Karaj kaj estimataj!
Ekde la jaro 1930 la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko konservas la tiel nomatan ”kolekton Hachette”. Temas pri pli ol 17 000 gazetartikoloj (en 153 dosierujoj) pri Esperanto kaj planlingvoj el la tempo inter 1898 kaj 1915.
Komence de la 20-a jarcento du agentejoj por gazetara observado en Parizo (Gallois & Demogeot kaj Argus de la Presse) komencis kolekti gazetartikolojn el diversaj landoj (tamen kun videbla fokuso sur Francio) por la eldonejo Hachette. La gazeteltondaĵoj estis krude ordigitaj geografie kaj kronologie.
La bibliotekistoj de la Esperantomuzeo en Vieno katalogis la kolekton laŭ la dosierujoj (kaj aldone listigis la unuopajn artikolojn – la listojn en xls-formato vi povas peti de ni). Dum la venontaj monatoj ni skanos la tutan kolekton kaj publikigos la artikolojn sur nia retejo, kie la unuaj jam nun estas legeblaj.
Ni deziras al vi agrablajn festotagojn kaj ĉion bonan por la nova jaro 2021!
Korajn salutojn,
Bernhard Tuider
______________________________________________________
Mag. Bernhard Tuider
Teamleiter
Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum
Österreichische Nationalbibliothek
Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien
Tel.: (+43 1) 534 10-731
E-Mail: bernhar...@onb.ac.at
Internet: www.onb.ac.at
FN221029v
FBG Handelsgericht Wien
Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek
Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/VI1PR02MB5199F1FCFCFC16FA1C31ACF1BFC00%40VI1PR02MB5199.eurprd02.prod.outlook.comom deze discussie op internet te bekijken.
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/VI1PR02MB5199F1FCFCFC16FA1C31ACF1BFC00%40VI1PR02MB5199.eurprd02.prod.outlook.com om deze discussie op internet te bekijken.