Saluton
Nia asocio (Esperanto-Kultur-centro de Tuluzo) deziras iom malgrandigi sian bibliotekan stokon. Ni ne plu deziras konservi oblaĵojn en kartonoj, plie, de kelkaj jaroj, ni ricevis donacojn de multaj libroj jam posedataj.
Do ni proponas sendi librojn al amikaj bibliotekoj kontraŭ
simbola prezo de 1€ por ĉiu ekzemplero + repago de la
sendokostoj (sendi eksterfrancien povas esti tre
malmultekoste pro speciala tarifo). Temas pli multaj klasikaĵoj
kiujn vi certe jam posedas, tamen kontrolu!
La unua listo de la vendotaj libroj kuŝas tie:
https://nubo.occeo.net/index.php/s/WoaNc3QNNNFByFA
Restos ankoraŭ verŝajne almenaŭ kvaroblo traktota, mi aldonos la ceteraĵojn en la sama dokumento om post iom en la aŭtuno/vintro laŭ disponebla tempo. Mi informos ĉi tie kiam cento da novaj libroj estos aldonitaj.
Sed se vi jam volas ricevi aŭ rezervi librojn, tuj mendu
skribante al tiu ĉi retadreso: toul...@occeo.net.
Ne hezitu kontakti min ankaŭ kaze de demando pri specifa ekzemplero.
Kiel asocio ni povas sendi fakturon, se vi bezonos ĝin.
Amike
Marion
-- Esperanto Kultur-Centro / Centre Culturel Espéranto 3, place Guy Hersant, 31031 TOULOUSE CEDEX toul...@occeo.net 06 87 64 75 84 https://toulouse.occeo.net
Jen nova listo de ĉ. cento da libroj, venos pliaj listoj en la venontaj semajnoj...Vi povas jam peti sendon aŭ rezervi librojn.
From | Centre Culturel Espéranto de Toulouse<toul...@occeo.net> |
Date | 03/14/2024 19:28 |
To | bibli...@googlegroups.com |
Subject | [bibliotekoj] Re: Ĉu niaj libroj por via Esperanto-biblioteko? (Lasta Listo) |