Karaj gekolegoj,
Je la 3a de junio oni prezentos en la urbodomo de Brugge, Belgio, novan libron “3 Generaties Witteryck in Brugge – De geschiedenis van Esperanto, Het Vlaamse Kruis en de Stichting Witteryck in en rond Brugge” (Tri Witteryck-generacioj en Bruĝo - La historio de Esperanto, La Flandra Kruco kaj la Fondaĵo Witteryck en kaj ĉirkaŭ Bruĝo).
Mi konscias ke libro en nederlanda lingvo, verkita de ne-esperantisto, kiu nur parte rilatas al Esperanto, ne estas interesa por plejparto de la listanoj, sed laŭ mia scio ĝis nun aperis neniu vera biografio de la familianoj, nur deko da mallongaj artikoloj en nederlanda lingvo pri iu aspekto. Eblas ke kelkaj tamen deziras posedi la libron.
La Vikipedio-artikolo https://eo.wikipedia.org/wiki/Antoon_Jozef_Witteryck estas tre nekompleta; mi atendas la aperon de la libro por enordigi ĝin. Witteryck kutimis uzi la mallongigitajn antaŭnomojn 'A.-J.'
La patro de A.J., Richard, estis instruisto de baza lernejo. Li estis envolvita en la belga 'lerneja milito' inter ŝtataj kaj katolikaj lernejoj de la fino de la 19a jarcento.
A.J. ankaŭ iĝis instruisto, sed post kelkaj jaroj ekokupiĝis pri aldonado kaj presado kaj edziĝis al filino de loka presisto. Komence de la 20a jarcento li ekkonis Esperanton, rapide akiris gvidan rolon en la belga movado kaj aperigis esperantajn librojn. Li estis presisto de la prestiga revuo 'Tra La Mondo' (https://eo.wikipedia.org/wiki/Tra_La_Mondo_(perioda%C4%B5o) - https://drive.google.com/drive/folders/1nEiv-dpgr6DW-nPzLA0Oc_HFWhNcnGJq . Dum la Unua Mondmilito A.J. restadis en Britio kaj Nederlando, dum la patro kaj edzino prizorgis la presejon-eldonejon.
Post la morto de A.J. en 1934, lia nura infano Helena (Lena) kaj ŝia edzo transprenis la entreprenon, sed neniam estis aktivaj esperantistoj. La edzo, veterano de la milito, aktivis en flandremaj rondoj kaj estis kunfondinto de loka sekcio de 'Het Vlaamse Kruis', rivalo de la Belga Ruĝa Kruco, konsiderata francema. Helena mortis en 1981. Ne plu estas personoj kun la nomo 'Witteryck' en Belgio. La nomo pluekzistas en Francio kaj in Nederlando (kiel 'Witterick').
Eblas antaŭmendi la libron ĝis la 31a de marto kontraŭ 45 euroj + sendokostoj. La nomo de la antaŭmendantoj estos presata en la libro. Eksterlandaj mendantoj skribu (angle aŭ france, eventuale pere de mi) al stichting...@gmail.com por koni la ekzaktan prezon. Mi aldonas Google-tradukon de la ĝenerala informilo pri la libro.
Roland Rotsaert, Diest, Belgio www.iespa.eu