Kia manlibro pri katalogado

37 views
Skip to first unread message

biblioteko esperanto

unread,
Dec 22, 2023, 5:32:43 AM12/22/23
to bibli...@googlegroups.com
Gekaraj,
 
Dum la pasinta virtuala kongreso mi surprenis la taskon verki manlibron pri katalogado. De tiam mi cerbumadas pri tio, kia estus la plej konvena vidpunkto por la bezonoj de la esperanta komunumo. Bv legi la aldonan dolumenton, kiun mi skribis por klarigi la diversajn opciojn kaj la avantaĝojn kaj malavantaĵojn, kiujn mi trovas en ĉiu el ili.
 
En ĝi troviĝas la respondoj al kelkaj el la lastaj demandoj de Rubeno. Cetere, vidu, ke en RDA oni ne parolas pri minimuma nivelo de katalogado sed pri kernaj (core) elementoj, kiuj nepre devas aperi en la rikordo.
 
 
Amike,
 
20231220_Konsulto_RDA-AACR.docx

Rubeno

unread,
Dec 24, 2023, 2:02:27 PM12/24/23
to bibli...@googlegroups.com

Kara Ana,

Feliĉan Kristnaskon kaj dankon pro la detalaj klarigoj pri RDA.

Mi unue respondos la praktikajn detalojn.

  • Neuzo de mallongigoj: mi tute konsentas. Oni ne plu katalogas sur paperaj slipetoj, sekve tute ne bezonas ŝpari spacon kaj devigi lernadon de mallongigoj.

  • Neuzo de latinaĵoj: ankaŭ tute konsentas. Ni ne devigu azianojn kaj afrikanojn lerni Latinon. Zamenhof lanĉis Esperanton kiel "Latinon de demokratio"; la plej bona omaĝo de esperantistoj al la antikva rolo de Latino kiel eŭropa interlingvo estas komplete anstataŭigi ĝin.

En ĉi tiuj du kazoj, estas vero ke RDA estas pli logika. Ankaŭ estas vero ke, en la kazo de Du junaj fraŭlinoj kaj Korneliino (du noveloj elektitaj el pli longa novelaro kaj kune eldonitaj) pli plaĉas al intuicio la solvo elektita de RDA anstataŭ uzi la titolon de nur la unua novelo kiel unuforman titolon de la tuta volumo. Pri la ceteraj diferencoj, tamen, mi ne havas fortan preferon, kaj la du aliaj ekzemploj ne evidentigas al mi fortan superecon de RDA.

Kvankam mi plu cerbumas, ne sukcesas vidi grandajn avantaĝojn por RDA. Ĝi estas elpensita por ebligi kvazaŭ ‘hipertekstan’ foliumadon inter rikordoj ligitaj laŭ diversaj rilatoj. Tio tre utilas por katalogoj de grandaj naciaj bibliotekoj aŭ por kolektivaj katalogoj, kiuj povas havi multajn versiojn, tradukojn aŭ eldonojn de sama verko. En tiu kazo, estas tre oportune, ke kiam uzantoj serĉos versiojn de La dia komedio aŭ verkojn de James Fenimore Cooper la katalogo montros al ili ankaŭ esperantan tradukon aŭ version de tiuj verkoj. Tamen, ĉu tiu ebleco estas vere utila en la kazo de esperantaj kolektoj, kiuj estas fakaj laŭ difino kaj enhavas preskaŭ neniujn librojn en lingvoj aliaj ol esperanto krom instruajn, propagandajn aŭ interlingvistikajn tekstojn?

Aliaj promesoj de RDA estas en mia opinio tute ekster la atingopovo de movadaj katalogoj, nun kaj en la fora estonteco. Teorie RDA kaj la «semantika interreto» iam ebligos rompi la izolecon de bibliotekaj katalogoj kaj permesi al ĝeneralaj serĉiloj kiel Guglo eltiri bibliografiajn rikordojn el ili (kiel la revita ‘komuna serĉilo’ por esperantaj katalogoj). Tamen tiuj sistemoj postulas pintajn informadikajn sciojn kaj gigantan investon de mono kaj peno nur je la atingo de universitataj konsorcioj kaj grandaj entreprenoj, kiuj tamen ankoraŭ ne sukcesis vere realigi tiun revon. Ankoraŭ nun, relative simpla katalogsistemo kiel Koha estas ekster la atingo de plej multaj esperantistoj (tial ni bezonas komunan katalogon!). Ankaŭ mallongaj subvencioj de la Eŭropa Unio ne ebligos daŭripovajn ŝanĝojn en la kapabloj de la esperanta movado.

Ankaŭ la akordigo de metadatenoj inter bibliotekoj, arĥivoj kaj muzeoj per RDA estas ankoraŭ nur revo. En arĥivistiko, la nova priskriba normo Records in Context, bazita sur FRBR kiel RDA, estas ankoraŭ projekto en eksperimenta stato kaj apenaŭ uzata je praktika nivelo. Praktike ĉiuj arĥivistoj plu uzas la normon ISAD (Internacional Standard Archival Description) kaj ne tre fidas la novan normon, kiun ili suspektas elpensaĵo de bibliotekistoj ne vere komprenantaj kio estas arĥivo. En katalunaj arĥivoj ne estas planoj por adopto de Records in Context, dum RDA estis ĝenerale enkondukita en bibliotekoj jam en 2015.

Fine restas la malavantaĝo kiun mi jam substrekis en mia antaŭa mesaĝo: RDA estas pagenda kaj sekve malfacile alirebla por privatuloj kaj malgrandaj asocioj. Kvankam vi ne rekte respondis mian demandon, mi konkludas ke vi ja havas konton en RDAtoolkit danke al via eksa laboro en la hispana nacia biblioteko. Mi dankas vian oferon verki esperantan version de RDA, sed konsciu ke elekti puran RDA’n pliakrigos la problemon, kiun ni jam spertis en la lasta jardeko. Dum dek jaroj la esperantistaro atendis ke vi (kiel la plej kompetenta) kreu katalogan normon por movadaj bibliotekoj. Mi ne rimarkigas tion por fingromontri al vi, sed al problemo kiu estas pli organiza kaj strategia ol teĥnika: ĉi tia iniciato ne povas dependi de unu sola homo, sed devas esti kunlabora. RDA kredeble longas centojn aŭ eĉ milojn da paĝoj; se nur vi havos aliron al la originalo, kion ni faros kiam aliaj taskoj kaj okupoj devigos vin haltigi ĝian esperantigon? Nia normo estus kiel Volapük, en kiu nur la aŭtoro Martin Schleyer povis enkonduki novajn vortojn.

Por fine klarigi mian vidpunkton, mi aldonu ke tamen la afero ne estas nur blanka-nigra dilemo inter kompleta akcepto aŭ malakcepto de RDA. Mi ankaŭ malkonsentas rifuzi la trian vojon, kiu estas starigo de specifa normo por niaj bibliotekoj bazita ĉefe sur AACR sed kun plibonigoj sugestitaj de RDA (ekzemple forigo de mallongigoj kaj latinaĵoj). Malmultaj nacioj nur alprenis la angl-amerikajn normojn sen pli aŭ malpli intensa adapto al sia propra karaktero, kaj tion ankaŭ esperantistoj rajtas fari. La avantaĝo de tiu metodo, kiun vi ne vidis, estas signi nian liberecon kontraŭ la sklava kopiado de la usona normo. Kial Zamenhof kreis ĉapelitajn literojn, kiuj estas unikaj al nia lingvo kaj kaŭzas tiom da teĥnikaj problemoj, anstataŭ adopti jam ekzistantajn literojn? Li sentis ke Esperanto bezonis identigilon por montri ke ĝi havas unikan karakteron kaj ne estas nur frankenŝtejna miksaĵo sen propra animo. Kvankam Esperanto uzas latinajn literojn, per la ĉapelitaj literoj ĝi transliterigas latinskribajn nomojn laŭ la cirila modelo (ne ‘Shakespeare’ sed ‘Ŝekspiro’) por apartigi sin disde okcidentaj lingvoj. Ankaŭ nia kataloga normo rajtas (kaj eĉ devas) havi sian unikan karakteron. Dependas nur de nia arta talento nun forĝi la ĝustan miksaĵon inter AACR kaj RDA, kiu el tiu kerno poste disvolviĝos mem kiel viva estaĵo sendependa de AACR (ne plu evoluanta) kaj RDA (ne plu alirebla).

Ĉi tiuj estis mia komentoj al viaj proponoj. Kion opinias la aliaj listanoj?

Rubeno


biblioteko esperanto

unread,
Dec 26, 2023, 5:19:56 PM12/26/23
to bibli...@googlegroups.com
Kara Rubeno, karaj ĉiuj,
 
Nur kelkaj precizigoj:
 
1. Ne necesas, ke la esperanta komunumo abonu RDA-n. Mi verkus la manlibron surbaze de mia laboreja sperto kaj la profiloj kreitaj de BNE (Nacia Biblioteko de Hispanio). Mi ne plu havas aliron al RDA-toolkit, sed daŭre havas kontakton kun miaj ekskolegoj. Kiam nia profilo pretos, ĝi estos jam fermita normo (tre simpligita, kun inter 200 kaj 300 paĝoj) kaj ni ne bezonos konsulti la referenkadron.
 
2. Ambaŭ, AACR kaj RDA estas usonaj normoj, sed en la spirito de RDA estas internacieco kaj en pluraj regionoj de la terglobo estas priaj laborgrupoj. Do, sendepende de tio, kiun normon ni decidos sekvi, ni sekvos iun anglasaksan normon. Sed mi ne dirus, ke ni farus tion sklavece...
 
3. Normo bazita sur AACR sed sen latinaĵoj kaj mallongigoj okazigos pli malpli la saman problemon ol RDA: ne eblos deŝuti senplie rikordojn el jam ekzistantaj esperantaj katalogoj. Oni devus poste modifi ilin por fari ilin laŭaj al "nia" normo. 
 
4. La unika karaktero de niaj katalogoj troviĝas en la libroj kaj aliaj materialoj, kiujn ili enhavas. Ĝia unikeco ne devas kuŝi en la katalogado aŭ en la maniero prizorgi niajn bibliotekojn.
 
5.  Tre resume, do, mi dirus, ke, se mallongigoj kaj latinaĵoj ne plaĉas, mi kreos RDA-profilon. Sed se ni preferas havi la ŝancon ĉerpi per Z39-50 jamajn rikordojn, mi revizios kaj kompletigos la manlibreton ekzistantan (verkita en 2011 kaj disponebla en la reto de antaŭ pli ol dek jaroj). La unua rigardas la estontecon, la dua havas praktikan nunan avantaĝon, sed ambaŭ estus profesiecaj gvidiloj.
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/944278780.4989912.1703444510791%40mail.yahoo.com om deze discussie op internet te bekijken.

Rubeno

unread,
Dec 30, 2023, 4:20:04 PM12/30/23
to bibli...@googlegroups.com

Karaj Ana kaj aliaj kunlistanoj, feliĉajn feriojn kaj resaluton,

1. Ne necesas, ke la esperanta komunumo abonu RDA-n. Mi verkus la manlibron surbaze de mia laboreja sperto kaj la profiloj kreitaj de BNE (Nacia Biblioteko de Hispanio). Mi ne plu havas aliron al RDA-toolkit, sed daŭre havas kontakton kun miaj ekskolegoj. Kiam nia profilo pretos, ĝi estos jam fermita normo (tre simpligita, kun inter 200 kaj 300 paĝoj) kaj ni ne bezonos konsulti la referenkadron.

Mi do komprenas ke fininte esperantan RDA-'profilon', nia normo dekupliĝus de RDA por evolui sendepende, ĉu ne? Tio forigus la ĉefan malavantaĝon de RDA.

Tion mi demandas, ĉar vidis ke RDA ne plu havas 'eldonojn' kiel AACR kaj antikvaj libroformaj normoj, sed estas senĉese ĝisdatigata (ses modifojn nur de 2012 ĝis 2017).

Ĉu la senĉesa evoluo ne signifas, ke RDA, malgraŭ sia pretendata universaleco, nepre rompiĝos en 'dialektojn'? Tio jam okazis al la misnomita 'Universala' Dekuma Klasifiko. Ĉiu lando adoptis UDK'on en malsama epoko (katalunaj bibliotekoj en 1920 per la versio de Jordi Rubió i Balaguer, kaj la esperanta klasifiko de Butler en 1950 laŭ la versio farita de Generalo Sebert en 1910 de la tiama UDK) kaj restis ĉe tiu eldono de UDK malgraŭ postaj modifoj, ĉar tro malfacilas rekatalogi kaj reetikedi milionojn da libroj. Tia normo similus al Ido, ĉiam plibonigata kaj tro ŝanĝiĝema por naski literaturon kaj efektivan uzadon. Aliflanke ĉi tiu prognozo konfirmus, ke nuna elekto de RDA ne devigus nin iam ajn aboni ĝin.

  2. Ambaŭ, AACR kaj RDA estas usonaj normoj, sed en la spirito de RDA estas internacieco kaj en pluraj regionoj de la terglobo estas priaj laborgrupoj. Do, sendepende de tio, kiun normon ni decidos sekvi, ni sekvos iun anglasaksan normon. Sed mi ne dirus, ke ni farus tion sklavece...
La origino de ambaŭ normoj ne ĝenas min. Fine, ankaŭ Esperanto originis el eŭropaj lingvoj. Kaj por lingvoj kaj por katalogaj normoj, nur gravas sendependeco de posta evoluo.

  4. La unika karaktero de niaj katalogoj troviĝas en la libroj kaj aliaj materialoj, kiujn ili enhavas. Ĝia unikeco ne devas kuŝi en la katalogado aŭ en la maniero prizorgi niajn bibliotekojn.

En ĉi tiu punkto mi absolute malkonsentas. Niaj katalogoj neniam estos 'normaj' aŭ 'normalaj' jam pro la simpla fakto, ke ilin faras sensalajraj volontuloj anstataŭ pagataj profesiuloj. Tio estas la difino mem de 'movada' biblioteko fronte al la kolektoj en Vieno kaj Varsovio, kaj tiu karakterizo nepre kaj neeviteble devigas nin prizorgi ilin 'nenorme' kaj 'nenormale'.

Mi principe malkonsentas al tiu reduktema vidpunkto, laŭ kiu biblioteko estas nur kolekto de libroj, de inertaj objektoj. Multe pli gravas la simbioza rilato de la libroj kun siaj zorgantoj, kaj kiun servon faras ili al la movado kaj al la ĝenerala socio.

Niaj kolektoj ne estas vere pruntantaj bibliotekoj, nek ekzistas nur por utili al universitataj esploristoj scivolemaj pri ezoteraj temoj. La plej grandaj kreskis organe kaj neplanate, ĉar esperantaj asocioj, eldonistoj kaj verkistoj memvole sendis al ili senpagajn ekzemplerojn por ke nia heredaĵo estu konservata por la venontaj generacioj. Tial niaj kolektoj fakte estas arĥivoj, kiuj gardas la memoron kaj identecon de homa komunumo malestimata de la plimulto, kaj de alternativa mondobildo malakceptata kaj mokata de la ĝenerala socio. Ili do estas komunumaj arĥivoj. La priskribo de esperantaj bibliotekoj kaj precize de CDELI en Svisujo kiel lingvo-komunumaj arĥivoj estis la temo de mia magistriĝa tezo, kiun mi baldaŭ publikigos kaj esperantigos.

La granda eraro kiu paralizis la kunlaboradon dum jardekoj estis rigardi al ŝtataj kaj eĉ naciaj bibliotekoj kiel modeloj, ilin imiti kaj serĉi kunlaboron nur kun ili. Tamen niaj kolektoj estas 'kontraŭ-arĥivoj' kiuj imagigas alternativan historion kaj socion pli justan ol tiu ĉirkaŭanta nin (jen fakte la 'interna ideo' mem); sekve ni devas serĉi pli konvenajn modelojn. Ekster Esperantujo, la sola potenca lingvokomunuma arĥivo de mi konata estas la Yiddish Book Center en Masaĉuseco. Ne lingvaj sed tamen interesaj estas la arĥivoj de diasporaj aŭ migrantaj komunumoj, ekzemple la George Padmore Institute en Londono aŭ la South-Asian American Digital Archive (tiom simila al Bitarkivo) en Kalifornio. Ankoraŭ pli abundaj estas la arĥivoj GLAT-aj (gejaj, lesbaj, ambaŭseksemulaj kaj transseksulaj) kiel Lesbian Herstory Archives en Nov-Jorko, ONE Archives en Los-Anĝeleso, aŭ la Centre de Documentació Armand de Fluvià en Barcelono. Eblas ankaŭ rigardi al feminismaj arĥivoj, el kiuj Ca la Dona en Barcelono kaj la Fondaĵo Gosteli en Svisujo estas nur ekzemploj, aŭ al arĥivoj de socialaj movadoj kiel la Svisa Sociala Arĥivo en Zuriko aŭ la Svedaj Labor-movadaj Arĥivo kaj Biblioteko en Stokholmo. Multaj el tiuj arĥivoj faris aranĝojn kun publikaj instancoj, sed nur kiam ilia specifeco kaj memstareco estis respektataj. Kiam sufiĉe kreskis por pagi al la laborantoj, ili ne nur celis simplan 'profesiecon' laŭ ĝeneral-sociaj kriterioj.

