--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/ea601e48-bb30-4580-81e7-5986697e0611%40gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/ZWsVSY8o0jP9wj0X%40fenikso.mulligrubs.me om deze discussie op het internet te bekijken.
Saluton
De jaroj, kiam mi havas dubon pri formo de persona nomo, mi
rigardas al viaf.org.
Foje estas pluraj eblecoj, sed kiam la usona Libray of Congress,
la brita British Library kaj la franca Bibliothèque Nationale
kunsentas, mi havas firman solvon.
Kore
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CAM5m1qQdB-1mDApqTraBH0T%2B%2B1%2BcGz8Wg4juuQXKY95MEmzQGg%40mail.gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.
Salutojn,
Laŭ mia scio, la valoro de ISSN estas ke ĝi pli bone ol nomo permesas unike identigi ĉiun periodaĵon por la tuta mondo, ĉar internacia organizo kunordigas ĝian kreadon.
Ĝi ankaŭ estas rekordebla per la normo MARC-21, kiel kampo 490$x (Memoru ke MARC-21 ne estas programo aŭ kataloga normo sed normo por ke kiu ajn maŝino ciferece registru katalogajn datenojn).
Tamen memoru ke por niaj periodaĵoj ni esperantistoj ankaŭ havas propran idento-numeron, tiun de la Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto kreita de la Rondo Takacs. Pri ĝi povas pli detale informi Ivan Garcia, kiu uzas ĝin en Bitarkivo, aŭ Javier Guerrero, kiu gastigas ĝin en sia servilo.
Rubeno
Tamen memoru ke por niaj periodaĵoj ni esperantistoj ankaŭ havas propran idento-numeron, tiun de la Bibliografio de periodaĵoj en aŭ pri Esperanto kreita de la Rondo Takacs. Pri ĝi povas pli detale informi Ivan Garcia, kiu uzas ĝin en Bitarkivo, aŭ Javier Guerrero, kiu gastigas ĝin en sia servilo.
La bibliografio Takacs estas mirinda projekto el la epoko de skribmaŝinoj kaj surpapera korespondado, sed enestas multaj eraroj (ĉefe etaj) kaj en ĝia nuna formo ĝi ne estas ĝisdatigebla; ekster Esperantujo ĝi ne estas konata.
Kompreneble ke gaĝoj ne konas la bibliografion Takacs! Ĉu ili kompetentus pri esperantaj aferoj pli ol esperantistoj mem?
Kiam esperantistoj komencos rigardi sin kompetentaj kaj spertaj pri ESPERANTAJ aferoj?
Jam de jaroj mi revas pri ĝi dispecigo en serion de etaj dosieroj. Sufiĉus unu persono en ĉiu lando aŭ regiono (kiu konas la lokan lingvon kaj havas aliron al kompletaj kolektoj) por reregistri kaj kompletigi la informojn en vikipedio-similan strukturon por tio kreotan. Sed mi ne povas juĝi ĉu mia ideo estas realisma kaj mi certe ne havas la sciojn por realigi ĝin.
Roland
Bonvolu doni ekzemplon de tiuj 'eraretoj', ĉar mi ne komprenas tiun emon reinventi la radon. Ĉu la celo estas nur ke ĝi aspektu pli moderna?
De mia vidpunkto la ĉefa utilo de la Bibliografio Takacs estas certa identigo de ĉiu unuopa esperanta periodaĵo, kaj tre probable detalaj 'eraretoj' ne malhelpas tiun uzon, aparte por historiaj ne plu aperantaj periodaĵoj. Ĝi restu fermita dokumento historia (kaj kopirajte protektata!). Kreo de ĝisdatigebla datenbanko bazita sur ĝi estas tute alia afero.
Rubeno
Ofta konstato: oni plurloke klopodas realigi la samon, sed ne sukcesas finpretigi la taskon. Aliflanke: prefere duonakurata informo ol nenio...
Roland
Feliĉe ke ne nur esperantistoj estas fuŝuloj: ankaŭ gaĝoj ne atingas perfektecon en siaj projektoj...
Sed ni ne loĝas en la menso de Dio, kie ĉio estas perfekta kaj kvieta. En ĉi tiu subĉiela mondo, ĉio moviĝas kaj restas nefinita.
Por esperantistoj estas malfacile liberigi nin el la katenoj de idealismo kaj perfektismo, ĉar ni pli ol gaĝoj kapablas imagi alternativan, pli justan mondon. Tamen ni devas esti iom pli praktikaj kaj realismaj por ion entrepreni. Konklude, ISNI, VIAF kaj similaj sistemoj estas uzindaj kvankam neperfektaj.
Rubeno
--
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/b7b97deb-d6e5-49e1-af3d-f9445dc11b22%40yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.
Saluton Roland (kaj Marc)
Rilate viajn komentojn pri la Bibliografio de Periodaĵoj en aŭ pri Esperanto (vi pravis Marc, temas pri ĝi).
Mi konsentas kun Marc, ke se Roland kaj aliaj trovis erarojn en ĝi, indus sendi la korektojn al la eldonintoj/aŭtoroj, fakte al Ana Molera. Ideale, ĉiu kontrolus en la arĥivoj kaj deponleĝaj bibliotekoj de sia lando kiel faris Roland por trovi kaj korekti erarojn pri la lokaj esperantaj periodaĵoj.
Fakte la Bibliografio plu estas ĝisdatigata kaj publikigata en la retejo de Biblioteko Molera. Mi havis version de 2019, sed ĵus kontrolis kaj nun estas alia, de 2020.
Tamen, kvankam la nova versio havas 9 paĝojn pli ol tiu de 2019,
la nombro de periodaĵoj restas sama: 14.143. Ana Molera do
korektis erarojn de la priskriboj kaj longigis ilin, sed ne
aldonis tute novajn, ĝis nun nekonitajn periodaĵojn. Se ŝi farus,
ili nepre aperus kiel suplemento en la fino, ĉar la ordo (kaj
numerado) estas simple alfabeta.
Bedaŭrinde ŝi ne movadumas kaj de jam jaroj eĉ ne respondas retpoŝton. Tamen mi scias ke Javier Guerrero mastrumas ŝian retejon kaj ankaŭ kompostis la Bibliografion. Li ankaŭ abonas ĉi tiun liston, ĉu ne? Ĉu li povus iom klarigi la ĝisdatigadon de la Bibliografio?
Rubeno