Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj!
Mi baldaŭ forlasos Frankfurton kaj reiros al mia lando. Tamen mi sukcesis entuziasmi la membrojn de la loka Esperanta klubo por iniciati retan katalogon de ilia librokolektaĵo.
La unua parto de mia propono ĵus publikiĝis en ilia
Esperanta Informilo (Januara numero, paĝo 4). Eble povos interesi aliajn ĉi tiu projekto por katalogi Esperantan bibliotekon sen fakaj scioj kaj per neniu speciala rimedo; temas pri reutiligo de bibliografia programo Zotero.
Amike via,
Rubeno Fernandez
| | Esperanto-Informilo – Esperanto-Societo Frankfurt |
|
|