Biblioteka terminaro

31 views
Skip to first unread message

Biblioteko

unread,
Aug 1, 2011, 3:52:26 PM8/1/11
to bibli...@googlegroups.com
Gekolegoj,
 
Mi malfermas novan temon, pri kiu mi ŝatus kunlabori. Temas pri la kreado de reta biblioteka terminaro. Certe vi ĉiuj konas la verkon de Douglas A. Portmann kaj Koralo, eldonitan en 1989. Temas pri valora ilo certe ĝisdatigenda. En ReVo estas fako pri libroj kaj presarto (http://www.reta-vortaro.de/revo/) sed tio ankaŭ ne sufiĉas. En kelkaj informadikaj aspektoj ni povas konsulti la Komputadan leksikonon (http://bertilow.com/div/komputada_leksikono/HEJMO.html). Kaj ĉiam restas PIV. Sed ni bezonas ion multe pli organizitan kaj koheran.
 
Estus bone organizi la aferon tiel, ke ni povu kunlabori rete kaj ke, samtempe, la kreskanta terminaro estu rete alirebla. Certe necesos debatado pri kelkaj terminoj, la programo permesu ankaŭ tion. Eble programisto povos pli bone konsili kiun programon uzi kaj kiel organizi la laboron,  mi tute ne trovas min kompetenta.
 
Ja ni havas pli urĝan aferon, sed se ni disponas la rimedojn, certe la terminaro fariĝos paralele iom post iom dum laborado pri la ceteraj projektoj. 
 
Mi plusendas ĉi-mesaĝon al Jorge Camacho, lingve tre kompetenta, ĉar li montris intereson kunlabori en projekton tian.
 
Kore,
 
Ana Manero

Bruce Crisp

unread,
Mar 16, 2012, 12:33:23 PM3/16/12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton Ana kaj ĉiuj listanoj,

Mi ankaŭ interesiĝas pri la kreado de reta biblioteka terminaro.  Dankon, Ana, pro la lanĉo de la temo!  Mi iom eksperimentas pri tio ĉe la retejo:  http://www.vortovojo.org/   Ana tute pravas, ke kunlaborado necesas.  Mi volonte kunhelpus.  Mi scias, ke estas multaj aliaj pli urĝaj aferoj por tiu ĉi grupo sed eble tia terminaro ja povus iom post iom disvolviĝi paralele al aliaj taskoj.

Eble eventuale povus formiĝi aparta grupo por pritrakti la multajn diversajn aspektojn de la projekto se montiĝas sufiĉa intereso por tio.  (Eblas lasi komentojn ĉe la retejo notita supre sed bonvolu atenti, ke komentoj tie estas tute publikaj.  Verŝajne necesus havi alilokan forumon por ellabori la detalojn.

Kun koraj salutoj,

Bruce  Crisp

Biblioteko

unread,
Mar 21, 2012, 4:13:22 PM3/21/12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton!
 
Kaj gratulon, Bruce pro via iniciato. Mi trovas ĝin kvalita kaj interesa, vi faris tre bonan laboron. Certe io tio bezonatas en nia bibliotekista mondeto. Mi klopodos helpi laŭ miaj modestaj ebloj, sed provizore ne povos intense engaĝiĝi al la projekto almenaŭ ĝis post la somero, ĉar mi luktas jam en tro da frontoj. Sed kalkulu je mi, tre volonte mi kunlaboros.
 
Se formiĝas laborteamo kaj ĝi ne tro grandas, por interkomunikado verŝajne sufiĉos ordinara retpoŝto.
 
Amike,
 
Ana Manero
 

No se encontraron virus en este mensaje.
Comprobado por AVG - www.avg.com
Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2114/4882 - Fecha de publicación: 03/20/12

Bruce Crisp

unread,
Mar 23, 2012, 10:41:38 AM3/23/12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,

Dankon, Ana, kaj pro la gratuloj kaj pro la kunlaboremo!  Ĝis nun la datumbazo, aplikaĵo kaj enhavo (de Reta Biblioteka Terminaro) estas rudimentaj sed certe eblas ilin plibonigi kunlabore.  Intertempe mi provos iom "nutri" la datumbazon per terminoj el pluraj fontoj.  La diversaj temoj kaj projektoj diskutataj ĉi tie (t.e. en la grupo Bibliotekoj) en si mem donas bonegan fonto-materialon!

Certe necesos fari multegajn ŝanĝojn, aldonojn (kaj forigojn) en la ĝis-nuna eta terminaro, se iam formiĝos laborteamo.  Mi konsentas, ke ordinara ret-poŝto verŝajne sufiĉos por eventuala interkomunikado.

Amike re-dankas,

Bruce Crisp 


On Wednesday, 21 March 2012 16:13:22 UTC-4, Ana Manero wrote:


Biblioteko

unread,
Mar 23, 2012, 6:14:33 PM3/23/12
to bibli...@googlegroups.com
Ne dankinde. Kuraĝon kaj antaŭen!
 
Mi ligis viajn du projektojn Biblioteka Terminaro kaj Library Thing en la Bibliotekistejo de nia retejo: http://www.esperanto.es/hef/index.php/bibliotekistejo Se vi preferas, ke ili ne aperu tie, simple diru.
 
Amike,
 
Ana
 

Versión: 2012.0.1913 / Base de datos de virus: 2114/4886 - Fecha de publicación: 03/22/12

Bruce Crisp

unread,
Mar 26, 2012, 3:37:41 PM3/26/12
to bibli...@googlegroups.com
Estas bone, miaflanke, ke la ligiloj aperas en la Bibliotekistejo!  Dankon.

Amike,
Bruce

On Friday, 23 March 2012 18:14:33 UTC-4, Ana Manero wrote:


On Friday, 23 March 2012 18:14:33 UTC-4, Ana Manero wrote:


On Friday, 23 March 2012 18:14:33 UTC-4, Ana Manero wrote:


On Friday, 23 March 2012 18:14:33 UTC-4, Ana Manero wrote:


On Friday, 23 March 2012 18:14:33 UTC-4, Ana Manero wrote:


Geoffrey King

unread,
Apr 5, 2012, 9:17:58 AM4/5/12
to bibli...@googlegroups.com
Nur nun mi reagas al la temo, kio indikas, ke mi estas iom okupita. Efektive nuntempe okazas diversaj drastaj ŝanĝoj en la cirkonstancoj de Biblioteko Butler, kaj pri tiuj mi espereble povos raporti post du-tri semajnoj.
Intertempe mi nur diru, ke se mi povas iel ajn helpi en tiu laboro, volonte mi aliĝos. Ŝajnas al mi, ke estus tre oportune, ke la ĉefaj demandoj aperu rekte en tiu ĉi forumo, tiel ke oni ne devu postkuri ilin tra diversaj retpaĝoj. Jes mi scias, ke kiam oni parolas pri lingvaj aferoj, interreta forumo povas preskaŭ paraliziĝi pro amasiĝo de flankaj detaloj, ekstertemiĝoj, emociaĵoj, kaj simile, sed ni provu. Ŝajnas al mi, ke ni estas sobraj homoj.
Kaj parenteze; mi havis roleton, ĉefparte administran, en la estiĝo de la Biblioteka Terminaro de Portmann kaj Koralo. Unu fojon s-ro Koralo, dum vizito al Britujo, venis al mia laborejo kaj ni agrable interparolis dum iom da tempo. La gekolegoj iom miris, vidante, ke Esperanto efektive funkcias. Unu el ili faris foton, kiun mi esperas aperigi en la retpaĝoj de Biblioteko Butler, se la memoro (aŭ la arkivo) sufiĉe bone funkcios por iom rakonti pri la kreo de la terminaro.

Geoffrey King


Date: Mon, 26 Mar 2012 12:37:41 -0700
From: brc...@sympatico.ca
To: bibli...@googlegroups.com

Bruce Crisp

unread,
Apr 10, 2012, 1:31:20 PM4/10/12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton s-ro King,

Dankon pro via preteco aliĝi al la laboro pri reta biblioteka terminaro.  Estas des pli bone, ke vi okupiĝis pri Biblioteka Terminaro de Portmann kaj Koralo.  Jes, eble ni provu priparoli la ĉefajn demandojn en tiu ĉi forumo.  (Mi provas kontakti s-ron Portmann sed ĝis nun ne sukcesis.  Estus interese havi ankaŭ la vidpunktojn de s-roj Portmann kaj Koralo -- interalie pri kopirajto de ilia verko).

Sukceson kun viaj laboroj pri Biblioteko Butler.  Certe la reta biblioteka terminaro ne estas urĝa afero sed iom post iom ĝi espereble disvolviĝos.  Iom eksperimente mi baldaŭ prezentos mian unuan demandon pri la terminaro en aparta mesaĝo.

Bruce Crisp


On Thursday, April 5, 2012 9:17:58 AM UTC-4, Geoffrey King wrote:
Nur nun mi reagas al la temo, kio indikas, ke mi estas iom okupita. Efektive nuntempe okazas diversaj drastaj ŝanĝoj en la cirkonstancoj de Biblioteko Butler, kaj pri tiuj mi espereble povos raporti post du-tri semajnoj.
Intertempe mi nur diru, ke se mi povas iel ajn helpi en tiu laboro, volonte mi aliĝos. Ŝajnas al mi, ke estus tre oportune, ke la ĉefaj demandoj aperu rekte en tiu ĉi forumo, tiel ke oni ne devu postkuri ilin tra diversaj retpaĝoj. Jes mi scias, ke kiam oni parolas pri lingvaj aferoj, interreta forumo povas preskaŭ paraliziĝi pro amasiĝo de flankaj detaloj, ekstertemiĝoj, emociaĵoj, kaj simile, sed ni provu. Ŝajnas al mi, ke ni estas sobraj homoj.
Kaj parenteze; mi havis roleton, ĉefparte administran, en la estiĝo de la Biblioteka Terminaro de Portmann kaj Koralo. Unu fojon s-ro Koralo, dum vizito al Britujo, venis al mia laborejo kaj ni agrable interparolis dum iom da tempo. La gekolegoj iom miris, vidante, ke Esperanto efektive funkcias. Unu el ili faris foton, kiun mi esperas aperigi en la retpaĝoj de Biblioteko Butler, se la memoro (aŭ la arkivo) sufiĉe bone funkcios por iom rakonti pri la kreo de la terminaro.

Geoffrey King


Date: Mon, 26 Mar 2012 12:37:41 -0700
From: Bruce Crisp

Zsofia Korody

unread,
Apr 11, 2012, 10:04:43 AM4/11/12
to bibli...@googlegroups.com

Karaj,
 
ideo por pripensi: ĉu ni serĉas taŭgan teknikan eblon por priparoli terminologion, forumon por diskuti, spacon por deponi materialojn, dokumentojn ekz. por komuna redaktado?
 
Por tiaj celoj taŭgus ekz. la retpaĝaro de Interkultura Centro Herzberg, kiu povus disponigi liberan kapaciton, havas diskutejon por registritaj uzantoj kaj stokejon por publike nevideblaj dokumentoj (alirebla al rajtigitoj). Tio ŝparus ekz. la tien-reensendadon de modifitaj versioj per retpoŝto. Pripensu, ĉu io tia estus bezonata kaj bone uzebla por laborantoj pri terminologio, ktp.
 
Multajn salutojn,
 
Zsofia
 
 
-- Geoffry King skribis: Intertempe mi nur diru, ke se mi povas iel ajn helpi en tiu laboro, volonte mi aliĝos. Ŝajnas al mi, ke estus tre oportune, ke la ĉefaj demandoj aperu rekte en tiu ĉi forumo, tiel ke oni ne devu postkuri ilin tra diversaj retpaĝoj. Jes mi scias, ke kiam oni parolas pri lingvaj aferoj, interreta forumo povas preskaŭ paraliziĝi pro amasiĝo de flankaj detaloj, ekstertemiĝoj, emociaĵoj, kaj simile, sed ni provu. Ŝajnas al mi, ke ni estas sobraj homoj.

*******************************************
Esperanto-instruado, biblioteko, muzeo je via servo:
Germana Esperanto-Centro/Interkultura Centro Herzberg
37412 Herzberg am Harz, la Esperanto-urbo
Grubenhagenstr. 6. Tel:+49/(0)5521-5983
http://www.herzberg.de
http://esperanto-urbo.de     
(kun  fotoalbumo)

 

Bruce Crisp

unread,
Apr 13, 2012, 1:59:37 PM4/13/12
to bibli...@googlegroups.com

Tre interesaj ideoj! Mi mem, kaj sendube aliaj, ilin pripensos.  Dankon Zsofia.

 

Mi komence volas mencii, ke tre grava elemento en la ĝis-nuna teknika aranĝo estas la testejaj datumbazo kaj datumbaza aplikaĵo (t.e. tiuj alireblaj per uzanto-nomo gasto kaj pasvorto gasto) ĉe http://www.vortovojo.org/php%20gen%20bibterm/login.php   Kiel gasto oni povas nur serĉi sed mi ankaŭ havas administrajn kontojn/pasvortojn per kiuj oni povas aldoni terminojn kaj rilatajn datumojn, ilin redakti, aŭ forigi.  Krome, administrantoj povas pritrakti kampojn nevideblajn por gastoj, ekz-e aldonante komentojn pri specifaj terminoj.  Tio ebligas certan kapablecon pridiskuti terminojn interne de la ret-alirebla datumbazo.  Tamen, mi konsentas, ke tio plej certe ne forigas la neceson havai iaspecan forumon, eventuale kun la bonvenaj funkcioj kiujn Zsofia mencias kaj kiuj estas haveblaj ĉe ICH.  Kompreneble mia testeja datumbazo estas ege simpla en la nuna formo (kaj nur servas iasence por koletki terminojn) sed la strukturo de la datumbazo estas sufiĉe facile ŝanĝebla kaj plivastigebla por adaptiĝi al la bezonoj.

 

Nu, sen tro detalumi, mi ripetu, ke mi trovas la ideojn de Zsofia tre interesaj.  Ĝis nun estas nur tri personoj kiuj esprimis intereson okupiĝi pri reta biblioteka terminaro.  (Aliaj certe estas bonvenaj!)  Pro nia nuna malmultnombreco, mi ne scias ĉu ni bezonas plur-funkcian retejon por forumo, diskutejo, stokejo, ktp.  Eble iam jes, t.e. se la eventuala projekto disvolviĝos.  Persone, mi suspektas, ke tiu ĉi forumo (Bibliotekoj) aŭ êc retpoŝto sufiĉas – almenaŭ provizore.  Sed se aliaj malkonsentas mi volonte aŭdus iliajn vidpunktojn.

 

Kun bondeziraj salutoj,

Bruce Crisp


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages