✨ Libro de la Monato ✨ Februaro | Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento

9 views
Skip to first unread message

Fernando Maia Jr.

unread,
Feb 17, 2024, 9:02:16 AMFeb 17
to bibli...@googlegroups.com
Estimataj, ĉu via biblioteko/kolekto havas tiun verkon? Jen oportuna momento por akiri ĝin:

Februaro 2024 markas ne nur la komenciĝon de la jaro de la drako, sed ankaŭ la 125-an datrevenon (la 3-an de februaro) de la naskiĝo de la ĉina fama moderna verkisto Shu Qingchun, pli konata kiel Lao She, kiu pro siaj verkoj ricevis la titolon "la Popola Verkisto". Okaze de tiu speciala dato la #LibroservodeUEA dum la tuta februaro ofertas unu el liaj ĉefromanoj, “Kvar generacioj sub la sama tegmento”, kun sesona rabato: https://katalogo.uea.org/?inf=8694
 
Tiu traduko el la ĉina en Esperanton estis farita de Laŭlum (1923-2012), tiama membro de la Akademio de Esperanto kaj Honora Membro de UEA, kaj eldonita en 2011 de El Popola Ĉinio. “Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento” priskribas la vivon, morton kaj mizeron de la Qi-Familio en Beiping, Ĉinio, okupita de la japana armeo dum la Dua Mondmilito. Per la sorto de la familio la romano montras la realecon de tiamaj ĉinoj kaj kiel okazis la rezistmilito kontraŭ la japana okupacio.

Tiu impona duvoluma libro kun 1282 paĝoj originale kostas pli ol 90 eŭrojn. En tiu speciala oferto vi povos akiri ĝin kontraŭ nur 75 eŭroj. Aĉetu nun ĉe la #LibroservodeUEA: https://katalogo.uea.org/?inf=8694

Ĉu vi jam legis tiun verkon? Ĉu vi deziras legi ĝin? Bonvenu komenti ĉi tie aŭ ĉe FacebookInstagram aŭ X (eksa Twitter). Helpu diskonigi tiun novaĵon!

Kulturamike,

Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:
_._,_._,_

Groups.io Links:

You receive all messages sent to this group.

View/Reply Online (#5144) | Reply To Group | Reply To Sender | Mute This Topic | New Topic


___________________________________________________________
La konversacioj en ĉi tiu listo estas privataj por la komunumo. Bonvolu ne afiŝi retpoŝtojn en vian blogon aŭ plusendi ilin, krom se vi certas, ke ĝi estas en ordo ĉe la verkisto.

: uea-membroj...@groups.io
Your Subscription | Contact Group Owner | Unsubscribe [fma...@gmail.com]
_._,_._,_

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages