Se vi respondecas pri iu esperanta kolekto:
- Kiu estas via nomo? Semio
- Kie vi loĝas? en Cxinio
- Kiu(j) estas/estis via(j) okupo(j)? profesia fakulo de Esperanto-Muzeo en Zaozhuang-a Universitato,Cxinio
- Kiun fakon vi studis (se rilata al biblioteka laboro)? Esperanto
- De kiam vi parolas E-on?1983
- Kial interesas vin esperantaj bibliotekoj/arĥivoj/muzeoj?Mi volas protekti Esperanto-kulturon.
- Kiun laboron vi jam spertis pri tiaj aferoj? Kolekti esperantajxon kaj registri ilin en la muzea sistemo de Cxinio.
- Kiujn talentojn vi havas kaj oferas por aktivula kunlaborado en tiu kampo? esplori la historian restajxon.
- Laŭ via sperto, kiuj estas la baroj al kunlaborado? ne certe
- Laŭ vi, kiuj estu la prioritatoj? kolekti esperantajxojn kaj konservi ilin
Se vi respondecas pri iu esperanta kolekto:
- Kie situas la kolekto? En Zaozhuang-a Universitato de Cxinio,en kiu funkcias Esperanto-fako kun bakauxlara diplomo de Esperanto.
- Al kiu apartenas la materialoj?Cxina Esperanto-Ligo kaj la universitato.
- Al kiu apartenas la ejo? la universitato.
- Kion ĝi entenas kaj kiom grandas (proksimume aŭ precize)?libro,gazeto,akkivo,dokumento,fotoj,memorajxo kaj aliaj.
- Kiuj aliaj respondecas, kaj kiel?Zhang Yifan,la profesia oficistino de la muzeo.
- Kiel ĝi estas uzata, kaj de kiuj?por esplorado de Esperanto-historio de instruistoj kaj la studentoj de Esperanto-fako
- Ĉu ĝi estas priskribita/katalogita, kaj kiel? jes,en la sistemo de biblioteko
- Kiujn problemojn, riskojn kaj defiojn ĝi alfrontas? pli da oficistoj ni bezonas.
En la 9-10 nia muzeo havos 10-jaran jubileon kaj ni okupigxas pri la jubileo.sincere via Semio
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/55752057.5299566.1700260065255%40mail.yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.
Saluton, ankaŭ mi ŝatus iomprezenti pri la fizika Biblioteko de la Valencia Esperanto Grupo kaj iomete pri bitarkivo.org kaj la nunaj skanaj projektoj se eblas...
Dankon!
Ivan Garcia.
Jen mia prezento por la kunsido.
Amike
Sten Svenonius
Por prepari mi proponas organizi vian prezenton respondante la jenajn demandojn:
Sten Svenonius
Malmö Svedio
Prezidanto de Klubo Esperantista de Malmo
Ekonomion de entreprenoj
1974
Kial interesas vin esperantaj bibliotekoj/arĥivoj/muzeoj?
Ni havas bibliotekon pri kiu ni devas zorgi.
Kiun laboron vi jam spertis pri tiaj aferoj? Nenion.
Kiujn talentojn vi havas kaj oferas por aktivula kunlaborado en tiu kampo? Mi estas amatoro.
Laŭ via sperto, kiuj estas la baroj al kunlaborado? Ne suficxa kunlaboro.
Laŭ vi, kiuj estu la prioritatoj? Vivigi la bibliotekon en la estontecon.
Se vi respondecas pri iu esperanta kolekto:
Kie situas la kolekto? Malmo
Al kiu apartenas la materialoj? Sveda Esperanto-Federacio
Al kiu apartenas la ejo? Ni luas de domkooperativo.
Kion ĝi entenas kaj kiom grandas (proksimume aŭ precize)? 90 kvm
Kiuj aliaj respondecas, kaj kiel? Ni cxiuj pere de SEF.
Kiel ĝi estas uzata, kaj de kiuj? Ni registras dauxre librojn kaj volas disponigi la bibliotekon al
interesitoj kaj intersxangxi librojn.
Ĉu ĝi estas priskribita/katalogita, kaj kiel? Pere de excel. Vidu www.biblioteko.esperanto.se
Kiujn problemojn, riskojn kaj defiojn ĝi alfrontas? Por la venontaj jardekoj ni bezonos respondeculojn.
Saluton al ĉiuj!
Mi esperas ke ĉiuj interesatoj en la morgaŭa kunsido jam aliĝis al la Virtuala Kongreso kaj pretas uzi Zoom'on en siaj komputiloj.
Mi proponas la jenan ordon:
Ĉiu parolus 5/6 minutojn kaj restus duonhoro da debato inter la panelanoj kaj la aŭskultantoj. Ĉiuj povas prepari demandojn kaj komentojn, kiel eble mallongajn.
Se la debato viglos ni povus 'okupi' unu el la vidbabilejojn kaj daŭrigi.
Ĝis morgaŭ do!
Rubeno Fernandez
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/AM9P190MB161960F14675A9EFCDD245DCB5B8A%40AM9P190MB1619.EURP190.PROD.OUTLOOK.COM om deze discussie op internet te bekijken.
Em 24 de nov. de 2023, à(s) 14:17, 'Rubeno' via Bibliotekoj <bibli...@googlegroups.com> escreveu:
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/d579ba8f-5e8a-4cac-aa29-5fb743dcc1d5%40yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.
Kiu estas via nomo?
Ivan Garcia
Kie vi loĝas?
En sud-Valencio
Kiu(j) estas/estis via(j) okupo(j)?
Informatika Programisto
De kiam vi parolas E-on?
2013
Kial interesas vin esperantaj
bibliotekoj/arĥivoj/muzeoj?
Mi volas protekti Esperanto-kulturon.
Kiun laboron vi jam spertis pri tiaj aferoj?
Kolekti esperantajxon kaj bitigi ilin en Bitarkivo.org
Kiujn talentojn vi havas kaj oferas por aktivula
kunlaborado en tiu kampo?
Mi estas rapida skanante kaj kreante PDF kun sufiĉa kvalito.
Laŭ via sperto, kiuj estas la baroj al kunlaborado?
Ne tro da intereso por arkivado.
Laŭ vi, kiuj estu la prioritatoj?
Arkivado de malnovaĵoj.
Se vi respondecas pri iu esperanta kolekto:
Kie situas la kolekto?
En la Valencia Esperanta Grupo klubejo en.
Al kiu apartenas la materialoj?
Al Valencia Esperanta Grupo
Al kiu apartenas la ejo?
A la E-Grupo valencia.esperanto.es
Kion ĝi entenas kaj kiom grandas (proksimume aŭ
precize)?
Libroj, gazetoj, arkivoj, dokumentoj, fotoj, memoraĵoj, kaj aliaj.
900 estis donacita al la Municipa Biblioteko de la urbo je la komenco de la 20a jarcento.
Kiuj aliaj respondecas, kaj kiel?
Aliaj iom por la katalogado.
Kiel ĝi estas uzata, kaj de kiuj?
Por esplorado de Esperanto-historio de instruistoj kaj la studentoj de Esperanto-fako.
Ĉu ĝi estas priskribita/katalogita, kaj kiel?
Jes, en Koha sistemo de esperanto.es.
Kiujn problemojn, riskojn kaj defiojn ĝi alfrontas?
Manko da spaco.
Kara Ana,
Dankon pro la mesaĝo kaj la plano. Pri ĝi mi skribus longe kaj detalege sed tro okupas min universitataj taskoj do mi nun fokusiĝos sur la ĉefa punkto.
Mi opinias, ke la plano pri kolektiva katalogo ankoraŭ ne liberiĝis el la sama malvirto kiun ĝi havis antaŭ dek jaroj: troa desuprismo kaj centralizismo.
Eksplicita subteno de UEA ne estas vere bezonata ĉar ĝi ne aŭtomate kuntrenos fidon de la tuta esperantistaro. La Esperanta Civito, ekzemple, restus ekstere.
Krom la afero pri fidindeco kaj aŭtoritato, la
problemo ankaŭ ne estas teknika, kaj starigo de taŭga platformo
ne aŭtomate varbos la kunlaboremon de esperantistoj, kvankam vi
skribas "tre verŝajne, kiam la komuna katalogo estos funkcianta,
iom post iom aliĝos pliaj partneroj". Tamen rigardu Bretaron,
la fiaskintan projekton de E@I. Ĝi montras ke esperantistoj
povas decidi ne kunlabori kun teknike neriproĉinda propono;
ankaŭ necesas iel 'ensociigi' la projekton.
Por esence resumi la problemon: kiel eblas starigi internacian kolektivan datenbankon, kaj konvinki ĉiujn uzi la saman komputilan programon, se tio ankoraŭ ne okazas en Hispanujo mem sub la patroneco de Hispana Esperanto-Federacio? En la kazo de katalunaj kolektoj mi ne tuŝos la tiklan politikan kialon, sed la katalogoj de Valencio kaj Saragoso ankoraŭ estas en OpenBiblio.
Tial mi pensas, ke antaŭ ol atendi subtenon de UEA
kaj dividi taskojn, pli necesas ke unue landaj asocioj realigu
tiun planon je malgranda skalo. Kaj la dua paŝo estus
kunlaborado inter du aŭ pli da landaj asocioj. Se tio realiĝos,
estos pli facile konvinki aliajn aliĝi al vivanta realaĵo.
Katalunaj kolektoj, ekzemple, facile aliĝus al hispan-germana
kunlaborado.
Germana Esperanto-Asocio donas interesan ekzemplon de provo al kolektiva aŭ 'konfederacia' katalogo. Tamen mi korespondis kun Barbara Brandenburg pri la defioj de tiu projekto, kaj baldaŭ kundividos tiun rakonton kun la listanoj.
Malgraŭ ĉio, mi ne estas pesimisma, sed nur
desubisma.
Pri katalogaj normoj mi havas propran opinion kaj skribus tre longe, sed ĉi tio sufiĉas intertempe.
Laste, sciu ke la jenaj ligiloj ne ŝajnas funkcii: https://hdl.handle.net/11013/5527,https://hdl.handle.net/11013/5526
Rubeno
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/1453907363.504122.1701029236855%40email.ionos.es om deze discussie op internet te bekijken.
Kara Marc,
Vi ŝajnas forgesi, ke diskuto pri 'komuna serĉilo' estas preskaŭ tiel antikva kiel tiu pri 'komuna katalogo'.
Mi memoras, ke Ana Manero jam proponis tion antaŭ dek jaroj kaj faris provojn kun bibliotekisto-komputisto tiam; ŝi povas refoje raporti.
Laŭ mia memoro montriĝis, ke la teknika defio kaj
la necesa kataloga unuecigo estas eĉ pli grandaj ol tiu por
komuna datenbanko. Tre malmultaj esperantaj katalogoj povus rete
provizi tian serĉilon per la bezonataj strukturitaj datenoj.
Aliflanke, mi ne multe komprenas la celon. Kial
rekrei jam funciantajn sistemojn kiel Worldcat aŭ Karlsruhe
Katalog? Ili bone montras la esperantajn havaĵojn de ŝtataj
bibliotekoj. Nun al Vieno aldoniĝos la kolekto de eksa
Biblioteko Hodler en Varsovio kaj la rezultoj plivastiĝos.
La sola avantaĝo krei paralelan serĉilon estus minimume disponigi esperant-lingvan interfacon al esperantistoj. Mi ne vidas plian avantaĝon al tiu duobligo de la funkcio de gaĝaj virtualaj katalogoj. Eble estus pli efike proponi kunlaboron al tiuj katalogoj por traduki la interfacon al Esperanto.
La avantaĝo de centraj datenbankoj estas pli efika
utiligado de homrimedoj kaj mono. Malgrandaj esperantaj kluboj
kaj privataj kolektantoj ne povas starigi normigitajn retajn
katalogojn, sed landaj asocioj povus kunigi la rimedojn
(servilojn kaj spertaj prizorgantojn) kaj oferi ilin al siaj
asocianoj kiel servon. Tiel videbliĝus la havaĵoj de movadaj
kolektoj ekster la ŝtataj bibliotekoj. Se jam multaj asocioj
disponus tiajn katalogojn, tiam havus sencon internacia serĉilo
kreita kaj mastrumata de esperantistoj mem. En la nuna situacio,
tiu propono estas tro frua.
Rubeno