Karaj,
En la kolekto de Eŭropa Bulteno je
http://remush.be/bulteno/index.html mankas la numeroj 22 kaj 23 el
la jaro 2003. Jam delonge ili estas serĉataj, sed ĝis nun vane.
Tamen, en 2003 aperis almenaŭ unu numero, ĉar Ret-Info je 17.3.2003
anoncis ke rete versio (pdf) legeblis je
http://lingvo.org/bulteno
(adreso kiu nun ne plu validas).
Ĉu iu biblioteko posedas tiujn numerojn 22 kaj 23?
Roland Rotsaert