Oblaĵoj de Revuo Esperanto kaj aliaj revuoj

19 views
Skip to first unread message

Miguel Bento

unread,
Jan 29, 2026, 7:17:35 AM (3 days ago) Jan 29
to bibli...@googlegroups.com
Saluton, karaj!

Biblioteko Ary Zamora havas multajn oblaĵojn de Revuo Esperanto, kaj ni ŝatus transdoni ilin al alia kolekto. Tamen, Revuo Esperanto estas nia plej fama periodaĵo, kaj la bibliotekoj kun kiuj ni kutime kunlaboras jam havas la koncernajn numerojn kaj same ne interesiĝas pri duoblaĵoj.

Ĉu vi havas iun sugeston? Ĉu iu ĉi tie ŝatus transpreni tiujn revuojn? La ricevonto devos pagi la sendokostojn, kiuj bedaŭrinde povos esti sufiĉe altaj.

Aldone al ĉi tiu mesaĝo mi sendas la liston de disponeblaj numeroj. Mi inkluzivis ankaŭ numerojn de Brazila Esperantisto, El Popola Ĉinio, Fonto kaj Juna Amiko; eble tiuj povos pli facile trovi novan hejmon.

Amike,
Miĥaelo Bento
prizorganto de Biblioteko Ary Zamora
Periodaĵoj el Biblioteko Ary Zamora por aliaj kolektoj.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages