Kurso pri arĥivistiko en La Chaux-de-Fonds

5 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Jun 1, 2023, 4:20:56 AM6/1/23
to Bibliotekista listo

Kultura Centro Esperantista (La Chaux-de-Fonds, Svisujo), per la unua fojo en Esperantujo, proponas kurson pri arĥivistiko de la 15a ĝis la 21a de Aŭgusto. Oni lernos kio estas arĥivoj, kiel ili malsimilas de bibliotekoj, kiel laboras arĥivistoj, kial publikaj arĥivoj povus esti pli taŭgaj ricevantoj de esperantaj kolektoj ol bibliotekoj, kaj kiel prilabori niajn kolektojn por fari ilin pli allogaj kaj akceptindaj por arĥivistoj. Ĉar preskaŭ ĉiuj esperantaj kolektoj estas miksaj kaj biblioteko sen katalogo estas nur paperamaso, la enkonduko de la kurso inkluzivos ankaŭ la plej rapidan kaj efikan metodon por katalogi bibliografiajn materialojn.

Multaj aktivaj esperantistoj havas riĉan kolekton de esperantaĵoj kaj eĉ estas mem kolektantoj. Iliaj kolektoj povas konsisti el tuta biblioteko da libroj, gazetoj kaj revuoj, sed ankaŭ el la plej diversaj broŝuroj, flugfolioj, aliĝiloj, afiŝoj, kaj objektoj kiel poŝtmarkoj, poŝtkartoj, insignoj, flagoj, pingloj... Ili povas inkluzivi ankaŭ unikaĵojn, kiel ekzemple diplomojn, atestilojn, protokolojn kaj aktojn kiuj dokumentas partoprenon en diversaj organizoj foje jam malaperintaj, kaj plie manuskriptojn, tajpaĵojn, kaj nepublikigitajn verkojn aŭ tradukojn, krom la korespondado kun multaj samideanoj. La kolekto povas enhavi ankaŭ fotografiojn, vid- kaj sonbendojn, sondiskojn, kaj aliajn pli ekzotikajn nepaperajn dokumentojn. Krome, pli kaj pli la unikaĵoj ne plu estas paperaj sed ciferecaj.

Kiam ili mortas, kutime la familianoj ĵetas ĉiujn esperantaĵojn en rubujon, kvankam foje aliaj esperantistoj, kvazaŭ vulturoj kadavron, traserĉas ĝin por elpreni librojn aŭ revuojn por siaj propraj bibliotekoj kaj forĵetas la ceteron, kiu tamen estas la vera trezoro por historiistoj. Tiel pereas la historio de nia movado kaj nia lingvo. Kelkaj movadanoj saĝe heredigas sian kolekton al asocioj, sed tio nur transdonas al aliaj la problemon pri konservado kaj prizorgado. Eble via asocio jam ricevis plurajn tiajn heredaĵojn, kiuj okupas lokon en la asocia sidejo kaj eĉ povus esti fajrorisko; krome, la kolekto kutime alvenas sen iu ajn katalogo, kio faras ĝin neuzebla kaj senutila. Kion do fari? Ĉu donaci la librojn al publika biblioteko, kiu ne scios kiel katalogi ilin aŭ, eĉ helpite de esperantistoj por katalogado, tamen forĵetos la esperantajn librojn kiam konstatos ke ili ne estis prunteprenitaj en jaroj? Kaj ĉiukaze, kion pri la unikaĵoj kaj la nepaperaj materialoj?

La provizora studprogramo estas jena:

  1. Biblioteka sarkado: kiel publikaj bibliotekoj decidas forĵeti librojn.

  2. Biblioteka katalogado de libroj: rapida kaj aŭtomata katalogado ekde nenio per programo Zotero.

  3. Biblioteka katalogado de revuoj: uzado de Bibliografio de Esperantaj Periodaĵoj kaj aliaj fontoj.

  4. Historio de arĥivoj kaj principoj de arĥivistiko; konceptoj kaj difinoj.

  5. Kompara arĥivistiko: naciaj tradicioj, terminologio kaj tradukaj problemoj.

  6. Leĝoj pri kultura heredaĵo kaj publikaj arĥivoj: internaciaj rekomendoj.

  7. Leĝoj pri kultura heredaĵo kaj publikaj arĥivoj: komparo de hispanaj/katalunaj kaj svisaj/neŭŝatelaj leĝoj.

  8. Internacia Normo pri Arĥiva Priskribo aŭ ISAD(G): principoj.

  9. Interretaj arĥivaj katalogoj: esplorado per ekzemploj.

  10. Esperantigo de ISAD(G): komuna tradukekzerco.

  11. Praktika arĥiva katalogado: ekzerco per skanitaj ekzemploj de tipa esperanta heredaĵo.

  12. Internaciaj kaj naciaj leĝoj pri intelekta proprieto kaj kopirajto: kion ĉiuj devus scii antaŭ ol plani skanadon kaj retan publikigon.

  13. Leĝoj pri orfaj verkoj: kompromisoj inter interesoj de kopirajtoposedantoj kaj tiuj de kulturaj institucioj.

  14. Internaciaj kaj naciaj leĝoj pri datenprotektado: kion ĉiuj devus scii antaŭ ol plani skanadon kaj retan publikigon.

  15. Konfidenceco, persona honoro, rajto je propra bildo, kaj aliaj faktoroj limigantaj surlokan aliron kaj/aŭ publikigon de arĥivaj dokumentoj.

  16. Transdono de kolektoj al publikaj arĥivoj: leĝaj formoj, postuloj kaj diferencoj.

Ĉi tiu baza programo estas provizora kaj akceptas sugestojn. Tamen pli fakajn neinkluzivitajn temojn (ekzemple paperan kaj elektronikan konservadon, normojn por skanado, migrigon de ciferecaj formatoj, arĥivistikon kaj dokumentomastrumadon en vivantaj organizoj) oni devus konsideri nur lerninte la suprajn temojn.

Aliflanke la kursogvidonto invitas ĉiujn partoprenontojn kundividi sian personan sperton pri la traktotaj temoj. La komparo inter katalunaj kaj svisaj kazoj estos nur ekzempla. Posttagmeze, por bone profiti de la seminario la partoprenontoj devus individue esplori sian lokan kuntekston por mallonge raporti siajn konstatojn la sekvan matenon. Tial estas nepre kunporti minimume bonan retkapablan saĝotelefonon, prefere porteblan komputilon aŭ tabulkomputilon.

Kotizo por la kompleta kurso estas 120 CHF. Por aliĝi kaj plu demandi pri tranokto- kaj manĝokostoj, skribu al k...@esperantio.net. Ni eksperimentas pri virtuala partopreno kaj hibrida formato, sed tiu ebleco ankoraŭ ne estas certigita.

Rubèn Fernández Asensio

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages