Feliĉan novan jaron!
Ĉar oni jam private petis min, mi decidis ne plu prokrasti disdonon de la ŝablono kiun mi prezentis dum la Virtuala Kongreso, per kiu eblas katalogi librojn per simpla kalkultabelo sekvante la katalogan regularon Resource Description and Access kaj la normon MARC21 esperantigitajn de Ana Manero.
Mi volis perfektigi ĝin sed ne trovas tempon, kaj ne volas ke ĝi forgesiĝu en ŝranko, kiel okazas al tro multaj interesaj projektoj en Esperantujo. Mi liberigas ĝin al publika domajno sub licenco CC0 de Krea Komunaĵo, do kiu ajn rajtas distribui, adapti, modifi, plivastigi, ktp, sen eĉ mencii min. Kiel vi vidos, ĝi estas stulte simpla: kalkultabelo kun kolonoj por ĉiu necesa MARC-kampo. Ĝi estas dokumento de LibreOffice Calc sed devus esti uzebla ankaŭ per Microsoft Excel. La ekzemplaj rikordoj inkluzivitaj tie estas ĉiuj el la apendico "Praktikaj ekzemploj" de la RDA-manlibro de Ana por monografioj. Temas pli simpla koncept-elprovo, kiel eblas katalogi laŭ RDA sen Koha-katalogo, sekve en sia nuna stato ĝi jam sufiĉas por memlerni kaj instrui la normon RDA. Principe, ĝi ankaŭ sufiĉas por katalogi veran kolekton, eĉ grandan; kvankam mi ne havis tempon fari ĉiujn eksperimentojn, mi estas certa ke ĝi inkluzivas ĉiujn kampojn digesteblajn de MarcEdit, kiu estas la programo uzata de profesiaj bibliotekistoj por konverti kalkultabelojn al MARC-rikordoj kaj importi ilin en Koha'n kaj similajn katalogajn programojn. Kiu uzos ĝin por katalogi sian bibliotekon, tiu poste estos en avantaĝa loko por partopreni en projektoj de komuna katalogo.
Kompreneble, por uzi ĝin, kaj scii kiel plenigi
ĉiun kampon, necesas studi la manlibron de Ana, kaj por forviŝi,
duobligi aŭ aldoni novan kolonon necesas studi ankaŭ ŝian
manlibron pri MARC21. Mi volus verki trian manlibron, kiu
estus ponto inter ŝiaj libroj kaj ĉi tiu tabelo, sed ankoraŭ ne
trovis tempon kaj ne volas ke la perfekto estu malamiko de la
bono. Mi do publikigas la suban ŝablonon en sia nuna versio.
Ĉiuj estu do libera uzi, sed ankaŭ komenti kaj demandi ĉi tie. Mi aparte bonvenigas komentojn de Ana, kaj esperas ke ŝi aldonos la tabelon al la Bibliotekistejo.
Rubeno
Saluton
Mi ne havas la personan adreson de Ruben. Mi pardonpetas al la
aliaj pro tiu mesaĝo.
Ruben, ĉu vi povas respondi per persona mesaĝo al mia persona
adreso.
Mi deziras sendi al vi persone kaj la programon uzatan de mi kaj
la katalogon de Kvinpetalo por komento.
Mi rigardis vian dosieron. Bedaŭrinde, ankaŭ per kalkultabulo oni
ne povas havi rilatan datenbazon.
Tre kore
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/00e743f1-3ac5-4638-be24-4d30b067fde9%40yahoo.com om deze discussie te bekijken.
Intertempe, mi retrovis lian adreson.
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
Kara Philippe, dankon pro via mesaĝo, mi ricevis la dosierojn.
Bonvolu permesi al mi respondi tra la listo, ĉar miaj rimarkoj povas havi ĝeneralan intereson kaj havas nenion konfidencan.
Mi ne estas spertulo pri Java kaj ne kapablas trovi la vojon en tiu labirinto da dosieroj. Tamen mi trovis manlibron de la jaro 2004. En interreto mi konstatis, ke tiu programo J/ISIS estas forlasita kaj ne plu disvolvata.
La Germana Esperanto-Biblioteko havas similan problemon, ĉar ĝia katalogo estas farita per la programo LARS, ankaŭ ne plu ĝisdatigita de 2002. LARS estis proprieto de malgranda germana entrepreno kiu ĉesis ekzisti ĉirkaŭ 2000, dum J/ISIS estis disvolvata de UNESCO, sed mi rimarkis ke provoj plu disvolvi ĝin kiel liberkodan programon ankaŭ ĉesis ĉirkaŭ 2010. Eble ĝia dizajno simple estis tro eksmoda, el la tempo de DOS antaŭ Vindozo mem.
Tio ĉi estas leciono por ĉiuj: ankaŭ programoj apogataj de
internaciaj organizoj ne havas vivon garantiitan por eterno. Unu
el la taskoj de arĥivistoj gardantaj ciferecajn dokumentojn estas
tuj agi kiam la programoj kiuj kapablas malfermi ilin ne plu estas
disvolvataj, kaj migrigi ilin al novaj formatoj kaj novaj
programoj, dum ankoraŭ eblas, antaŭ ol la elirvojo malaperos. Ne
sufiĉas nur daŭrigi simple ĉar la programoj ankoraŭ funkcias.
Nun mi ne scias kion konsili al vi, se vi ne scias kiel eksporti
vian katalogon el J/ISIS en formato komprenebla por novaj
programoj. Vi devas serĉi iun el la lastaj spertuloj kaj
disvolvintoj de J/ISIS, ĉar estos malfacile konvinki aliajn lerni
la uzadon de mortinta programo: tio estus malŝpari sian tempon. Ĉu
vi konservas kontakton kun iu? Manke de ili, povus ankaŭ helpi
Java-programisto, sed probable tiu scios nenion pri bibliotekaj
normoj. Fakte, ne estas klare al mi, ĉu J/ISIS estis kataloga
programo aŭ ĝenerala datenbaka programo.
Nun pri rilataj datenbankoj. Se vi celas kontrolon de aŭtoritatoj, memoru ke ĝi ekestis pli frue ol la ĝenerala uzado de rilataj datenbankoj kaj komputiloj mem en bibliotekoj. Aŭtoritatoj jam ekzistis kiam la katalogoj estis faritaj el kartonaj slipoj. Komputiloj kaj rilataj datenbankoj nur aldonis oportunecon kaj rapidecon al ilia kontrolo. Kaj tia estas ankoraŭ la situacio, ekzemple, en Afriko. Tamen tio ne sufiĉas por rifuzi al ili la uzon de RDA. Eĉ kiam afrikanoj disponas komputilon, ofte okazas ke mankas fidinda konekto al Interreto. Tial ne estas tiel malsaĝe, proponi katalogadon per kalkultabelo.
Laste, la plej stranga paradokso estas jena: pioniraj bibliotekoj, kiuj unuaj ekuzis komputilojn, ne estas en la plej avantaĝa loko por iniciati kunlaboran katalogadon, kompare al bibliotekoj ankoraŭ sen ia katalogo, kiuj komencos ĝin rekte en RDA kaj per la plej modernaj komputilaj rimedoj. La lastaj estos la unuaj...
Aliflanke, ankaŭ malnovaj bibliotekoj profitos de komuna
katalogo, ĉar uzos la rikordojn faritajn de aliaj kaj ne devos
rekatalogi ĉion de nulo, sed nur registri siajn ekzemplerojn en la
komuna katalogo.
Via,
Rubeno
--
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/49005149-fc7e-4e07-a9a4-8acc0c3357fdn%40googlegroups.com om deze discussie te bekijken.
Karaj Ana, Sinĵeno kaj ĉiuj,
Dankon, ke vi publikigis la ŝablonon. Aliflanke,
legante vin mi rimarkis plurajn premisojn aŭ antaŭjuĝojn kiujn
mi ne kundividas. Mi provos klarigi kial, kio devigos min
substreki kelkajn malkomfortajn faktojn.
"La celo estas finfine transiri al biblioteka mastrumsistemo... frue aŭ malfrue, oni devas lerni uzi la programon (Koha)"
Nu, burundaj esperantistoj invitis min ordigi Bibliotekon Conde Rey en Afrika Esperanto-Instituto, sed ili ne havas konstantan interretan konekton. Fakte, kiam iros mi estos feliĉa, se trovos almenaŭ komputilon kaj konstantan elektron. Kiel vi imagas, ke tiaj esperantistoj povos uzi retkatalogojn, kiuj postulas tian nivelon de konektiĝo?
Ankaŭ, Ana, memoru ke sen Miguel Angel Sancho vi mem ne povus uzi Koha'n, kio estas la normala situacio en plej multaj esperantaj asocioj: mankas fakuloj pri komputiko en la movado. Ili estas tre postulataj en la labormerkato kaj tre okupataj.
Fine, multaj el la plej interesaj kaj grandaj
esperantaj librokolektoj estas ne asociaj, sed privataj. Ne
havas sencon esperi, ke tiuj individuaj librokolektantoj, tute
solaj, mem lernos komputikon ĝis starigo de propra retejservilo
kaj retkatalogo. Kaj fakte ankaŭ en asocioj, la respondeculoj
pri biblioteko ofte laboras solaj kaj sen helpantoj.
Resume, ekskluziva uzo de Koha lasos en la mallumo la plej grandan parton de esperantaj librokolektoj. Ĝi estas solvo nur por elito.
Mia premiso estas, ke multaj katalogantoj neniam
povos transiri al Koha pro tre diversaj kialoj, do ne havas
sencon admoni, ke ili komencu rekte per Koha aŭ pli bone tute ne
komencu. Tamen ili povus kontribui al komuna katalogo per
regulaj eksportaĵoj el siaj lokaj katalogoj. Mi do imagas
katalogantan komunumon kun du samcentraj rondoj: unu pli
internan kaj malvastan, kiu katalogos rekte per Koha, kaj alian
pli eksteran kaj vastan, kiu katalogos per aliaj rimedoj.
"Verŝajne, temas pri mia praktika nescio pri informadiko kaj mastrumado de datenoj, sed mi opinias, ke la konstruado de estonta rilata datenbanko surbaze de bibliografiaj kaj aŭtoritataj rikordoj kreitaj per Excel estos tre komplika."
La fakto estas, ke neniu scias. Neniu el ni faris
eksperimenton pri la tempo-diferenco inter rekta katalogado per
Koha kaj katalogado per alia ilo kaj posta importado. Vi mem,
Ana, ne spertis tion, ĉar la importadon el OpenBiblio en Koha'n
faris Miguel Angel Sancho kaj nur unu fojon. Sekve, via opinio
estas nur supozo dum ĝi ne estos pruvita vera. Necesas praktikaj
provoj.
Fakte, la tuta dilemo estas nur ŝajna. Mi imagas "konjunkcian" solvon: la katalogo estu kaj komuna kaj kolektiva. Kontraŭe, vi deiras de "disjunkcia" premiso: la katalogo estu aŭ komuna aŭ kolektiva. Kial ne ambaŭ, se eblos?
"Laŭ mi, la kalkultabelo havis uzecon, kiam oni ne volas katalogi per MARC kaj RDA. Oni katalogus per kalkultabelo sen scii profesiajn bibliotekajn normojn."
Mi malkonsentas. Ĉu katalogaj normoj ne ekzistis jam en la tempo de kartonaj slipoj? Ĉu nur datenbankoj meritas la nomon 'katalogo'? Ĉu MARC ne estas, esence, listo de kampoj kiujn oni devas mane plenigi laŭ difinitaj reguloj? Ĉu la ŝablono ne montras, ke eblas apliki al kalkultabeloj etikedojn de MARC? Ĉu la maŝino katalogas, aŭ la homo? Se vi vidas la malplenan kampon "Ĉeftitolo" aŭ "Mencio pri respondeco", kiel Koha helpas vin kompreni, kiun informon el la libro vi devas entajpi tien? Komence, la kampo estas same malplena en Koha kiel en Excel. Kataloga normo estas nur instrukciaro por ke homo plenigu tiujn malplenajn kampojn, kaj tute ne gravas ĉu la kampoj estas el papero aŭ el pikseloj. Pensi alie, tio estas nur teĥnokratio.
"Mi volas proponi eblan novan solvon. Koha subtenas la funkcion por diversaj bibliotekaj fakoj..."
Tiu ebleco jam estas konata delonge, kaj tiun planon jam origine proponis Marek Blahus en 2007, sed ankoraŭ ne realiĝis, pro psiĥosociologiaj kaj organizaj baroj pli ol teĥnikaj. Esperantistoj estas ekstreme individuismaj kaj volas kompletan liberecon en siaj personaj projektoj, inkluzive sian bibliotekon, kaj malfacile submetas sin al komunaj reguloj kaj komuna disciplino. Ni ĉiuj estas amatoroj, en la senco ke ni ne estas pagataj por esperantumi, sekve ne sentiĝas la bezono cedi en niaj ideoj, kia estu nia katalogo, ĉar kompromiso ne redonas iun ajn monan rekompenson kiel ĉe profesiaj salajruloj. Tial Ana ĉiam insistis, ke UEA gvidu la strebadon al komuna katalogo, ĉar nur ĝia aŭtoritato ŝajnas sufiĉe fidinda kaj obeinda. Tamen, ŝi mem ne konsideris la eblecon transdoni la katalogon de Biblioteko Juan Regulo Perez al UEA, por ke ĝi fariĝu la semo de tiu komuna katalogo. Ĉiam malfacilas cedi kontrolon de la amata ido de nia penado. Tial, la vera defio estas konvinki plurajn bibliotek-zorgantojn, ke ili interkonsentu katalogi same kaj per la sama ilo.
Kaj pri kunlaborado, aparte internacia, mi havas
lastan rimarkigon: ĝi ne tre facilos per Koha dum ĝia interfaco
ne estos tradukita en Esperanton, ne nur la publika interfaco,
sed ankaŭ la mastruma. Uzi ĝin nacilingve ne helpas, ĉar tiel ni
ne vere povos interkompreniĝi en internaciaj projektoj kiel
komuna katalogo. Ni ĉiam stumblos en terminologiaj kaptiloj.
Ĉiukaze, kvankam ni pensas malsame pri la rimedoj kaj manieroj, mi ŝatas ke ni ĉiuj strebas al sama longperspektiva celo.
Sinĵeno, se vi vere proponas vin helpi starigi katalogon, mi havas defion tute pretan por vi. Pri tio mi skribos al vi private.
Amike,
Rubeno
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/601123102.425988.1737030756026%40email.ionos.es om deze discussie te bekijken.