Mi aŭdacas peti vian helpon por verki mian magistran disertaĵon pri Esperantaj bibliotekoj, arĥivoj kaj muzeoj en la Aŭtonoma Universitato de Barcelono.
La ĝenerala celo estas esplori la staton de la
Esperantaj fondusoj/kolektaĵoj en publikaj arĥivoj/bibliotekoj/muzeoj
kaj en arĥivoj mastrumataj de esperantistaj organizoj, pli bone kompreni
la arĥivistikajn percepton kaj bezonojn de la komunumo, kaj esplori la
modelojn por publika-privata kunlaboro inter publikaj arĥivoj kaj la
esperantistaro.
Mi deziras intervjui unue esperantistojn kun rekta
sperto/scio pri konservado de Esperantaj heredaĵoj, kaj supozas ke
preskaŭ ĉiuj abonantoj de la listo Bibliotekoj estas tiaj, do ne hezitu
kontakti min. Interesas min ankaŭ homoj kiuj persone konis la
kolektanton Lluis Hernandez Yzal kaj vizitis lian Hispanan
Esperanto-Muzeon en Sant Pau d'Ordal, kaj aktivuloj kiuj havis/havas
administrajn rolojn en esperantistaj organizoj (ekzemple sekretarioj,
kasistoj, prezidantoj...), do bonvolu vaste plusendi ĉi tiun alvokon al
ĉiuj direktoj laŭ via bontrovo. La praktika limdato estas la komenco de
Julio (poste eblos preskaŭ nur korektoj) kaj defendo estas antaŭvidita
por la mezo de Septembro.
Mi faros la intervjuojn per Microsoft Teams. Vi ne
devos instali la aplikaĵon (krom se uzos poŝtelefonon) aŭ havi konton ĉe
Microsoft, sufiĉos komputilo kun retumiloj Google Chrome aŭ Mozilla
Firefox, bona interreta konekto, mikrofono, kaj maksimume unu horo de
via tempo.
Se vi bonvolas kontribui, unue alklaku la jenan ligilon, deŝutu kaj legu la konsentilon, kiu enhavas pliajn klarigojn: konsentilo.pdf
Poste skribu al mi per ĉi tiu retpoŝtadreso aŭ al ruben.fe...@autonoma.cat, kun tre skiza klarigo pri vi. Ne ekzistas komuna demandaro kaj mi preparos la demandojn laŭ mia sento pri tio, kiun informon povas doni ĉiu individua partoprenonto. Poste ni aranĝos retan renkontiĝon en la tempo plej oportuna al vi.
Se la kvalito kontentigos la tribunalon, la esplor-raporto estos publikigita ciferece kaj malferme en la kataluna lingvo por libera deŝuto kaj distribuo. Mi ankaŭ planas referi miajn eltrovojn en Esperantaj kongresoj kaj, se aperos ebleco, publikigi Esperantan version.
Samideane,
Rubeno Fernandez
https://epo.librarything.com/work/29358083/details/229691778
Informcele : minimume 9 libroj nuntempe en Heredaĵbiblioteko Hendrik Conscience (EHC, Antverpeno) devenas de la kolekto Luis Hernandez Yzal.
Cyreen Knockaert
volontula katalogisto EHC
Belgujo
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1322514959.4422284.1681636735743%40mail.yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.