Klasifo de Esperantaj temoj, Tabelforma listo de UDK en Eo

13 views
Skip to first unread message

Roland Schnell

unread,
Sep 21, 2014, 3:54:35 AM9/21/14
to bibli...@googlegroups.com
Geoffry King afable sendis al mi sufiĉe ampleksan materialon pri la klasifo de Esperantaj temoj. Mia espero estis, ke ie en la materialo troviĝus tabelo, kiu ligas la kodon kun la priskribo.

Sur la retpaĝo de la biblioteko Butler trovebla listoj (ekzemple A - F, F -G ktp.)
http://biblbut.wordpress.com/klasifo-de-esperantaj-temoj/klasifo-de-esperantaj-temoj-7-indekso-a/indekso-f-g/

Estis mia eta espero, ke la listo estis elektronike produktita de tabelo. (La kutima metodo por sperta komputilisto).

Sed mi ne trovis. Mi timas, ke Geoffry King mane ĉe la ekrano pretigas la listoj kaj tial ĝis nun ne sukcesis prezenti ĝis litero Z.

Do la sola ebleco nun estas rekte preni ĉion de la retpaĝo. Por eventuale eviti duoblan laboron, mi ne tuj faros tion, ĉar eble estas iu persono aŭ institucio, kiu jam disponas pri la dezirata tabelo.

Ĝenerale oni povas diri, ke la klasifa sistemo de Butler estas ege komplika (sed kapabla) kaj oni povas kompreni, ke la ĉefe amatoraj kaj libertempaj prizorganoj de bibliotekoj ne kapablis apliki ĝin.

Tamen Adolf Burkhard provis apliki ĝin por la Germana Esperanto Biblioteko. Mi aldonos priskribon en

http://geb-aa.jimdo.com/

La informoj estas valoraj kaj povas esti transformitaj en kampoj de MARC. Ekzistas certaj paraleloj. Se ne rekte eblas transformo, la signifo (teksto ne kodo) almenaŭ aperu kiel komento. Ne valoras ŝpari bajtojn.

Plia ideo estas, ke eble estas la taŭga momento por ligi la kodojn kun aliaj informfontoj, ekzemple la enhavtabelo de "Esperanto en Perspektivo", aŭ la koncerna enhavo de eo.Wikipedia.Butler provis inventi strukturon por la scio pri Esperanto. Sed per la iloj de sia tempo (papero, kartetoj) lia sukceso estis limigita.

Eble indas por la planlingvuloj havi tradukojn en diversaj naciaj lingvoj.

Mia demando pri tabelforma versio de Esperanto-Traduko de UDK ĝis nun ankaŭ ne estis respondita. Supozeble mi devus mem fari kaj poste ekscios, ke iu iam posedas la tabelon

Roland Schnell, Berlin, DE

Paweł Fischer-Kotowski

unread,
Sep 21, 2014, 10:00:22 AM9/21/14
to Bibliotekoj
2014-09-21 9:54 GMT+02:00 Roland Schnell <in...@graskraft.de>:
Mia demando pri tabelforma versio de Esperanto-Traduko de UDK ĝis nun ankaŭ ne estis respondita. Supozeble mi devus mem fari kaj poste ekscios, ke iu iam posedas la tabelon
Amike,
Paweł Fischer-Kotowski

Roland Schnell

unread,
Sep 21, 2014, 10:59:55 AM9/21/14
to bibli...@googlegroups.com
Mi iomete ludis kun la datumoj el la retpaĝo de la Biblioteko Butler. Mi povis traduki la plej grandan parton en formon de tabelo sen retajpi. La HTML-fonto estas plena de "malmolaj" formatoj kaj ne vere regula.

a: prononco (en Esperanto)

E121


abonado al Esperanto-revuo

Code hier eingeben...


E05… -22


abonilo de Esperanto-revuo

E05… -22


abonkategorioj de Esperanto-revuo

E05… -23


abonmemorigo de Esperanto-revuo

E05… -476.3.028


abonperada servo de Esperanto-asocio

E06…-560.5


absoluta (eksterstruktura) uzo de adjekto (en Esperanto)

E537


absoluta (eksterstruktura) uzo de propozicio (en Esperanto)

E537.5


abstrakta korelativo (en Esperanto)

E595.17
Aparta problemo estas, ke ja eblas aŭtomate rekoni la Esperanto-Klasifon (komenca litero "E"), sed ne la UDK kodojn. Sed mi estimas, ke 95% de la informo estas en tabelo, kiu taŭgas ankaŭ por aliaj formatoj (.xls ekzemple).

Eble estas regulo por rekoni UDK (preferinde RegEx esprimo).

Ofte estas "unu signo kiel =" POSTE "du aŭ tri ciferoj" POSTE "unu signo kiel punkto" do eble |(\=)(\d{2,3})([\.])|
Supezeble ekzistas pli perfekta esprimo.



Roland Schnell, Berlin, DE

Roland Schnell

unread,
Sep 22, 2014, 3:42:11 AM9/22/14
to bibli...@googlegroups.com
Am Sonntag, 21. September 2014 16:00:22 UTC+2 schrieb Paweł Fischer-Kotowski:
Dankon Pawel

Mi iam rigardis ĝin, kiam la tradukantoj (mi ne plu memoras kiu estis) informis pri la ekzisto.

Fakte oni povas per "etendi" vidi la tutan arbon de unu ĉefgrupo (de dek) kaj kopii al simpla txt. Mi rimarkis, ke oni eĉ povas kopii la HTML-version, kiu eble estas pli komforta. Oni devas 10-foje ripeti. Mi ankoraŭ ne vidis, kiel konservi la supersignojn. Sed ĝenerale funkcias.

Por mi ne urĝas, ĉar mi bezonas ankoraŭ certan tempon por la Butler-tabelo. Povas okazis, ke estas malsamaj difinoj.

Cetere ĉu ekzistas klasifo de la enhavo de "Esperanto en Perspektivo" laŭ UDK-sistemo? Ekzemple laŭ la enhavtabelo aŭ indekso?

Kore salutas

Roland


Roland Schnell

unread,
Sep 22, 2014, 4:54:35 AM9/22/14
to bibli...@googlegroups.com
Am Montag, 22. September 2014 09:42:11 UTC+2 schrieb Roland Schnell:
Am Sonntag, 21. September 2014 16:00:22 UTC+2 schrieb Paweł Fischer-Kotowski:
Kostis al mi 10 minutojn por konstrui tabelon de la cifero 8. Jen parto el la tabelo. Restas stulta manlaboro por krei la kompletan tabelon. Supozeble oni ne bezonas la kompletan liston, ĉar la koncerna faktoj ne ekzistas en Esperanto.

 
Literaturoj de ural-altajaj, japana, korea, ajnua, prasiberiaj, eskim-aleŭtaj, dravidaj kaj ĉino-tibetaj lingvoj 821.5
Literaturoj de ural-altajaj lingvoj 821.51
Literaturoj de uralaj lingvoj 821.511
Literaturoj de finn-ugraj lingvoj 821.511.1
Literaturoj de finnaj lingvoj 821.511.11
Finna literaturo 821.511.111
Estona literaturo 821.511.113
Literaturoj de ugraj lingvoj 821.511.14
Hungara literaturo 821.511.141
Japana literaturo 821.521
Literaturoj de ĉinotibetaj lingvoj 821.58
Ĉina literaturo 821.581
Literaturoj de aŭstralaziaj lingvoj. Aŭstroneziaj literaturoj 821.6
Hindo-pacifikaj / Neaŭstroneziaj literaturoj. Aŭstraliaj (aborigenaj) literaturoj 821.7
Literaturoj de la indiĝenaj lingvoj de la Amerikoj (indianaj literaturoj) 821.8
Literaturoj de planitaj lingvoj 821.9
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages