Malnovaj leteroj serĉatas

已查看 8 次
跳至第一个未读帖子

biblioteko esperanto

未读,
2021年1月30日 14:10:532021/1/30
收件人 bibli...@googlegroups.com
Karaj kolegoj,

Al nia biblioteka retpoŝtujo alvenis peto de esploristino, kiu interesiĝas pri interŝanĝo de leteroj inter diversaj pioniraj esperantistoj. Mi tradukas ĉerpaĵon de ŝia retmesaĝo:

"Konkrete, mi serĉas serion de leteroj interŝanĝitaj inter Ricardo Codorniu, kiel reprezentanto de HSpPE [Hispana Societo por la Propagando de Esperanto], Auguste Capé (kiu subskribis uzante la nomon A. Montrosier), kiel redaktoro de la revuo "Tra la mondo", en Parizo, kaj probable Vicente Inglada d'Ors y Frederic Pujulà i Vallès inter novembro de 1905 kaj aprilo aŭ majo de 1906; ankaŭ mi serĉas kiujn ajn aliajn dokumentojn pri la organizo de la kongreso de 1909 en Barcelono".

Ŝi diras, ke ŝi trovis sufiĉajn fontojn, ĉefe gazetojn kaj oficialajn publikaĵojn, danke al niaj retrisurcoj kaj al tiuj de la Nacia Biblioteko de Aŭstrio. Tamen, trovi leterojn kaj aliajn personajn dokumentojn estas preskaŭ neebla tasko. 

Eble en viaj bibliotekoj troviĝas spuroj pri la petitaj dokumentoj. Se jes, bv. sciigi min por povi kontaktigi vin kun la esploristino.

Antaŭdanke,

回复全部
回复作者
转发
0 个新帖子