Kara Esperanto-aktivulo, gvidanto de Esperanto-organizo, -grupo aŭ -iniciato, la Virtuala Movada Foiro (ViMF) estas por vi. Ĝi okazos ĉiutage dum la 4-a Virtuala Kongreso de Esperanto (VK) laŭ du horaroj, de la 08:00 ĝis la 12:00 UTC kaj de la 18:00 ĝis la 22:00 UTC por ampleksi pli la horzonoj - samkiel la pasintjaraj ViMF.
Aliĝigi vian organizon, grupon, iniciaton al la 4-a ViMF samkiel proponi programeron por la kerna programo de la 4-a VK eblas pere de la formularoj ĉe:
https://vk.esperanto.net/2023/programo/ - tie vi trovos ĉiujn detalojn. Eblas proponi budon en la ViMF aŭ programeron al la VK ĝis inkluzive la 5-an de novembro.
Ni notu, ke proponantoj kaj partoprenontoj en la Virtuala Movada Foiro nepre devas esti aliĝintoj al la 4-a VK. Aliĝu al la 4-a VK per
https://vk.esperanto.net. Se vi estas individua membro de UEA, eblas aliĝis senpage al la VK ĝis la 13-a de novembro. Poste aplikiĝos simbola kotizo. Vi bonvenas diskonigi la VK-n al viaj konatuloj! Okaze de duboj, skribu al
in...@vk.esperanto.net.Tiu invito estas por ĉiuj, kiuj havas iun asocion (ĉu landa, ĉu loka, ĉu faka), grupon, iniciaton, entreprenon por prezenti. Sola kondiĉo estas ke oni estu aliĝinta al la 4-a VK kaj akceptu la ĝeneralajn regulojn de la evento.
Antaŭĝoje pro via partopreno,
Fernando Maia Jr.
Universala Esperanto-Asocio | Vicprezidanto
-
Subtenu la laboron de UEA per membriĝo: