

Lundon, la 29-an de majo 2023, okazos speciala ceremonio en la Biblioteka Narodowa por celebri la transdonon de la kolekto Biblioteko Hector Hodler, iniciatita lianome post lia frua forpaso en 1920. La Biblioteko anoncas la ceremonion en sia retejo https://www.bn.org.pl/en/news/4958-library-of-the-universal-esperanto-association-in-rotterdam-transferred-to-the-national-library.html 

Ekde 1955 tiu kolekto trovis sian hejmon en Roterdamo, en la Centra Oficejo de UEA. Pro tio ke ni havis nek adekvatan konservadon nek profesian bibliotekiston por prizorgi la kolekton, UEA serĉis taŭgan lokon por ĝia nova prizorgado pro la decido ne plu okupi la domon en Nederlando.

Post longa priesplorado, dank' al iniciatoj de eks-prezidanto de UEA Mark Fettes kaj de Pascal Dubourg Glatigny, kunlabore kun prezidanto Duncan Charters, Ĝenerala Direktoro Martin Schäffer kaj stabanoj de la Centra Oficejo, ni sukcesis aranĝi pri transdono al institucio kiu plenkore interesiĝis ricevi la kolekton. En la katalogo de la Pola Nacia Biblioteko jam enestis pli ol mil libroj en Esperanto.

Jam en la pasinta jaro estis aranĝita la transdono de la arkivoj de UEA al la Esperanto-Muzeo de la ÖNB en Vieno, kaj harmonie kunlaboris la du bibliotekoj por faciligi la novan aranĝon. Ambaŭ prizorgis la transportadon senkoste al UEA.

La Biblioteka Narodowa ne nur prizorgos la konservadon de la kolekto kaj daŭran ciferecigadon de partoj de la enhavo, same kiel la ÖNB, sed ĵus anoncis la dungon de Esperanto-parolanta kuratoro de la kolekto, Gabriela Skonieczna. La kolekto estos alirebla de esploristoj kaj de la publiko kaj uzebla ĉeeste kaj rete de ĉiuj posedantoj de senpaga biblioteka karto.

La ceremonio okazos en la Aŭditorio Stefan Demby de la Biblioteko, situanta en strato al. Niepodległości 213, Metrostacio Pole Mokotowskie. Ĝi daŭros proksimume 30 minutojn, kun alparolo de Biblioteka Direktoro D-ro Tomasz Makowski, la Pola Ministro pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo kaj Vica Ĉefministro profesoro Piotr Gliński, mem naskiĝinta en familio de esperantistoj, kaj prezidanto de UEA Duncan Charters, ŝarĝita pri la oficiala transdono de la Biblioteko Hector Hodler al la Pola Nacia Biblioteko. Ni uzos la polan, anglan kaj Esperantan lingvojn, kun interpretado de Rafał Darasz.

Post la ceremonio okazos akcepto kun regalo. Je la 14h00 komenciĝos simpozio pri la signifo de la kolekto por la Biblioteko kaj esploristoj pri Esperanto. Aranĝiĝis rondo de kvar prezentaĵoj en la angla kaj pola por ĉeestantaj oficialaj gastoj, esploristoj, kaj la publiko, kun skribitaj trilingvaj resumoj, kaj spaco por demandoj kaj respondoj, nature ankaŭ en Esperanto:

Bonvenigo kaj Saluto: Julia Konopka-Żołnierczuk (Vicdirektorino, Biblioteka Narodowa);

Gvidado: D-ro Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) kaj Gabriela Skonieczna (Biblioteka Narodowa)

  1. Prof. Pascal Dubourg Glatigny (CNRS, Parizo) en la angla: La defio de konservado de transnacia heredaĵo, la futuro de kolekto Hector Hodler.

  2. D-ro Ida Stria (Uniwersytet Warszawski) en la pola: Havebleco de Esperantaj bibliotekaj kolektoj el lingvistika perspektivo

  3. Prof. Denis Eckert (Géographie-cités, Paris / Centre Marc Bloch, Berlin) en la angla: Varsovio kiel deirpunkto por la disvastigo de lingvo internacia: La unuaj Esperanto-lernolibroj kaj vortaroj kaj iliaj aŭtoroj [1887-1890])

  4. Prof. Marek Nahajowski (Akademia Muzyczna w Łodzi) en la pola: Esperanto kaj muziksciencoj - la nuna stato kaj perspektivoj por plua disvolviĝo

La Biblioteko bonvenigas esperantistojn kiuj deziras atesti la rehejmiĝon de signifa parto de nia unika kultura heredaĵo en la lando de la naskiĝo de la lingvo iniciatita de d-ro Zamenhof.







Rubeno

unread,
May 25, 2023, 10:38:38 AM5/25/23
to bibli...@googlegroups.com

Tre interesa programo por epokfara okazaĵo!

Ĉu estas planita registrado kaj reta publikigo de la prelegoj?

Ĉu Pascal komplezos sendi al ni la tekston de sia referaĵo poste?


Rubeno


El 25/5/23 a les 14:45, UMR8560 militrakonto ha escrit:
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/8cf96409ab724a21bb3a68881573e0e2%40cnrs.fr om deze discussie op internet te bekijken.

UMR8560 militrakonto

unread,
May 26, 2023, 5:31:18 AM5/26/23
to bibli...@googlegroups.com

Le ceremonio estos registrita kaj aperos en UEA viva sed ne la seminario. 
Mi sendas la trilingvajn resumojn de la prelegoj. 

Elkore,

P. 




De : 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Envoyé : jeudi 25 mai 2023 16:38
À : bibli...@googlegroups.com
Objet : Re: [bibliotekoj] Nacia Biblioteko Varsovio
 
Resumoj BN 2023.05.29_final pdf.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages