Saluton al ĉiuj en ĉi-grupo!Mi havus fakan demandon .- ĉu iu el vi orientiĝas iom pri skaniloj? (mi supozas, esperas :)Mi pripensas aĉeti tian ĉi, por povi foje skani en nia EO-arkivo gazetojn/librojn:ĉu iu povus ĝin rekomendi? Au ĉu scius pri pli bona eble?Ĉi tie la prezo 76 EUR nun ŝajnas laŭ mi tre bona. (hm, hodiaŭ jam kostas 87, vendrede estis pli bona prezo :) Sed eble re-malkostiĝos, ĝis kiam mi mendos, eĉ kun 87 temas ŝajne pri bona prezo - sed mi ĝuste ŝatus aŭdi konsilon de iu el vi, kiu havas pli da sperto pri tiaĵoj.Cetere: se iu volus fake prelegi pri iu temo, rilata al (Esperanto) bibliotekoj, ĉi-aŭtune (7.-10.11.) okazos denove KAEST, kiu revenas al sia ĉeesta formo, en urbo Žilina, Slovakio.Pli da detaloj: https://kaest.ikso.net (PS: Membroj de UEA havas 20 EUR rabaton por la aliĝkotizo).amike Petro--
Saluton Peter, kontrolu la kvalito de la kamarao de ĉiuj
fot-skanilo... kelkfoje tiu tre malmultekosta havas tre malbonan
kvaliton kaj niaj poŝtelefonoj havas pli. Ekz:
https://m.media-amazon.com/images/I/81XkGe8AflL._AC_UF894,1000_QL80_.jpg
Vidu referencoj en Jutubo pri ĉiu marko. La plej bona estu havi
Diy skanilo farita kun 2 fotilo, ĉi tie
Por gazetoj, estos pli bone aĉetu A3 skanilo por skani 2paĝoj
samtempe kun alta kvalito kaj rapide.
Ankaŭ se la libro marĝeno en la skanilo estas tre malmulte (ekz 0
al 6mm), vidu:
https://m.media-amazon.com/images/I/81Z0pgGe0LL._AC_UF894,1000_QL80_.jpg
vi povos skani librojn sen malhelpi la libron.
Amike.
Ivan Garcia
Bitarkivo.org
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CAJ3nBesjYam9T0XrDzb-WjwkmiQPo5LJOw7nfXPm-j7y3o%3D68w%40mail.gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.
--
Karaj,
Kolega-esperantisto Albert Claesen en 2020 faris detalan testraporton de antaŭa versio de la CZUR-skanilo. Ĝi estas en la nederlanda sed enestas multaj bildoj kaj disponeblas tradukprogramoj. La pdf-dosiero estas tro granda por sendi rete; ĝi estas je https://albertclaesen.be/_downloads/alg/czur/_testverslag_czur_et-16_plus_20201027.pdf.
Ekzistas Facebook-grupo CZUR and other Book/Document Scanners (https://www.facebook.com/groups/455546031933183).
Roland Rotsaert
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1760496738.564705.1718138361294%40email.ionos.es om deze discussie op internet te bekijken.
--