No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/4981 - Fecha de publicación: 05/06/12
Karaj,
Dankon Ana pro la tre bonaj proponoj!
Pri 1.a: Certe teknike eblas fari la terminaron plurlingva. Kiel unua paŝo mi provos aldoni novajn kampojn (komence sen datumoj) por la hispana kaj la angla. Mi devos fari la ŝanĝojn unue por mia ekster-reta versio de la datumbazo kaj aplikaĵo kaj nur poste mi ilin transigos al la retaj versioj. Pro tio, verŝajne daŭros eble semajnon aŭ pli ĝis kiam vi vidos la novajn kampojn. Eblos aldoni kampojn por aliaj lingvoj iom post iom laŭnecese. En la datumbazo eblas havi apartajn alfabetajn sinsekvojn por apartaj lingvoj kaj, do, ankaŭ tio devus (mi esperas) esti tute en ordo (laŭlitere). Tiam alklakante la diversajn kampojn oni reordigas la datumojn laŭ tiu lingvo.
Pri 2: Mi estas ankoraŭ iom hezitema rilate la kopirajton de Biblioteka terminaro de Portmann kaj s-ro Koralo. Mi provos denove kontakti iun el la du ĉar estus tre interese scii iliajn vidpunktojn. Tamen, mi kredas, ke eblos aranĝi la aferon eĉ se necesas iel havigi al ni la kopirajton.
La ceteraj punktoj en la plano de Ana estas ankaŭ tre bonaj. (Tiu ĉi mia reago estas iom supraĵa sed mi volis respondi jam nun -- vidinte la proponojn nur hodiaŭ.) Ni, tio estas ĉiuj interesitoj, certe povos kunlabore ellabori la detalojn iom post iom.
Amike vin salutas,
Bruce

From: bibli...@googlegroups.com [mailto:bibliotekoj@googlegroups.com] On Behalf Of Biblioteko
Sent: Saturday, May 05, 2012 3:11 PM
To: Bibliotekistoj
Subject: [bibliotekoj] Biblioteka terminaro
----- Original Message -----From: Bruce CrispSent: Monday, May 14, 2012 6:26 PMSubject: Re: [bibliotekoj] Biblioteka terminaro
No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/4994 - Fecha de publicación: 05/12/12
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/5005 - Fecha de publicación: 05/17/12
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/5023 - Fecha de publicación: 05/26/12
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/5031 - Fecha de publicación: 05/29/12
Karaj,
Mi ne respondas al specifa mesagxo tie cxi. Mi admiras kaj agnoskas la grandegan laboron cxi tie farita, kaj estus bone, ke pli vasta publiko gxin konu. Kiu el vi pretus fari artikolon por la revuo Esperanto ? La limdato por la venonta numero (julia – auxgusta) estas la 10a de junio. Posta numero (septembra) estos tute dedicxita al la kongreso, do preferindus, ke jam en la tuja numero aperu io pri via grandioza laboro.
Alia demando estas, cxu estos specifa kunveno dum la UK pri/de la laborgrupo.
Kunlaboreme kaj amike,
Claude
(i.a. estrarano de UEA pri kulturo)
No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2425/5036 - Fecha de publicación: 05/31/12
Base de datos de virus interno no está actualizado.
Koran dankon, Ana, pro via respondo.
Tamen, ecx se ne temas pri finbakita afero, estus bone baldaux diri, ke la kuiristoj komencis sercxi la ingrediencojn, por pretigi la mangxon ! Pardonu, eble vi ne sxatas tiun metaforon…
Estas bone raporti pri okazantaj laboroj. Tro ofte oni raportas pri bagatelaj aferoj, dum VIA laboro estas tre grava, serioza kaj atentinda.
Mi enmetis kelkajn vortojn pri gxi en la estrara raporto. Sed tio ne suficxas. Gxuste la seriozaj homoj sxatus scii, kion vi faras. Oni ne atendas (almenaux mi-), ke vi rakontu pri jam finpolurita projekto, sed pri la stato de la nunaj laboroj (ecx kun hezitoj, duboj, problemoj, ktp). Kiam estis lancxita la afero, mi ne imagis, ke estos tiom da fakuloj, kiuj tiom serioze kaj grandioze laboros pri tio !
Sed ne utilas, ke mi prediku tion en la revuo…belus, se vi farus ecx tre mallongan artikolon pri okazanta laboro.
Porinforme kaj kompare, enkadre de mia estraraneco pri kulturo, mi kunzorgis pri restarigo de artista datumbazo, kune kun pluraj partneroj. La afero ekis en majo, kaj nun aperos artikolo pri la nuna stato de la laboroj. Tute ne finpreta afero, sed plu evoluanta.
Nu, mi ne planas verki resumon mem, tion devus fari iu el la kunlaborantoj…
Aux cxu vi preferus, ke ekzemple mi faru intervjuon de vi (kaj aliaj) por aperigo en iu posta numero de la revuo (oktobre) ?
El tamen suna Luksemburgio amike salutas,
Claude
From:
bibli...@googlegroups.com
[mailto:bibli...@googlegroups.com]
On Behalf Of Biblioteko
Sent: samedi 9 juin 2012 20:46
To: bibli...@googlegroups.com
Subject: Re: [bibliotekoj]
Biblioteka terminaro
Dankon pro viaj vortoj kaj subtenemon, Claude.
No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2012.0.2179 / Base de datos de virus: 2425/5069 - Fecha de publicación: 06/14/12
Saluton Ana, Claude, kaj ĉiuj,
Mi konsentas esti kunintervjuita por eventuala artikolo kaj esperas, ke pluraj el ni povas kunintervjuiĝi por tiu sama artikolo. Tamen, mi devas substreki la fakton (kaj Ana iom simile atentigis en pli frua mesaĝo ŝia), ke la projekto Reta Biblioteka Termino estas ege nematura. Mi imagas, ke ĝi ne havos vere praktikan valoron ĝis post minimume unu-du jaroj kiam estos -- espereble -- sufiĉe da terminoj por igi ĝin serĉinda. Cetere, ŝajnas al mi, ke tiu ĉi reta terminaro eĉ tiam ludos nur subtenan rolon. Mi kredas, ke pli gravaj projektoj estas, ekz-e, la komuna katalogo, la plena Esperantigo de la programo Koha, la pli vasta utiligo de la monda katalogo WorldCat por plividebligi bibliografiajn informojn pri Esperanto-verkoj, ktp, ktp. Koncerne Retan Bibliotekan Terminaron mi esperas, ke post la enigo de bazaj terminoj el la verko Biblioteka Terminaro de s-roj Portmann kaj Koralo) ĝi (Reta biblioteka Terminaro) ĉefe uzeblos por registri la veran lingvo-uzon en la Esperanta biblioteka fako iom simile sed eble multe pli modeste ol faras tion Komputeko aŭ Komputada Leksikono por la fako komputiko.
Nu, pripensante ĉion ĉi, ĉu eble estus pli bone se aperus ĝenerala artikolo pri tiu ĉi Guglo-grupo Bibliotekoj kaj la diversaj bibliotekaj projektoj inkluzive de tiuj menciitaj supre? Se aperus tia artikolo, diversaj membroj de la grupo povus partopreni aŭ kunintervjuiĝi.
Ĉu Claude, Ana, kaj aliaj havas pensojn pli tia divers-aspekta artikolo? Aŭ ĉu eble mi tro komplikigas la aferon?
Amike,
Bruce
----- Original Message -----From: Bruce Crisp
Versión: 2012.0.2180 / Base de datos de virus: 2437/5081 - Fecha de publicación: 06/20/12