ruĝa kruco

11 views
Skip to first unread message

Maier, Utho

unread,
Oct 9, 2014, 11:45:20 AM10/9/14
to bibli...@googlegroups.com
Karaj,

antaŭ semajnoj ĉi tie vi traktis la temon Ruĝa Kruco, post kiam Jo Haazen komencis pridemandi tiun aferon.

Jen d-ro Klawe raportis en alia retlisto, sed ne paralele ankaŭ tie:


Al (je 8.10.14)
medicinistoj-...@googlegroups.com

Karaj gekolegoj,

jen interesa komentita resumo de la fama disertacio de d-ro Corret (http://eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Corret):
http://www.eventoj.hu/steb/medicino/corret-disertacio/corret-disertacio1908.pdf
Tre interesa legaĵo. Sur la paĝo 84, la valoro de Esperanto por la Ruĝa Kruco estas diskutita…

Kun koraj salutoj,
CK

Roland Schnell

unread,
Oct 11, 2014, 5:43:17 AM10/11/14
to bibli...@googlegroups.com
Kara Utho

Koran dankon por al informo

Intertempe mi kontaktis la francan kulturcentron en Berlin por montri la ekspozicion. Ili respondis pozitive.

Estis la propono, aldoni originalan materialon de germanio. Bedauxrinde la arkivo en Berlin, kiun lauxdire prizorgas Johano Pachter, ne estas atingebla de eksterulo por kontroli, kiuj dokumentoj eventuale tauxgus.

Cxiukaze ekzistas vortaroj por la Rugxa Kruco, presitaj en Berlin (Borel ?). Kaj la fama sinjoro Winsch (kiu prilumis la korpojn) provis kunigi la kuracistojn.

Kore salutas

Roland

Roland Rotsaert

unread,
Oct 11, 2014, 12:38:42 PM10/11/14
to bibli...@googlegroups.com, hugo Rau, joost Vander Bauwhede


Roland Schnell schreef op 11/10/2014 om 11:43:
>
> Cxiukaze ekzistas vortaroj por la Rugxa Kruco, presitaj en Berlin (Borel
> ?). Kaj la fama sinjoro Winsch (kiu prilumis la korpojn) provis kunigi
> la kuracistojn.
>
Verŝajne tia vortaro troviĝas en la Fondaĵo Vanvierbliet in Kortrijk. Mi
esploros venontan ĵaudon.

Roland

Javier Guerrero

unread,
Oct 12, 2014, 3:20:57 AM10/12/14
to bibli...@googlegroups.com
Kara Roland:
Inter 1910 kaj 1913 (?) aperis Esperanto et Croix-Rouge, oficiala organo de la Société Française Esperanto Croix Rouge. Ĝi estis dulingva bulteno (franca-Esperanto) eldonita de Hachette. Kelkaj detaloj estas iom konfuzaj. Biblioteko Molera posedas la unuan numeron kaj mi petis al Carlos Illa (edzo de Ana Molera) skani ĝin.
Provizore mi alŝutas la PDF-dosieron al la retejo de Biblioteko Molera. Jen la ligilo:
http://bibliotekomolera.org/gazetoteko/croixrouge.pdf
Amike,
Javier
> --
> Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Discussiegroepen.
> Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
> Bezoek voor meer opties https://groups.google.com/d/optout.

Marc Vanden Bempt

unread,
Oct 12, 2014, 6:54:54 AM10/12/14
to bibli...@googlegroups.com

Eble jam pli frue menciitaj, sed jen kelkaj libretoj pri ĝi:

- Guide Esperanto Croixrouge, Extrait de la brochure "Esperanto et
Croix-Rouge" du Lieutenant Bayol (3 + 14 + 4 p. 11,3 cm): broŝureto kun
dulingva frazareto franca - esperanto- esperanta prononco

- Esperanto et Croix-Rouge, par le Lieutenant Bayol, Instructeur à
l'éécole spéciale militaire de Saint-Cyr, Paris, Librairie Hachette &
Cie, 1906 (167 p., 18,2 cm), kun antaŭparoloj de Th. Cart kaj L. Zamenhof

- La Langue Auxiliaire et L'Armée - La Croix-Rouge avec Comparaison
entre l'Esperanto et l'Ido par L. De Beaufront, Président de la Société
Idiste française, Paris, Imprimerie Chaix, 1916 (32 p., 21,7 cm),
broŝuro kiu pli celas reklamon por Ido ol informon pri/al Ruĝa kruco,
jes enhavas priarmeajn terminojn k.s.

Ĉu indas skani?

Marc Vanden Bempt

Roland Rotsaert

unread,
Oct 12, 2014, 9:11:01 AM10/12/14
to bibli...@googlegroups.com
Laŭ la katalogo en Kortrijk estas la jaro 1912. Mi esploros.

Roland

Javier Guerrero schreef op 12/10/2014 om 9:20:

Roland Rotsaert

unread,
Oct 12, 2014, 9:16:34 AM10/12/14
to bibli...@googlegroups.com
Verŝajne la unua libreto estis en mia memoro kiam mi respondis hieraŭ
vespere.

Krome en Kortrijk estas:
- Ad. Moynier: Raporto de la Intern.Komitato de la Ruĝa Kruco pri la 4a
Internacia Scienca... (?) - 1908 - 4 p.
- Unua helpo : Ruĝa Kruco [s.l. : s.n., s.j.]

Roland


Marc Vanden Bempt schreef op 12/10/2014 om 12:54:

ESPERANTO

unread,
Oct 13, 2014, 3:31:36 AM10/13/14
to bibli...@googlegroups.com, Tuider Bernhard

Estimataj,

 

skanaĵo de jenaj libroj jam troviĝas sur la retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La skanaĵoj estas tute libere legeblaj:

 

Bayol: Esperanto et Croix-Rouge, Paris 1906.

http://archiv.onb.ac.at:1801/view/action/nmets.do?DOCCHOICE=4392019.xml&dvs=1413184599080~78&locale=de_AT&search_terms=&adjacency=&VIEWER_URL=/view/action/nmets.do?&DELIVERY_RULE_ID=1&usePid1=true&usePid2=true

 

Louis de Beaufront: La Langue Auxiliaire et L'Armée - La Croix-Rouge avec Comparaison entre l'Esperanto et l'Ido, Paris 1916.

http://archiv.onb.ac.at:1801/view/action/nmets.do?DOCCHOICE=4418463.xml&dvs=1413184077076~234&locale=de_AT&search_terms=&adjacency=&VIEWER_URL=/view/action/nmets.do?&DELIVERY_RULE_ID=1&usePid1=true&usePid2=true

 

 

Ĉi-kune mi ankaŭ sendas la ligilon, kiu kondukas al la skanitaj kaj libere legeblaj

 

libroj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo:

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm

 

periodaĵoj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo:

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

 

Korajn salutojn,

Bernhard Tuider

 


____________________________________

Mag. Bernhard Tuider

Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek

 

Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien

Tel.: (+43 1) 534 10-731

Fax.: (+43 1) 534 10-733

E-Mail: bernhar...@onb.ac.at

Internet: www.onb.ac.at

Facebook: www.facebook.com/nationalbibliothek

FN221029v

FBG Handelsgericht Wien

 

Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek

Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien

 

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: Marc Vanden Bempt <marc.van...@telenet.be>
Gesendet: So 12.10.2014 12:54
Betreff: Re: [bibliotekoj] ruĝa kruco
An: bibli...@googlegroups.com;

ESPERANTO

unread,
Oct 13, 2014, 3:47:11 AM10/13/14
to bibli...@googlegroups.com, Tuider Bernhard

Estimataj,

 

skanaĵo de jenaj libroj jam troviĝas sur la retejo de la Kolekto por Planlingvoj kaj de la Esperantomuzeo de la Aŭstria Nacia Biblioteko. La skanaĵoj estas tute libere legeblaj:

 

Bayol: Esperanto et Croix-Rouge, Paris 1906.

 

Louis de Beaufront: La Langue Auxiliaire et L'Armée - La Croix-Rouge avec Comparaison entre l'Esperanto et l'Ido, Paris 1916.

 

 

Ĉi-kune mi ankaŭ sendas la ligilon, kiu kondukas al la skanitaj kaj libere legeblaj

 

libroj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo:

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/fruehdrucke.htm

 

periodaĵoj de la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo:

http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/19056.htm

 

Korajn salutojn,

Bernhard Tuider

 

 

___________________________________________

Mag. Bernhard Tuider

Sammlung für Plansprachen und Esperantomuseum

Österreichische Nationalbibliothek

 

Palais Mollard, Herrengasse 9, 1010 Wien

Tel.: (+43 1) 534 10-731

Fax.: (+43 1) 534 10-733

E-Mail: bernhar...@onb.ac.at

Internet: www.onb.ac.at

Facebook: www.facebook.com/nationalbibliothek

FN221029v

FBG Handelsgericht Wien

 

Postanschrift: Österreichische Nationalbibliothek

Josefsplatz 1, Postfach 25, 1015 Wien


 

-----Ursprüngliche Nachricht-----
Von: ESPERANTO <espe...@onb.ac.at>
Gesendet: Mo 13.10.2014 09:31
Betreff: AW: [bibliotekoj] ruĝa kruco
An: bibli...@googlegroups.com;
CC: Tuider Bernhard <bernhar...@onb.ac.at>;
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep "Bibliotekoj" van Google Discussiegroepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/optout voor meer opties.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages