Eraro en la Manlibro pri katalogado

6 views
Skip to first unread message

biblioteko esperanto

unread,
Mar 25, 2025, 5:15:37 PMMar 25
to bibli...@googlegroups.com, miri...@gmail.com
Karaj gekolegoj,
 
Mi deziras averti vin pri eraro en la Manlibro pri katalogado.
 
Pro misinterpreto de la informo ĉeesta en la enkonduko de la verko Judita, eldonita de Kroata Esperantista Unuiĝo, mi uzis ĝin kiel ekzemplo de plurparta verko, en kiu la eldonplano estas publikigi nur unu el ĝiaj partoj. Sed ĉar la intenco de la Asocio estas publikigi ankaŭ la ceterajn partojn, ĉi verko ne plu taŭgas por ilustri tiun kazon. Mi ĝustigos tion en reviziata versio de la Manlibro, sed ĉar mi ne povas tion fari tuj, atentu ĉi averton, mi petas.
 
Bv senkulpigi la ĝenojn, kiujn tiu miso okazigis al la eldonanto de la verko kaj al la uzantoj de la Manlibro.
 
Amike,
 

Javier Guerrero

unread,
Mar 26, 2025, 3:38:36 AMMar 26
to bibli...@googlegroups.com, miri...@gmail.com
Dankon, Ana. Via manlibro estas tre utila kaj via atento al ĉiuj detaloj, impona.

Amike,

Javier

--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1038210752.530669.1742937334000%40email.ionos.es om deze discussie te bekijken.

Rubeno

unread,
Mar 27, 2025, 4:19:59 AMMar 27
to bibli...@googlegroups.com

Kara Ana,

Dankon pro la atentigo.

Ĉu praktike la eraro nur signifas, ke "Libro unua" devus aperi en la MARC-subkampo 245$n anstataŭ 245$b, do jene?

245 10 $aJudita.$nlibro unua /$cMarko Marulić ; tradukis, Lucija Borčić ; redaktis, Marija Belošević

Tiu detaleto deprenas neniun meriton de via bonega manlibro.

Aliflanke, tiaj hezitoj rezultas de la troa ambicio de bibliotekistoj, kiuj ne plu volis katalogi ekzemplerojn, tio estas, unuopaj dokumentojn, nek eldonojn, sed kreis la koncepton "verko" kaj eĉ "risurco" (pri tiu terminologia monstraĵo vi jam konas mian opinion), kaj ne plu scias kion katalogu nek je kiu nivelo: ĉu la kataloga unuo estu la volumo sur nia mano, aŭ la nekonata verko kies parto ĝi pretendas esti, kvankam ni ne havas la tuton kaj ĝi eĉ ankoraŭ ne estas finita? Tial mi ĉiam preferis analizan anstataŭ integran priskribon. Samtempe mi estas skeptika, pri la nivelo de esplorado kiun katalogantoj devus entrepreni, anstataŭ katalogi la dokumentojn tiaj, kiaj ili asertas esti.

Ĉi tiajn problemojn mi jam komentis la naŭan de junio de la pasinta jaro, komentante vian malneton:

Sen klara difino [de "risurco"], por kataloganto nesperta, lernanta nur per skribita normo kaj ne trejnita de kolegoj per multaj ekzemploj kaj ezoteraj kazoj, ĉiu libro estas "dokumento" kaj ne ekzistas memevidenta kialo por, ekzemple, katalogi ĉiujn jarlibrojn de UEA kiel unu revuon anstataŭ multajn monografiojn de unu serio. "Risurco" estas la "integra unuo" kiun oni katalogas, sed la elekto de la kataloga nivelo estas pli-malpli arbitra kaj decidata per sperto pli ol normo, sekve nelernebla sen ensociigo en la komunumon de katalogistoj. Kio estas la parto kaj kio la tuto? Ĉu sufiĉos la neologismo "risurco" por ke katalogantoj laborantaj dise tra la mondo katalogu same?

Mi ne konas simplan solvon de tiu ĉi problemo, kiu fakte estas manko de ĝenerala bibliotekista teorio. En arĥivistiko plurnivela katalogado eblas simple ĉar ni komencas de la plej alta nivelo, de la ento "arĥivo", kiu estas la kataloga principo kaj unuo, kaj oni deiras de tie malsupren, dum bibliotekistoj, de kiam ĉesis katalogi individuajn ekzemplerojn (la plej bazan nivelon) ne plu certas, kion fakte katalogi. Tamen, ĉar ĉi tiu malneto ne inkluzivas ankoraŭ periodaĵojn, ni povas intertempe flankenlasi la problemon kaj resti ĉe "dokumento" kiel sufiĉe ĝenerala nomo de kataloga unuo; bona difino povos sufiĉe elastigi ĝian komprenon. Restos la problemo de plurvolumaj monografioj: ĉu vere la Iam kompletigota plena verkaro de Zamenhof de Ludovikito estu plurvoluma bibliografia unuo, malgraŭ la ŝerca sugesto de la titolo mem, ke ĝi eble neniam estos finita?

Mi tre esperas ke vi baldaŭ havu tempon entrepreni la manlibron pri periodaĵoj.

Elkore via,

Rubeno

El 25/3/25 a les 22:15, biblioteko esperanto ha escrit:

St John Karp

unread,
Mar 27, 2025, 6:38:26 AMMar 27
to Bibliotekoj
Kara Rubeno,

La diferenco inter monografio, risurco, kaj serio estas afero pri kiu mi ofte estas dividita. La normoj ofertas iom da gvidado sed multaj decidoj pendas de la juĝo de la kataloganto ĉar bibliografiaj metadatumoj estas tro komplikaj. Nenia sola teorio aŭ filozofio de praktikado aŭ trejno de kolegoj povas ekspliki ĉion, parte ĉar libroj estas tro diversaj, sed ankaŭ ĉar bibliotekoj mem estas tro diversaj. Ĉiu biblioteko havas siajn proprajn bezonojn por siaj propaj legantoj. Finfine la korekta decido estas tiu, kiu ebligas aliron por uzantoj. La lasta afero kiun ni bezonas estas pli da teorio!

La bezonoj de ĉiu biblioteko tamen ne estas neakordigeblaj kun la celo de komuna katalogo. Komuna katalogo ebligas, ke rikordoj estu reuzeblaj kaj troveblaj en la sama loko, sed se kataloganto decidas, ke sia biblioteko bezonas propran rikordon, la du rikordoj povas kunekzisti.

Via,
Sinĵeno

biblioteko esperanto

unread,
Mar 31, 2025, 4:56:35 AMMar 31
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, Rubeno.
 
 

 

Ĉu praktike la eraro nur signifas, ke "Libro unua" devus aperi en la MARC-subkampo 245$n anstataŭ 245$b, do jene?

245 10 $aJudita.$nlibro unua /$cMarko Marulić ; tradukis, Lucija Borčić ; redaktis, Marija Belošević

 

Jes, vi tre bone interpretis la regularon (sed Libro, kun komenca majusklo). Tiu estas la solvo se vi nur disponas tiun volumon. 
 
Tamen, se vi atendas fine disponi la tutan eldonaĵon, prefere faru integran priskribon, lasante ĝin nekompleta ĝis vi ricevos la tuton: https://bibliotekojrp.esperanto.es/cgi-bin/koha/opac-detail.pl?biblionumber=3577 (rimarku, ke ĉi-kaze ne temas pri RDA, sed la principo samas).
 
Amike,
 
Ana
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages