--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/d8c4d3b3-2277-4c67-b59b-c3662addfdc8%40riseup.net om deze discussie te bekijken.
Ĉu iu jam metis la enhavon de la bibliografio de Stojan en formo de datenbanko ?
Mi ne, sed mi havas ĝin kiel traserĉeblan pdf:
https://drive.google.com/file/d/1sUETqhSPb5AWCIuNwczIZbdBUHTylv4-/view?usp=drive_link
Roland Rotsaert www.iespa.eu
Nathalie
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1f7fcbc3-d1ae-4f18-b9fd-390cefa91327%40gmail.com om deze discussie te bekijken.
Ana,
Mi skanis en 2013 ekzempleron de la eksa Esperant-Fondaĵo Cesar Vanbiervliet. Nun iĝis unu el la ekzempleroj de Internacia Esperanto-Arkivo.
Roland
Saluton, Roland.Mi alŝutis la bibliografion ankaŭ al Bitoteko: https://hdl.handle.net/11013/7550. Eblus aldoni metadatenon pri la deveno de la skanitaĵo. Ĉu la originalo troviĝas en Internacia Esperanto-Arkivo?
Mi malkonsilas publikigi skanaĵon de dokumento, kiun oni ne mem posedas fizike. Ne eblas vere garantii kvaliton, kompletecon, eĉ identecon.
Jen ekzemplo el Bitoteko mem. Ĝia skanaĵo de la broŝuro La rondo: esperantista danco, ne vere respondas al la priskriboj tie kaj en la katalogo de la Biblioteko Juan Regulo Perez. La priskriboj respondas al la reeldono de 1935, kiu inkluzivas partituron kaj kiun mi posedas, dum la skanaĵo ŝajnas aparteni al la unua senpartitura eldono de 1909.
Krome, la skanaĵo estas nekompleta: mankas pluraj paĝoj kun la 1a parto!
Se ĉi tio okazis en la plej bone prizorgata movada bitarĥivo, kuplita al biblioteko ŝajne posedanta la verkon, imagu aliloke kaj en pure bitaj arĥivoj...
Pri ĉi tiu problemo Pascal Dubourg delonge
avertas, sed ĝi ankoraŭ ne estas sufiĉe atentata. Kaj nuntempe
la problemo pligrandiĝas pro la kapabloj de artefarita
inteligento kaj la ebleco intence falsi bitajn dokumentojn.
Via,
Rubeno
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/e3af2113-e01c-4131-9268-297e5dd3cd4d%40gmail.com om deze discussie te bekijken.
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/c1e999c0-e509-493b-b275-301d44468565%40yahoo.com om deze discussie te bekijken.
Skanaĵo, same kiel fotokopio, estas nur kopio, kiu ne povas anstataŭi la originalon.
Tute prave. Sed inverse, dokumentoj naskitaj bitaj estas originaloj, kun propraj reguloj de aŭtenteco, dum oni ankoraŭ arĥivas nur iliajn paperajn presaĵojn.
Rubeno
Dankon pro la averto, Rubeno. Mi solvos tion, tuj kiam mi povos.Amike,
Ne dankinde. Estas interese, ke mi malkovris la eraron danke al
neesperantisto, ankaŭ diplomita arĥivisto, samurbano kaj
kunlerninto. Li prezidas la asocion de lokaj studoj.
Okazas ke Leopold Botey, la aranĝinto de tiu partituro, estis el
nia hejmurbo, Badalona. Ĉar li jam esploris la lokan antaŭmilitan
esperantan movadon, li jam konis Bitotekon kaj mem serĉis la
broŝuron tie, sen mia instigo. Poste li mem plendis al mi pri la
manko de la partituro, kaj demandis ĉu mi havas ekzempleron.
Do, kiel vi vidas, Bitoteko fariĝas konata ekster la movado pro siaj propraj meritoj.
Rubeno