Feliĉan Tagon de Zamenhof kaj de la Esperanto-Libro!
Por soleni ĝin, mi kunmetis kelkajn konkludojn kaj rimarkojn, reaŭskultinte la diskuton de la seminario/simpozio de la lasta Virtuala Kongreso.
Unue, necesas flankenmeti la revon pri komuna serĉilo aŭ virtuala katalogo. Nuntempe, nur kvar movadaj retaj katalogoj en la tuta mondo disponigas taŭgajn rikordojn per iu ajn protokolo (ĉu Z39.50, ĉu OAI-PMH) por tia serĉilo, sekve dum longa antaŭvidebla estonteco la magraj rezultoj ne pravigos tian investon en peno, tempo kaj ĉefe mono, ĉar malfacilos plenumi tian projekton sen profesia, pagenda helpo. Dum esperantistoj jam pruvis sin kapablaj starigi retajn katalogojn, tre probable tia serĉilo estas ekster la atingo de amatoroj. Plie, por ke ĝi estu pli utila per inkluzivo de rezultoj el nemovadaj katalogoj, ni tute dependus de la kunlaboremo de ŝtataj bibliotekoj. Kiel mi menciis dum la kongreso, la Aŭstra Nacia Biblioteko ne disponigas konekton Z39.50, kaj pri la ebleco ĉerpi rikordojn el ĝi per OAI-PMH, mi ankaŭ dubas. Ni ne forgesu, ke bibliotekoj rajtas rifuzi kunlaboron kaj reutiligon de siaj datenoj. Sekve, anstataŭ reinventi la radon, la plej pintaj movadaj bibliotekoj strebu aliĝi al neesperantaj kunlaboraj retoj por partopreni en virtualaj serĉiloj (kiel Karlsruhe Katalog) aŭ kolektivaj katalogoj (kiel Worldcat), same kiel Bitoteko de Hispana Esperanto-Federacio partoprenas en reto Europeana.
Due, ĉar virtuala katalogo ne helpos nin ĉirkaŭiri la problemon pri diverseco de katalogaj kutimoj, la ĉefa prioritato nun estas disvastigi konon kaj uzon de normoj kaj bonaj katalogaj praktikoj ĝenerale, kaj aparte de la esperantigo de RDA farita de Ana Manero. Dum ĉiu kataloganto katalogos hazarde kaj malsame, ne eblos eĉ revi pri interŝanĝo de rikordoj, des malpli pli komunaj aŭ kolektivaj katalogoj. Ĉiu kataloganto kun iom da memestimo devus konatiĝi kun tiu normo.
Trie, programoj kiaj Koha restas la plej bona ŝanco por plivastigi la reton de bonaj movadaj retaj katalogoj, se ni kapablos dividi la rolojn kaj taskojn en la starigo de novaj katalogoj. Malfacilas por plej multaj asocioj (des pli por individuaj kolektantoj!) akiri la amason da komputikaj kaj bibliotekaj scioj por starigi bonan retan katalogon. Ana Manero konas la bibliotekan flankon kaj pretas helpi pri la agordado de Koha-katalogoj verkante manlibrojn kaj havigante ŝablonojn, sed iu alia devas respondeci pri la instalado de serviloj kaj ilia teĥnika ĝisdatigado, sekurigado kaj plutenado. Tiu ne devas esti UEA, kiu, perdinte Bibliotekon Hodler, ne plu havas grandan kialon direkti bibliotekan kunlaboradon. Povus esti komerca entrepreno, ekzemple E@I, eĉ neesperanta entrepreno (estas multaj tra la mondo kiuj fakas pri Koha), aŭ iu konsorcio de asocioj kapabla kolekti sufiĉan financadon por salajri profesiajn komputilistojn el la movado aŭ el ekstere. Eĉ individua asocio povus iniciati tion, kaj poste oferi tiun servon kaj spertecon al aliaj kontraŭ iu kotizo por repago de la labortempo kaj kostoj. Tia kunlaborado same eblas por starigo de apartaj katalogoj kiel de komuna katalogo. Tamen, anstataŭ unu sola tutmonda katalogo, povus ekzisti multaj naciaj aŭ regionaj 'komunaj' katalogoj, kapablaj kunlabori kaj interŝanĝi per samaj aŭ similaj katalogaj normoj kaj per protokoloj Z39.50 kaj OAI-PMH; tia reto jam estus multe pli bona ol la nuna situacio. Nur en tia panoramo serĉilo por virtuala komuna katalogo havus sencon. Tial centra desupra mastrumado de organizo kia UEA ne estas nepre bezonata. Kiu ajn povas kaj rajtas eksperimenti kaj iniciati!
Via,
Rubeno