Karaj samiedeanoj,
Mi unue prezentu min : Mi estas doktoriĝanto en EHESS sub la gvido de Pascal Dubourg-Glatingy kaj mi esploras pri la laborista esperantista movado ĝis 1950. Mi certe legos viajn mesaĝojn sed se vi havas iujn ajn konsilojn bonvolu skribu al mi.
Mi havas peton por provlegado de teksto en Esperanto.
Mi estas en teamo kiu organizas ekspozicion pri anarkiismo en la muzeo "Mundaneum", espereble bone konata de la bibliotekistoj. Mi komencis, kun helpo de samiedanoj traduki ĝin plene al Esperanto (jam estas havebla kaj en franca kaj nederlanda kaj angla). Mi serĉas esperantistoj kiuj bone regas la lingvon kaj povus helpi provlegi la tekstojn. Ili jam estas plene tradukitaj al esperanto kaj kontrolitaj unufoje, plejparte bezonus kontroli ke ne estas eraroj de franclingveco.
Tial, mi bezonu iu kiu bone regas Esperanton sed kiu ne estas (denaske) franclingvano, sed pli bone se vi legas la nederlandan aŭ anglan kaze de bezono.
Plej afable,
Tabatha