Saluton al ĉiuj,
Mi havas demandon, aŭ eble proponon.
Ĉu la Aŭstra kaj/aŭ Pola Naciaj Bibliotekoj havas ian programon por antaŭpublikiga katalogado (Cataloguing-in-Publication aŭ CIP) de publikigotaj esperantaj libroj?
Se iu ne komprenas la koncepton, mi klarigas: kelkaj naciaj bibliotekoj (la unua estis la usona) proponas servon al eldonistoj: se ili sendas prespretan PDF-on de tuj eldonota libro, iliaj profesiaj katalogistoj katalogos la eldonaĵon kaj inkluzivos ĝin en nacian bibliografion. La eldonistoj ankaŭ rajtas ricevi jam pretajn katalogajn datenojn, kiujn ili povas aldoni al la kreditpaĝo jam antaŭ la presado, tiel ke ĉiu presita ekzemplero inkluzivos sian propran bibliotekan slipon, kiu faciligos la laboron de katalogantoj ricevontaj ekzempleron de la libro. Nuntempe, ĉar ĉiuj katalogoj estas retaj, oni ne plu presas ĉiujn bibliografiajn datenojn sur la kreditpaĝo, sed nur averton, ke la katalogonto povas trovi la ĝisdatajn datenojn en la katalogo de la nacia biblioteko.
Vi povas vidi ekzemplon de ambaŭ sur ĉi tiu kreditpaĝo. En 2012 la Usona Kongresa Biblioteko ankoraŭ resendis kompletan katalogan slipon, dum la Brita Biblioteko nur rajtigis meti averton ke ĝi jam katalogis la libron:
En ambaŭ kazoj, tamen, ne estas vera diferenco inter bibliografio kaj katalogo, ĉar la eldonisto post presado devas sendi senkostan ekzempleron al la kataloginta biblioteko, tiel ke la libro rapide fariĝas parto de la biblioteka kolekto. Se la eldonisto ne sendas la promesitan presaĵon, la biblioteko ne plu katalogos ties eldonaĵojn. Ĉi tiu 'puno', tamen, ne rilatas al deponrajtaj leĝoj, ĉar partopreno en ĉi tiaj programoj de antaŭpublikiga katalogado estas laŭvola.
Resume, se esperanta eldonisto el kiu ajn lando sendos PDF'on de eldonaĵo antaŭ presado al la Pola aŭ la Aŭstra Nacia Biblioteko, ĉu ĝi estos tuj katalogata tiel ke la eldonisto povos inkluzivi bibliografian slipon aŭ almenaŭ sciigon antaŭ presado?
De mia vidpunkto, la biblioteko kiu unue starigos tian servon havos la plej grandan ŝancon fariĝi la nacia biblioteko kaj bibliografia agentejo de la esperantistoj, krome ricevante senpagajn ekzemplerojn de ĉiuj novaj eldonaĵoj.
Kion la aliaj opinias?
Kara Edmund,
Sed kio estas la avantaĝo por la eldonisto de antaŭpublikiga katalogado?
La avantaĝo por esperantaj verkistoj kaj eldonistoj estas, ke kiam esperantistoj donacos iliajn librojn al neesperantaj bibliotekoj, ili estos pli facile katalogeblaj.
Multaj esperantistoj ne komprenas, ke esperantaj libroj donacitaj
al ŝtataj bibliotekoj ne estas 'donacoj'. Ili kostas monon, ĉar
okupas spacon, sed ĉefe okupas labortempon de profesiaj
katalogistoj, kiu ankoraŭ pli kostas ol spaco, hejtado kaj
konservado. Neesperantaj libroj estas jam katalogitaj de naciaj
bibliotekoj kaj aliaj bibliotekoj simple kopias tiujn datenojn.
Kontraŭe, katalogistoj devas mem kaj mane katalogi la librojn en
tiu stranga nekomprenebla lingvo. Tial donacitaj esperantaj
libroj, se entute akceptitaj, kutime finiĝas en kelo, neniam
katalogitaj nek alireblaj, kaj baldaŭ forĵetotaj.
Mi kredas, ke mi neniam antaŭe vidis la vorton «kreditpaĝo». Mi supozas, ke temas pri tio, kion mi ofte nomis «kopirajta paĝo».
Cetere, mi supozas, ke la plej multaj eldonistoj kredas, ke ili povas mem fari katalogan slipon, eĉ se fakte ili ne povas.
(( Se oni vidas du malsamajn priskribojn de la sama libro, la plej ofte diferenco, laŭ mia sperto, verŝajne estas la paĝonombro. La presistoj nombras ĉiujn paĝojn, inkluzive de malplenaj paĝoj, ĉar tiel ili kalkulas la koston, sed bibliotekstoj certe ne enkalkulas malplenajn paĝojn ĉe la fino. Ĉu ili enkalkulas jenajn aferojn ĉe la fino, pri tio mi ne estas tute certa: - paĝon, kiu havas paĝnumeron, sed neniun alian - nenumeritan paĝon, kiu enhavas ion similan al indekso - nenumeritan paĝon, kiu havas iajn informojn pri la libro - nenumeritan paĝon, kiu informas pri la sekva libro en la serio Por eviti problemojn: numeru ĉiujn paĝojn ĉe la fino krom la malplenaj. ))
Jen tipa problemo, kian celas solvi katalogaj normoj. Laŭ regulo 5.C.8.g de la esperanta versio de la internacia kataloga normo RDA kiun Ana Manero nun verkas:
5.C.8.gNenumeritaj paĝoj, ktp.
Se la resurso nur havas paĝojn, foliojn aŭ kolumnojn ne numeritajn, registru ilin laŭ jena ordo de prefero:
La ĝustan ciferon (se facile kalkulebla) sekvata de “nenumeritaj paĝoj”.
300 ## $a93 nenumeritaj paĝoj
Laŭtaksa cifero antaŭata de “proksimume”.
300 ## $aProksimume 600 paĝoj
Se la resurso konsistas el sekvencoj de paĝoj, folioj aŭ kolumnoj numeritaj kaj nenumeritaj, kiel ĝenerala normo, registru nur la numeritajn.
Registru ankaŭ la sennumeritan sekvencon se temas pri la plej granda parto de la resurso.
300 ## $a20 paĝoj, 150 nenumeritaj paĝoj
Ne registru nenumeritajn sekvencojn de anoncoj, blankaj paĝoj aŭ alispeca negrava materialo.
Via,
Rubeno
Kara Marija,
Por pli bone komprenigi la aferon, ĉu vi povas doni ekzemplon de CIP-numero de la lasta eldonaĵo de KEU, por ke mi serĉu ĝin en la katalogo de la Kroata Nacia Biblioteko?
Via,
Rubeno
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CAOqYWySP4qjx05pvm6rEpTsnMAE49gEXU6FAu%2BnGx2Pa-ZvzEw%40mail.gmail.com om deze discussie op internet te bekijken.
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/CAHDciUdDh01BezD-ihGabCpsdYT8yfxKcOiKUBVBvyCuvA%2BAqw%40mail.gmail.com om deze discussie op het internet te bekijken.
Kara Marija,
Dankon pro la ekzemplo. Mi serĉis ĝin en la katalogo de la Kroata Nacia kaj Universitata Biblioteko:
Ĝi ŝajnas respondi al la jena libro:
FMT | BK |
LDR | 00000nam a2200205 i 4500 |
001 | 001002295 |
003 | HR-ZaNSK |
005 | 20200511082009.0 |
007 | ta |
008 | 180710s2018 ci 000 0 epo |
020 | |a 9789536118304 : |c 30,00 HRK |
035 | |a (HR-ZaNSK)001002295 |
040 | |a HR-ZaNSK |b hrv |c HR-ZaNSK |e ppiak |
042 | |a croatica |
044 | |a ci |c hr |
0801 | |a 27-36Antonius de Padua, sanctus |2 2011 |
0801 | |a (062) |2 2011 |
24500 | |a Preĝlibreto sanktulo de la tuta mondo : |b eldono preparita okaze de la 103-a Universala Kongreso de Esperanto kaj memore al la 800 jaroj de pastriĝo de Sankta Antono / |c [uredila, redaktis [i] fotografije, fotoj Marija Belošević ; prijevodi, tradukoj Antonio De Salvo, Marija Belošević]. |
260 | |a Zagreb : |b Hrvatski esperantski savez, |c 2018. |e (Jablanovec : |f Crograf) |
300 | |a 72 str. ; |c 15 cm. |
60007 | |a Antonius de Padua, |c sanctus |v Zbornici s konferencija |2 nskps |
7001 | |a Belošević, Marija |4 edt |4 pht |4 trl |
7001 | |a De Salvo, Antonio |4 trl |
981 | |d CIP18/07 |a A05/18 |
SYS | 001002295 |
Tamen mi havas gravan demandon: ĉu sur la libro mem, sur la kreditpaĝo aŭ aliloke, estas presita la sama informo aŭ almenaŭ iu klara indiko kiel ekzemple "Ĉi tiu libro estas katalogita en la Kroata Nacia kaj Universitata Biblioteko sub la numero CIP-001002295"? Se ne, tiu kodo estas praktike neutila, ĉar ĝi nur videblas post kiam oni jam trovis la rikordon de la libro per la titolo, aŭtoro, aŭ alia kriterio.
Eĉ se la CIP-numero estas presita sur la libro, ĝia utileco ankoraŭ estas iom dubinda, ĉar ne respondas al MARC-kodo kaj sekve ekzistas nur loke, en la datenbanko de la kroata katalogo, kaj ne estas serĉebla internacie. Metu vin en la haŭton de kataluna katalogisto ricevanta ekzempleron de tiu libro: la CIP-numero ne permesas al li serĉi en Worldcat aŭ aliaj internaciaj katalogoj. Ĝi estas uzebla nur en la kroatlingva interfaco de la nacia katalogo.
Resume, tiu CIP-numero estas malpli utila ol ISBN, kiu, kvankam ne katalogas aŭ priskribas (nur identigas), almenaŭ estas uzebla internacie.
Laste, ŝajnas ke la kroata programo de
antaŭpublikiga katalogado ne garantias tujan publikigon de la
rikordo en internaciaj kolektivaj katalogoj kiu devus esti ĝia
ĉefa avantaĝo, almenaŭ en la kazo de ĉi tiu libro: mi ne povis
trovi ĝin en Worldcat eĉ per la ISBN-numero, kvankam la libro
jam aĝas ses jarojn.
Amike,
Rubeno
Estimataj,
Karaj,
Efektive temas pri du malsamaj libroj, kaj ambaŭ el ili havas du malsamajn kodojn respektive por la katalogo kaj la nacia bibliografio.
Kara Marija, vi ne devas defendi la proceduron de
KEU, kiun mi trovas senriproĉa. En ĉiu lando la leĝaj postuloj
por eldonistoj malsamas. Foje laŭleĝa devo deponi eldonaĵojn ne
ekzistas, foje akiro de ISBN estas deviga, foje ankaŭ estas
ŝanco de antaŭpublikiga katalogado... Ĉiukaze, esperantistoj
devas ne nur obei la leĝajn postulojn de sia lando, sed ankaŭ
kapti kiun ajn disponeblan ŝancon por identigi kaj plividebligi
nian literaturon. Tiurilate KEU estas imitinda.
Mi demandis pri la preso de la CIP-kodo sur la
libro, simple ĉar ĉe ni nenio tia ekzistas, do mi sincere
scivolemis, ankaŭ se la afero esta memkomprenebla al vi.
Publikigo de bibliografiaj rikordoj en Worldcat ne
estas konkurso, certe ne sub naciisma premiso. Mi ne scias kiom malfruas aliaj naciaj bibliotekoj, ekzemple la
kataluna aŭ la hispana, nek la normala proceduro por kundividi
rikordojn, ĉu la malfruiĝo de tiu libro
estas normala, ĉu la libro estas escepto, ktp. Mia rimarko ne
estis kritiko de la kroata biblioteko, sed nur surprizita
konstato, ke la neesperantaj sistemoj por internacia interŝanĝo
ne estas perfektaj. Ĉu tamen esperantistoj kapablus krei ion pli
utilan al ni? Se komuniko de naciaj bibliotekoj kun internaciaj
kolektivaj katalogoj tiel malfruas, ĉu ne estus pli bone, se ni
esperantistoj havus centran bibliografian agentejon kaj nacian
bibliotekon, kiu ricevu kaj katalogu ĉiujn eldonaĵojn antaŭ
publikigo mem?
Mi reiras al la originala problemo: kiel ni povas plifaciligi katalogadon de nia literaturo?
La problemo havas kvar flankojn laŭ du malsamaj aksoj: ĉu la libro estis eldonita en la sama lando aŭ ne, kaj ĉu la kataloganto komprenas esperanton aŭ ne.
Unue mi klarigu, ke ISBN helpas katalogi, sed ne estas katalogado en si mem. ISBN estas kreaĵo de eldonistoj, librovendistoj kaj librokomercistoj; ĝi unike kaj senlingve identigas librojn kaj helpas internacie transporti, vendi kaj aĉeti librojn kiel varojn sen eraroj. Tamen, vendistoj priskribas librojn por la aĉetontoj laŭ sia bontrovo kaj por komercaj celoj, kiuj ne similas al la celoj kaj bezonoj de bibliotekoj. Libroservo, eĉ tiu de UEA, ne estas biblioteko. Se la katalogistoj ne kreus rikordojn, Worldcat estus nur datenbanko de ISBN-numeroj sen titoloj, sen aŭtornomoj, sen ia priskribo.
ISBN kaj katalogado en nacia biblioteko, ekzemple la kroata, helpas diskonigon de la libro en la propra lando, sed ne estas perfekta solvo por eksterlandanoj, ĉar, krom la malfacileco uzi la katalogon se ĝi ne havas anglalingvan interfacon, partoj de la rikordo estos en nacia lingvo anstataŭ Esperanto; pli precize, la datenoj por fizika priskribo (paĝoj, ilustraĵoj, ktp) kaj la temkapoj, kiuj priskribas la enhavon kaj temon de la verko. Fremdaj esperantistoj ne komprenos ilin; neesperantaj fremdaj katalogistoj komprenos ankoraŭ malpli, eĉ se ili havos ekzempleron de la libro en siaj manoj.
Ne ekzistas unu simpla maniero solvi ĉiujn
flankojn de la problemo, sed mi opinias ke, se ekzistus tutmonda
bibliografio de esperanta literaturo tute skribita en Esperanto,
esperantistoj pli facile povus helpi sialandajn katalogistojn en
la katalogado de fremdaj esperantaj libroj.
Via,
Rubeno
--