Internacia Arĥiva Semajno la venontan semajnon!

8 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Jun 4, 2026, 3:30:34 PMJun 4
to Bibliotekista listo

Karaj kunlistanoj,

La 9an de Junio de 1948 la Internacia Konsilio pri Arĥivoj (IKA) estis fondita sub aŭspicoj de UNESKO. En 2007 IKA decidis diskonigi tiun daton kiel Internacian Tagon de Arĥivoj, kaj en 2019 etendis la solenadon al la tuta semajno. IKA diskonigas la Internacian Arĥivan Semajnon plurlingve en Facebook, Instagram kaj Linkedin, kaj ĉi-jare ankaŭ en Esperanto.

Plie, ĝuste la 9an de Junio (mardon) IKA rete prezentos kazo-studojn por ilustri la temon de la ĉi-jara Internacia Arĥiva Semajno: Arĥivoj por Justeco. Konkrete, sub la temo "Arĥivoj por inkluzivo: aliro, partopreno, kaj komunuma aŭtonomigo", estos prezentata la Esperanto-Muzeo de Subirats (hispanlingve, kun anglaj aŭtomataj subtitoloj). Eblos ĉeesti en reala tempo per antaŭa aliĝo; la prezentoj ankaŭ estos registrataj kaj publikigataj en Jutubo.

Via,

Rubeno Fernández


Rubeno

unread,
Jul 5, 2026, 4:18:25 AM (13 days ago) Jul 5
to bibli...@googlegroups.com

Saluton,

Jam publikiĝis la registraĵo de la prezento de la Esperanto-Muzeo de Subirats por la Internacia Konsilio pri Arĥivoj:

https://youtu.be/wGLtdHZWwGc?t=1963&si=08Y_we0-bjq0Dk68

Ĝi estas en la hispana, bedaŭrinde sen subtitoloj; IKA ne ŝaltis aŭtomatan subtitoligon por la hispana, kaj sekve ne disponeblas tradukoj al aliaj lingvoj. Tamen mia prezento dum la Esperantologia Konferenco en Graco estos pli longa kaj inkluzivos la enhavon de ĉi tiu.

La laborlingvoj de IKA estas la angla, la hispana kaj la franca, sed la prelegontoj estis forte admonitaj prelegi en la angla. Komence mi proponis prelegi en Esperanto kun anglaj tekstoj, sed post ilia rifuzo mi elektis la hispanan, pro la temo kaj por videbligi lingvan diversecon. La realtempa aŭtomata subtitola tradukado de Zoom funkciis rimarkinde glate kaj precize, kaj estas bedaŭrinde ke ĝi ne estis utiligita por publikigo en Jutubo. Almenaŭ restas miaj anglaj tekstoj sur la lumbildoj.

Ĉi tiu estas mia tria eksperimento de dukanala dulingva prezento. Mi forte kredas, ke aŭtomata tradukado malfermas la pordon al vere multlingva internacia komunikado, kaj ke la hegemonio de la angla daŭras ĉefe pro inerteco. Rompi ĝin estas respondeco ankaŭ de esperantistoj!

Cetere mi invitas vin aboni la jutubkanalon de IKA, ĝi regule publikigas tre interesajn videojn.

Via,

Rubeno

El 4/6/26 a les 21:30, 'Rubeno' via Bibliotekoj ha escrit:
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages