Karaj gekolegoj,
Kadre de venonta virtuala kongreso de Hispana Esperanto-Federacio oni prezentos du novajn librojn. Temas pri "Omaĝe al Lorca" antologio de poemoj de Federico García Lorca kun aldonaj esearo kaj komentarioj de Miguel Fernández, kaj "Cigana romancaro", dua eldono de la poemaro de Lorca en bita formato. Ĉi lasta estos siatempe disponebla en Bitoteko.
Fakte temas pri omaĝo al la poeto en la 85 datreveno de lia murdo kaj al Fernando de Diego, tradukinto de Cigana romancaro, en la 50-jariĝo de la apero de la esperanta traduko.
Estas krome, pluraj aliaj interesaj programeroj.
Vi ĉiuj estas elkore invitataj partopreni.