|
Bona ideo
From: 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Sent: Tuesday, September 12, 2023 11:23 AM
To: Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com>
Subject: [External]: [bibliotekoj] Ĉu virtuala renkontiĝo?
**Caution: This email was sent from outside the university. Please exercise caution when clicking links, opening attachments, or replying. When in doubt, contact the helpdesk.**
Saluton al ĉiuj,
Ŝajnas ke en Torino ne okazis bibliotekista renkontiĝo. Tamen en fino de Novembro UEA okazigos denove la Virtualan Kongreson.
Mi ĵus estis informita, ke UEA akceptas proponojn por programeroj (baldaŭ lanĉos alvokon).
Estus saĝe kapti la ŝancon kaj organizi virtualan kunsidon de interesatoj pri bibliotekoj kaj arĥivoj, mi opinias.
Ĉi tiu listo ekestis antaŭ 12 jaroj por starigo de komuna katalogo sed ni ne pli proksimas al tiu celo ol tiam. Indus ekzameni la kialojn, diskuti la renkontitajn barojn, trovi pliajn komunajn interesojn aŭ eĉ fiksi pli realismajn celojn.
Ĉar ni ne estas jure formalizita asocio, laŭ mia kompreno kiu ajn povas iniciati la proponon. Mi mem povas fari tion, anonci ĉi tie kaj esperi ke la propono logos partoprenontojn...
Kion la aliaj opinias?
Rubeno
|
|
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar
bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar
https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1662609328.387334.1694532186224%40mail.yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.
Estus saĝe kapti la ŝancon kaj organizi virtualan kunsidon de interesatoj pri bibliotekoj kaj arĥivoj, mi opinias.
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/3cf009ca-713d-4f51-ac0c-17223c64b355%40gmail.com om deze discussie op het internet te bekijken.
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1662609328.387334.1694532186224%40mail.yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.
Saluton
Pri teknikaj solvoj de nia kunlaboro mi ne havas opinion. Sed cxar mi estas nek bibliotekisto, nek komputilisto mi havas peton.
Cxu eblus fari etan vortliston kun klarigoj por la plej gravas terminoj? Ekzemple ”metadatenoj”, ”katalogo”. ”informadika”. Estus bone havi difinon pri tiaj vortoj en ilia rilato al niaj bibliotekaj aferoj. Alie almenaux mi riskas havi malklaran komprenon pri proponoj.
Amike
Sten Svenonius, Svedio
Skickades från E-post för Windows
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1209727131.354725.1694803702311%40email.ionos.es om deze discussie op internet te bekijken.
Saluton Sinjxeno
Mi tre dankas vin pro via detala respondo. Bone, mi restos cxe nia kalkultabelo.
Estus tre interese scii kion uzas aliaj bibliotekoj. Cxu cxefe kalkultabelon?
Från: St John Karp
Skickat: den 15 september 2023 13:32
Till: bibli...@googlegroups.com
Ämne: Re: [bibliotekoj] Ĉu virtuala renkontiĝo?
Saluton Sten,
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/ZQRAxt4SQlgZI978%40fenikso.mulligrubs.me om deze discussie op het internet te bekijken.
Saluton
Jen ekzistanta libro :
https://www.worldcat.org/fr/search?q=biblioteka+terminaro
Kore
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/AM9P190MB161956F5C2F8D87CAEA29C5BB5F4A%40AM9P190MB1619.EURP190.PROD.OUTLOOK.COM om deze discussie op internet te bekijken.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/0bb901c8-599b-4326-5b3e-aea9c877435a%40sfr.fr om deze discussie op internet te bekijken.
17 sep. 2023 kl. 19:02 skrev cyr...@telenet.be:
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/000901d9e988%24b04b01b0%2410e10510%24%40telenet.be om deze discussie op internet te bekijken.
Estimata Sten kaj pliaj listanoj,
Rilate vian unuan demandon, mi havas impreson (nur impreson) ke ne ĉiuj listanoj (eble eĉ la plimulto) estras bibliotekon, ĉu publikan ĉu asocian, almenaŭ en la senco de pruntanta biblioteko.
Granda parto ŝajne nur havas sian privatan kolekton. Por ĉi tiuj la ĉefa intereso estas komuna katalogo por plirapidigi sian katalogadon.
Plie aliaj estas ĉefe esperantologoj aŭ universitatanoj, kaj laŭ mia kompreno deziras tian katalogon por pli rapide trovi ekzempleron de serĉata libro (kvankam ebleco konsulti ĝin aŭ ricevi kopion kutime ne estas garantiata).
Mi ne vidas klare kiel la interesoj de la tri
grupoj estas akordigeblaj, aparte la unua grupo.
Krome inter la lastaj estas homoj kiuj kredas ke ĉiu esperanta kolektanto devus labori je la nivelo de granda esplora universitata biblioteko kaj obei ĉiujn eblajn bibliotekistajn normojn, kaj malrespektas la nepre amatoran laboron de plej multaj movadanoj.
Rilate vian duan demandon, unu fojon mi eĉ ricevis privatan mesaĝon de listano mokantan la 'amatoran' uzadon de kalkultabelo de alia tria listano por sia katalogo. Mi priploras tian elitismon.
Mi mem lernis la uzadon de la programo Koha por
asocia kaj privata katalogoj sed ne konsilas ĝin al esperantaj
aktivuloj kiuj kutime devas fari amasojn da aliaj taskoj krom
bibliotekaj. Ju pli esperantistoj malkoloniigos sian menson
disde la prestiĝo de gaĝa 'profesieco', des pli bone. Laboro en
esperantaj asocioj neniam estos profesia (ĉar neniam pandona)
kaj sekve necesas liberiĝi el la miraĝo de profesieco.
Plej gravas kiu estas via celo. Se ĝi estas pruntedoni librojn kaj legigi la klubanojn por ke esperantistoj pli bone konu sian kulturon, kalkultabelo povas esti akceptebla komenco. Ĝi estas pli bona ol nenio kaj estas distribuebla sur retejo aŭ per retpoŝto. Se la katalogo kreskos kaj vi havos pliajn bezonojn, vi povos konsideri alian solvon, sed nur se estos homfortoj kaj tempo por tio. Certe, estus bone obei bibliotekistajn normojn de la komenco, sed la avantaĝoj gajneblaj per ili por tiu celo estas ofte minimumaj kompare al la investata peno. Pli gravas tio, ke la biblioteko utilu al sia tuje ĉirkaŭanta komunumo, ol rigora interŝanĝebleco de datenoj tra la reto. Bedaŭrinde ĝis nun oni multe pli zorgis pri ĉi lasta ol pri instruado de bibliotekaj scioj al interesatoj.
Nu, ĉi mesaĝo sonas polemikema, ikonrompa kaj
kontraŭkultura, sed en mia opinio jam estas tempo reveni al la
bazoj kaj la principoj. Ili pli gravas ol la iloj.
Rubeno
Resaluton,
La kazo de la Esperanto-Centro Herzberg estas bona ekzemplo, kiel distingi celojn de katalogado.
Kiam mi vizitis la pasintan vintron, mi memoras la frustriĝon de Zsófia, ke la laborantoj en la urba biblioteko ne enigas la donacitan kolekton en la publikan katalogon, ĉar la kalkultabelo ne inkluzivis la ISBN-numeron.
Post mia vizito mi esploris kaj konstatis ke efektive multaj programoj, ekzemple Zotero, ebligas deŝuti bibliografian priskribon el retaj datenbankoj per tiu numero. Tio signifas, ke kataloga projekto celanta estontan kreskadon, disvolvadon kaj kunlaboradon prefere inkluzivu ĝin, almenaŭ por libroj havantaj tiun datenon.
La samo aplikeblas al multaj aliaj aspektoj de
katalogado. Indas lerni, kiel kolekti kaj strukturi la
priskribon de verkoj por ke la rezulto estu importebla kaj
uzebla de aliaj en aliaj sistemoj. Tamen iu devas eksplicite
instrui tion, sed ĝis nun la debato ĉefe temis, ĉu uzi tiun aŭ
alian programon, kun ĉiuj ties devigoj kaj limigoj. Malmulte oni
atentis edukadon de katalogantoj.
Aliflanke, tiel grava kiel kunlaborado kun gaĝaj*
institucioj (se ne pli) estas utileco por lokaj esperantistoj.
Por tiu celo klasifikado laŭ temoj kaj ĝenroj, ekzemple, estas
multe pli grava ol kataloga precizeco. Tamen tiun aspekton
malatentas plej multaj retaj esperantaj katalogoj, eĉ tiu de
IEMW.
Kaj plej grave, necesas konscii ke la ĉefa celo de
esperantaj bibliotekzorgantoj ne estas kontentigi normojn aŭ
gaĝojn. Ĉiu restu je la nivelo plenumebla por si mem. Normoj kaj
komputilaj programoj estas nur iloj por specifaj celoj. Se tiuj
celoj estas principe neatingeblaj pro homforta manko, ni ne lasu
nin sklavigi de ili.
Via
Rubeno
*gaĝo: neesperantisto
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/trinity-cdd28a8c-d3ef-4492-97c4-c16a3c735a5e-1694993804855%403c-app-webde-bs27 om deze discussie op internet te bekijken.
Koran dankon Rubeno kaj Zsofia pro viaj klarigoj. Mi nun komprenas la situacion en kiu ni trovigxas kaj kial estas malfacile antauxeniri. La du svedaj bibliotekoj certe dauxrigos uzi Excel gxis iam estonte eble alia programo estos klare pli utila. Mi ne volas enmiksigxi en la diskutojn sed mia principa starpunkto estas sercxi praktikajn kaj facilajn solvojn. Ni devas memori ke ni esperantistoj ofte estas amatoroj, pensiuloj, laborantoj sen salajro, fine devas sercxi homon pretan transpreni la taskon kaj kiu kapablas plenumi la taskon. Laux mi ju pli facila laboro des pli granda sxanco ke gxi havos longtempan perspektivon. Jen mia opinio pri tio.
Sed mi havas alian proponon. Ni devus fari liston pri cxiuj bibliotekoj kiuj estas iel reprezentataj en la listo. Ekzemple kun jenaj informoj:
Urbo kie trovigxas la biblioteko, posedanto, respondeculo, nombro da libroj, uzata programo. Do, en mia kazo:
Malmo / Sveda Esperanto-Federacio/ Sten Svenonius, fid...@outlook.com/ 4.000 / Excel.
Per tia listo ni ricevus bildon pri tio kion ni havas.
Amike
Sten
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/trinity-cdd28a8c-d3ef-4492-97c4-c16a3c735a5e-1694993804855%403c-app-webde-bs27 om deze discussie op internet te bekijken.
Saluton
Jen la elementoj katalogitaj en la biblioteko de Kvinpetalo.
Mi uzas la programon J-Isis (Unesko).
kore
---- Philippe Cousson Χαρις שלום
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/08706252-2b44-ab03-d196-43ec5e218ef4%40yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.