Karaj kunlistanoj,
La Internacia Konsilio pri Arĥivoj ĵus publikigis la esperantan tradukon de la Universala Deklaracio pri Arĥivoj, prezentita en la Scienca Kafejo de la ĵusa Universala Kongreso.
Jen la novaĵo angle, france kaj hispane.
Mi invitas vin ĉiujn montri vian apogon de la UDA,
individue kaj asocie, rete
subskribante ĝin.
Ĉu ne estus bone, se ankaŭ la esperanta versio de la kataloga normo RDA estus prezentita kaj reliefigita en la retejo de la Internacia Federacio de Bibliotekaj Asocioj?
Rubeno Fernandez