Mi havas - tra diversaj kolektoj - aliron al granda kvanto da
(historiaj) fotoj. Parte la personoj sur la fotoj estas konataj,
parte ne, pri kelkaj estas duboj. Mi mem malfacile kapablas memori
vizaĝojn kaj do ankaŭ ne kapablas bone kompari fotojn.
Mi trovis jenan liston de programoj laŭdire senpagaj kiuj povus
helpi pri tio. Iuj verŝajne
ne utilos, ĉar ili uzas ne fotojn, sed kamerao-bildojn. Aliaj
eble estas tro komplikaj. Ĉu iu havas
sperton pri tiaj programoj?