Mi hazarde rimarkis, ke kelkaj libroj eldonitaj de Esperanto-Asocio de
Britio (EAB) ne estas troveblaj per
worldcat.org kaj decidis esplori.
Listo de la uzitaj ISBN-oj estas ĉi tie:
https://github.com/egrimley/eab_isbn/blob/master/eab_isbn.txt
EAB eldonis 6 librojn en 2021, el kiuj ĉiuj 6 estas en
worldcat.org.
EAB eldonis 12 librojn en 2022, el kiuj ĉiuj 12 estas en
worldcat.org.
EAB eldonis 14 librojn en 2023, el kiuj nur 2 estas en
worldcat.org!
Mi esperas, ke
worldcat.org aŭ iu biblioteko, kiu liveras la informojn
al
worldcat.org, estas nur tre malrapida, kaj ne temas pri rompo de
konekto, tiel ke la libroj lastatempe eldonitaj de EAB neniam aperos
en
worldcat.org.
Ĉu iu povas diveni, kiel la informoj kredeble migras de EAB ĝis
worldcat.org?
Mi suspektas, ke per
search.onb.ac.at. Se jes, ĉu la libroj eldonitaj
de EAB en 2023 ankoraŭ ne atingis Vienon, aŭ ĉu la katalogado
postrestas?
Edmundo
--