Estimataj gekolegoj,
mi havas la plezuron inviti vin al la inaŭguro de la retejo pri la kolekto Péraire, kiu okazos lundon la 4-an de novembro, je la 17-a ĉe EHESS, 54 bld Raspail, 75006 Paris.
|
Estimata Pascal,
Mi vere gratulas vin pro via granda atingo en ĉi tiu projekto: la retejo estas vere impona! Ankaŭ la inaŭguro tre bone impresis, kun tia bukedo da fakuloj el malsamaj kampoj. Mi nur bedaŭras ke ne multon komprenis ĉar ĉiuj intervenoj, krom unu, estis en la franca, kaj neniu en Esperanto.
Mi havas kelkajn proponojn, komentojn kaj demandojn.
Unue, mi sincere kaj tutkore instigas vin prezenti la projekton Savespo en la kongreso de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, kiu okazos en Barcelono post unu jaro. Savespo samtempe trafas plurajn intereskampojn de la kontribualvoko kaj via propono havos bonan ŝancon esti akceptata. Plie, ne necesas esti membro de IKA aŭ eĉ profesia arĥivisto por partopreni kaj prezenti, kaj la kontribualvoko eksplicite bonvenigas specialistojn de aliaj kampoj. Se vi aŭ teamano via prezentos, mi mem pretas gastigi ĉe mi.
Due, mi konfesas min surprizita de la retejo, ĉar memoras ke antaŭ unu jaro, dum la 105a AMO-Seminario "Esperanto en (publikaj) bibliotekoj", vi eksplicite menciis kiel defion kaj problemon la fakton, ke la Interreta Arĥivo kaj sekve ankaŭ Bitarkivo ne permesas certigi la aŭtentecon de skanaĵoj, ĉar ne informas kiu gardas la originalojn nek kie. Nu, tamen ankaŭ la retejo de Savespo ne permesas kompreni, kiu arĥivejo konservas la originalojn: ĉu ilin gardas ankoraŭ Esperanto-France, aŭ ne plu?
Fakte, mi sentas ioman mankon de respekto al la Internacia Normo por Arĥiva Priskribo, kiu helpus rapide klarigi la supran punkton kaj multajn aliajn, ekzemple la kopirajtojn. Sen tiu rekonebla strukturo, la informo aperas tro disa tra la retejo, aŭ simple ne aperas.
Laste, mi ŝatus scii, ĉu Esperanto-France planas eldoni libroforme la vojaĝrakonton de Lucien Peraire, kiel li mem arde deziris sian tutan vivon, same kiel SAT eldonis similan dokumentaron, la kajerojn skribitajn de Jaume Grau Casas en francaj koncentrejoj. La profunde homa vivaventuro de Peraire ne povas resti nur kruda materialo, daten-minejo por sciencistoj. Interagaj mapoj, ŝlosilvortoj, serĉiloj, tio taŭgas por maŝinoj, kiuj nenion bezonas kompreni, sed fine temas pri la vivo de homo, lia preciza itinero tra la mondo, la tempo kaj la vivo, kiun oni devas legi sinsekve de komenco ĝis fino, kaj por tio papero pli taŭgas. Publikigo ne estas eldono, ĉar tro malfacilas legi la tekston el la originaloj. Plie, malkiel en la kazo de la hispanlingvaj kajeroj de Grau Casas, Peraire mem pretigis esperantan version kaj ne necesos tradukisto.
Elkore via,
Rubeno Fernandez
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/f0460fc9d14544cba8a6a4711da6f3c0%40cnrs.fr om deze discussie te bekijken.
Karaj,
Rilate al la lasta rimarko de Rubeno;
Mi ĵus legis en la novembra numero de la revuo 'Monato' artikolon de Pierre Grollemund pri alia franca biciklanta mondvojaĝanto, Alain Rémy (kiu mortis en aŭgusto ĉi jare pro trafikakcidento okazinta unu monaton antaŭe en Varsovio. Fine de la artikolo estas mencio de Lucien Péraire:
"(...) Lia taglibro aperis en la jarkolekto 1982 de MONATO. La skanitaj paĝoj estas legeblaj en https://www.monato.be/1982/index.php"
Roland Rotsaert
www.iespa.eu
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/7ace93b1-e949-436e-b5ac-78db6ad26c28%40yahoo.com om deze discussie te bekijken.
Estimata Rubeno,
koran dankon pro via mesaĝo. Mi respondas al viaj demandoj sube :
Unue, mi sincere kaj tutkore instigas vin prezenti la projekton Savespo en la kongreso de la Internacia Konsilio pri Arĥivoj, kiu okazos en Barcelono post unu jaro. Savespo samtempe trafas plurajn intereskampojn de la kontribualvoko kaj via propono havos bonan ŝancon esti akceptata. Plie, ne necesas esti membro de IKA aŭ eĉ profesia arĥivisto por partopreni kaj prezenti, kaj la kontribualvoko eksplicite bonvenigas specialistojn de aliaj kampoj. Se vi aŭ teamano via prezentos, mi mem pretas gastigi ĉe mi.
Mi estas nek arkivisto, nek bibliotekisto do persone ne povas adekvate prezenti la projekton en tiu kongreso.
Due, mi konfesas min surprizita de la retejo, ĉar memoras ke antaŭ unu jaro, dum la 105a AMO-Seminario "Esperanto en (publikaj) bibliotekoj", vi eksplicite menciis kiel defion kaj problemon la fakton, ke la Interreta Arĥivo kaj sekve ankaŭ Bitarkivo ne permesas certigi la aŭtentecon de skanaĵoj, ĉar ne informas kiu gardas la originalojn nek kie. Nu, tamen ankaŭ la retejo de Savespo ne permesas kompreni, kiu arĥivejo konservas la originalojn: ĉu ilin gardas ankoraŭ Esperanto-France, aŭ ne plu?
Se vi konsultis la retejon, vi konstatis en la rubriko "konservado de la kolekto", ke la dokumentoj hodiaŭ plu troviĝas en la ejo de la asocio esperanto-France. Tio estas klare indikita en la 8 lingvoj de la retejo.
Fakte, mi sentas ioman mankon de respekto al la Internacia Normo por Arĥiva Priskribo, kiu helpus rapide klarigi la supran punkton kaj multajn aliajn, ekzemple la kopirajtojn. Sen tiu rekonebla strukturo, la informo aperas tro disa tra la retejo, aŭ simple ne aperas.
Mi ne bone komprenas kiun normon el la citita referencaro ni ne respektis. En la sama paĝo de la retejo, estas ankaŭ indiko pri la aktuala stato de kopirajto. Tio estas krome menciita sur ĉiu ero elŝutebla el nakala-dokumentujo, kie troviĝas la mencio CC-BY-NC-SA-4.0.
Ekzemple :
Laste, mi ŝatus scii, ĉu Esperanto-France planas eldoni libroforme la vojaĝrakonton de Lucien Peraire, kiel li mem arde deziris sian tutan vivon, same kiel SAT eldonis similan dokumentaron, la kajerojn skribitajn de Jaume Grau Casas en francaj koncentrejoj. La profunde homa vivaventuro de Peraire ne povas resti nur kruda materialo, daten-minejo por sciencistoj. Interagaj mapoj, ŝlosilvortoj, serĉiloj, tio taŭgas por maŝinoj, kiuj nenion bezonas kompreni, sed fine temas pri la vivo de homo, lia preciza itinero tra la mondo, la tempo kaj la vivo, kiun oni devas legi sinsekve de komenco ĝis fino, kaj por tio papero pli taŭgas. Publikigo ne estas eldono, ĉar tro malfacilas legi la tekston el la originaloj. Plie, malkiel en la kazo de la hispanlingvaj kajeroj de Grau Casas, Peraire mem pretigis esperantan version kaj ne necesos tradukisto.
Vi bone komprenis ke la afero komenciĝas fakte nun. Ni nur savis ciferece, ordigis kaj disponigas dokumentojn. Ni krome ellaboris ilojn kiuj ebligas orientiĝi en la 8000 dokumentoj. La serio C en esperanto entenas ĉ. 1600 paĝojn do vera defio por eldonisto. La rezulto de HTR ne estas rekte publikigeblaj kiel ni klarigas en la paĝo "aŭtomata rekonado de MS" https://peraire.huma-num.fr/transcription_HTR.php ni tamen povas disponigi ĝin al esploristoj kiuj intencas kontroli kun la originalaĵo cele al publikigo parta aŭ kompleta.
Sekve al la posta mesaĝo de Roland, mi indiku ke la serio aperinta en Monato en 1982 estas tre redaktita kaj koncizigita. La originaj dokumentoj senditaj de Péraire estis forĵetitaj kiel konfirmis al mi telefone Stefan Maul antaŭ ĉirkaŭ 2 jaroj. Same kiel la plej granda parto de la arkivo de la revuo Monato, kiu estis detruita. Anstataŭ donaci al profesiaj institucioj esperantistoj ofte preferas detrui sian memoron kaj postlasi neniun spuron.
Sincere salutas,
Pascal
Estimata Pascal,
Multan dankon pro viaj respondoj. Mi rimarkis ke mia vortumo ne estis klara kaj sonis iom ekstertema, do mi ŝuldas pardonpeton kaj klarigon.
La Internacia Normo por Arĥiva Priskribo estas nur normo por
listigi la ĉefajn karakterizojn de arĥivo ĉiam en la sama ordo kaj
laŭ la sama strukturo, por rapide kaj klare trovi la ĉefajn
informojn de nekonataj arĥivoj en la katalogoj de nekonataj
arĥivejoj. Ĝi imitas la ISBD'on aŭ Internacian Norman
Bibliografian Priskribon de bibliotekistoj, kiun Ana Manero
esperantigis en Ĝenerale
pri katalogado. Ĝi eĉ imitas la ISBD-dividon en areoj
aŭ 'zonoj'. Ĉi tie vi povas vidi liston, kopiitan el la indekso de
la normo:
3.1 ZONE D'IDENTIFICATION .
3.1.1 Référence
3.1.2 Intitulé / analyse
3.1.3 Dates
3.1.4 Niveau de description
3.1.5 Importance matérielle et support de l'unité de description
(quantité, volume ou dimension)
3.2 ZONE DU CONTEXTE
3.2.1 Nom du producteur
3.2.2 Histoire administrative/Notice biographique
3.2.3 Historique de la conservation
3.2.4 Modalités d'entrée
3.3 ZONE DU CONTENU ET DE LA STRUCTURE
3.3.1 Présentation du contenu
3.3.2 Évaluation, tris et éliminations, sort final
3.3.3 Accroissements
3.3.4 Mode de classement
3.4 ZONE DES CONDITIONS D'ACCÈS ET D'UTILISATION
3.4.1 Conditions d’accès
3.4.2 Conditions de reproduction
3.4.3 Langue et écriture des documents
3.4.4 Caractéristiques matérielles et contraintes techniques
3.4.5 Instruments de recherche
Tial mi iom konfuziĝis, ĉar la paĝon pri "konservado de la
kolekto" mi supozis egalvalora al 3.2.3 (konservo-historio), sed
fakte la paĝo nur klarigas ke UFE konservis la kolekton,
sen eksplicite mencii, ĉu "la kajeroj posedataj de
Esperanto-France" estas ankoraŭ ĉe ili aŭ deponitaj en publika
arĥivejo.
Ankaŭ, arĥiva priskribo estas multnivela, kaj aplikebla al la
tuta arĥivo aŭ al partoj de ĝi (serioj), malkiel biblioteka
priskribo, kiu aplikeblas nur al individuaj dokumentoj kaj sekve
estas malpli ekonomia. Se ĉiuj dokumentoj de la arĥivo Peraire
havas la saman licencon, la elemento 3.3.2 permesas indiki tion
por la tuta arĥivo en la plej supra nivelo de arĥiva priskribo,
anstataŭ devigi nin meti licencon sur ĉiu individua dokumento kaj
serĉi ĝin tie. Tion mi esperis kaj tial mi ne kontrolis la
individuajn dokumentojn.
Aliflanke, normoj estas kiel lingvoj, ili nur utilas laŭ sia
disvastiĝo kaj konateco. Mia plendo similis al plendo de
esperantisto, kiu veas ke ankoraŭ la tuta mondo ne parolas
Esperanton. Mi konscias, ke nur arĥivistoj konas tiun normon kaj
nur al ni utilas, same kiel nur bibliotekistoj scias, ke la
UDK-numero por libroj pri arĥivistiko estas 930.25 (tamen ni
memoru ke estis tempo, kiam bibliotekistoj serioze revis, ke la
tuta mondo lernos la Universalan Dekuman Klasifikon). Tial mi ne
volas ke vi pensu, ke mi malestime taksas vian laboron. Kiam
komuniko rompiĝas, kutime ne helpas kulpigi nur unu flankon.
Mia peto eldoni la verkon de Peraire kompreneble ne celis vin sed volis esti nur ĝenerala instigo, de la vidpunkto de simpla esperantisto kaj ne plu de arĥivisto. Vi jam metis tre bonan fundamenton kaj pri eldono respondecos nur Esperanto-France aŭ, eventuale, eldonisto petonta kopirajtojn. Longeco estas venkebla per cifereca eldono en formato EPUB (la plej simila al vera papero sur ekrano). Mi supozas ke la Krea-Komunaĵa licenco sur la skanaĵoj estas konata kaj konsentita de Esperanto-France, ĉu ne? Tio ebligus rektan eldonon sen bezono peti permeson. (Nur por klarigi, estas homoj ne konsciantaj ke aŭtoro de skanaĵo ne povas licenci ĝin, sed nur la aŭtoro de la verko mem. Aliflanke, la kopirajtoj de Esperanto-France mem ne estas tute klaraj, ĉar la dokumento G20, se mi bone komprenas ĝin, ŝajnas atesti ke ĝi ricevis kopirajton nur por eventuala franclingva eldono de la verko, sed tio ne koncernas nin nun.)
Fine, permesu min ripeti mian instigon prezenti Savespo'n en Barcelono. Vi estas la plej bona konanto de la arĥivo Peraire kaj de la projekto, kaj tio sufiĉus. Arĥivistoj bezonas scii, kiel esploristoj spontane ordigas kaj ekspluatas siajn materialojn, ĉar fine esploristoj estas la uzantoj de arĥivejoj. Anstataŭ adapti uzontojn al kutimoj de arĥivistoj, pli indas ke arĥivistoj konu la metodojn de uzontoj.
Via,
Rubeno
(Postskribo: vian rimarkon, ke esperantistoj tro ofte preferas
detrui sian memoron, mi tute subskribas.)
Estimata Ruben,
ciferecaj arkivoj sekvas alian referenckadron, t.n. Dublin Core.
Char tiu estas tre limigita (kiel vi vidas el Nakala paghoj), ni devis plilarghigi, aldonante kvantegon da metadatumoj, por funkciigi serchopciojn.
https://peraire.huma-num.fr/numerisation_indexation.php
Sincere salutas,
P.

Jes, la nomo Dublin Core mem indikas, ke ĝi estas
absoluta universala minimumo, ne adaptita al la bezonoj de iu
specifa fako.
Plie, laŭ mia scio, metadatenaroj kiel Dublin Core estas aplikeblaj nur al izolitaj ciferecaj dokumentoj, ne al kolektoj aŭ dokumentaroj kiel tutoj, ĉu? Ankaŭ, ili utilas por serĉi kaj izoli individuajn dokumentojn, ne kompletan arĥivon en granda arĥivejo.
Mi supozas ke en Nakala eblas ricevi la kompletan liston de
dokumentoj el la arĥivo Peraire serĉante la nomon "Lucien
Peraire", danke al la eksternorma metadateno nakala:creator.
Tamen tio estas nur listo de dokumentoj anstataŭ priskribo de la
arĥivo mem, tial por priskribi la arĥivon, ĝian kreinton, ĝian
historion kaj ĝian strukturon necesis starigi apartan retejon.
Por solvi tiun problemon, arĥivistoj uzas katalogojn kapablajn priskribi plurnivele, kaj dokumentojn kaj dokumentarojn. Jen ekzemplo, la priskribo de la arĥivo de kataluna esperantisto Enric Genoher gardata en la municipa arĥivejo de urbeto Cassà de la Selva. Arxius en línia, la arĥiv-katalogo de la kataluna registaro, permesas kune priskribi kaj serĉi kaj dokumentojn kaj arĥivojn (tio estas, dokumentarojn). Tion faras ankaŭ Flora, la komuna katalogo de arĥivejoj en svisa kantono Neuchatel, kie troveblas la Arĥivo Edmond Privat. (Parenteze, la arĥivoj de CDELI ne estas katalogitaj en Flora).
Kompreneble, katalogo ne estas cifereca arĥivo, ĉar ĝi povas
priskribi dokumentojn ne ciferecigitajn. Tamen eblas kombini ambaŭ
sistemojn: la Koha-katalogo de Biblioteko Juan Regulo Perez,
ekzemple, priskribas la havaĵojn de biblioteko per tipa biblioteka
metadatenaro MARC21, sed kelkaj rikordoj havas ligilon al
dokumentoj ciferecigitaj en Bitoteko (bazita sur DSpace), kiu uzas
metadatenaron Dublin Core. Aliflanke, Arxius en línia mem gardas
ankaŭ ciferecajn dokumentojn (jen ekzemplo).
Ĉio ĉi ne signifas, ke simila sistemo estas nepre bezonata en la
kazo de la arĥivo Peraire. Tamen mi suspektas ke, se Nakala
komencos gardi pli da arĥivoj, ĝi baldaŭ montriĝos mankohava por
tiu celo. TIon eble vi jam scias, mi nur volis klarigi al la
listanoj, kial arĥivistoj uzas sian propran normon ISAD(G).
Amike via,
Rubeno