Pli ĝenerale, arĥivoj estas pli taŭgaj modeloj por esperantistoj ol bibliotekoj. Arĥivoj ne nur kolektas arĥivajn dokumentojn sed ankaŭ bibliografiaĵojn kaj objektojn. Mi nun okupas min pri bibliotekaĵoj nur tial, ke la laboro pri ili estas ankoraŭ tute farota kaj, dum libroj kaj gazetoj ne estos jam bone zorgataj, ne eblos konsciigi esperantistojn pri la graveco de arĥivaj dokumentoj. Ankoraŭ nun, esperantistoj kaj iliaj familianoj forĵetas unikajn arĥivaĵojn kaj savas nur librojn kaj revuojn jam abunde reprezentitajn en multaj kolektoj. Eĉ en veraj esperantaj arĥivoj kiel CDELI arĥivaĵoj kuŝas malatentataj kaj nepriskribitaj. Tie RDA kaj aliaj bibliotekaj normoj ne helpos nin. 

5.  Tre resume, do, mi dirus, ke, se mallongigoj kaj latinaĵoj ne plaĉas, mi kreos RDA-profilon. Sed se ni preferas havi la ŝancon ĉerpi per Z39-50 jamajn rikordojn, mi revizios kaj kompletigos la manlibreton ekzistantan (verkita en 2011 kaj disponebla en la reto de antaŭ pli ol dek jaroj). La unua rigardas la estontecon, la dua havas praktikan nunan avantaĝon, sed ambaŭ estus profesiecaj gvidiloj.

Pro la kialoj supre skizitaj mi ripetas, ke ni nek povas nek devas celi 'profesiecon'. Male, indas suspekti 'profesiecon' mem kiel faris la fondintinoj de Lesbian Herstory Archives:

"La arĥivo estu gastigita ene de la komunumo, ne en akademia kampuso kiu laŭ difino estas fermita al multaj virinoj. Lesbian Herstory Archives rifuzu esti varbata de la patriarka socio ĉirkaŭanta ĝin ankaŭ se je la nomo de iu 'virina universitato'. La arĥivo engaĝu sin en la politikaj luktoj de lesbaninoj. Arĥivistaj lertecoj estu instruataj, de unu generacio de lesbaninoj al alia, rompante la elitismon de tradiciaj arĥivoj. La komunumo kundividu la laboron de la arĥivo." (Thistlethwaite, Polly. “The Lesbian Herstory Archives.” Gay and Lesbian Library Service, eldonita de Ellen Greenblatt kaj Cal Goug, 1991)

Aliflanke, se vi promesas ke la nova normo dekupliĝos de RDA kiam vi ĉesos disvolvi ĝin, mi ne kontraŭas uzi RDA'n kiel intertempan modelon. Fakte la manlibro de 2011 ne tre plaĉas al mi, ĉar tro odoras je la tempo de paperaj slipoj.

Mi volas helpi vin en la kreo de tiu normo. Mia venontjara projekto estas ekkatalogi mian kolekton, kaj en Aŭgusto mi devos helpi ankaŭ katalogadon de la kolekto de KCE, tial ne povas tro longe atendi vian solan laboron.

Tamen zorgigas min la longeco de la rezultonta manlibro. Mi rimarkis ke nur la hispana profilo por modernaj monografioj jam longas 211 paĝojn. Eĉ tia 'simpligita' normo estos tro por la tipaj volontaj taskoŝarĝitaj katalogantoj de esperantaj kolektoj... Fine ankaŭ necesos pli mallonga versio aŭ didaktikaj materialoj. Eble tie mi povus helpi.

Feliĉan Novan Jaron al ĉiuj,

Rubeno

biblioteko esperanto

unread,
Jan 5, 2024, 4:08:11 PMJan 5
to bibli...@googlegroups.com
Resaluton al ĉiuj, kaj feliĉan novan jaron.
 

Mi do komprenas ke fininte esperantan RDA-'profilon', nia normo dekupliĝus de RDA por evolui sendepende, ĉu ne? Tio forigus la ĉefan malavantaĝon de RDA.

Ne, tio signifas, ke la katalogantoj ne devas konsulti la retan referenckadron de RDA por katalogi, nur la RDA-profilon, multe pli simplan kaj facile alireblan. Ideale, la profilo ne devus evolui sendepende, ĉar ĝi ne devas kontraŭdiri la ĉefan normon. Kio plej certe okazos, estas stagno de nia profilo en tiu stato, kiun ĝi havos tuj post ĝia alpreno. Probable, tio sufiĉos por ĝia longdaŭra uzado.
 
Sed, nu, kiu scias, eble estonte, prizorgantoj de bibliotekoj, kiuj anstataŭos nin, decidos aboni RDA-n por ĝisdatigi la profilon. Eble, ĉar aperos novaj tipoj de dokumentoj ne atentitaj en la nuna dokumento, aŭ pro kiu ajn alia kialo, kiun mi ne povas imagi nun. Sed mi ne vidas en tio grandan problemon.
 

Tion mi demandas, ĉar vidis ke RDA ne plu havas 'eldonojn' kiel AACR kaj antikvaj libroformaj normoj, sed estas senĉese ĝisdatigata (ses modifojn nur de 2012 ĝis 2017).

Jes, ne estas tipaj paperaj reeldonoj de la normo sed konstanta reta ĝisdatiĝo, ŝuldata ĉefe al tio, ke ĝi ankoraŭ estas en konstruo. Probable ankaŭ al pliaj facileco kaj malmultekosteco agi tiel. Mi supozas, ke iam alvenos momento de stabileco, sed temas pri persona impreso.

Ĉu la senĉesa evoluo ne signifas, ke RDA, malgraŭ sia pretendata universaleco, nepre rompiĝos en 'dialektojn'?

RDA estas sufiĉe fleksebla. En multaj instrukcioj eblas decidi inter alternativaj manieroj interpreti la normon. Tial bezonatas profilo, por ke la katalogo de iu biblioteko havu minimuman internan koheron. Kaj tial, nuntempe, bibliotekoj uzantaj RDA-n povas prezenti rikordojn kun iom malsimilaj aspektoj. Sed mi dubas, ke paroli pri dialektoj estas bona komparo ĉi-kaze.
 

En ĉi tiu punkto mi absolute malkonsentas. Niaj katalogoj neniam estos 'normaj' aŭ 'normalaj' jam pro la simpla fakto, ke ilin faras sensalajraj volontuloj anstataŭ pagataj profesiuloj. Tio estas la difino mem de 'movada' biblioteko fronte al la kolektoj en Vieno kaj Varsovio, kaj tiu karakterizo nepre kaj neeviteble devigas nin prizorgi ilin 'nenorme' kaj 'nenormale'.

Kompreneble, mi ne neas tiujn evidentojn. Sed mi opinias, ke ili ne devigas nin prizorgi niajn bibliotekojn eksternorme. Male, mi pensas, ke nur se ni laboras laŭ normaj metodoj, niaj libro-kolektoj povos prave ricevi la nomon "biblioteko". Por ke kolekto de libroj estu konsiderata biblioteko, nepre ĝi devas esti organizita, oni devas provizi servojn surbaze de ĝi (ekzemple, disponigi katalogon) kaj fari ĉion ĉi per laŭ eble plej profesiaj metodoj.
 
Kompreneble, ni ne povos, pro manko de rimedoj kaj ofte de scioj, atingi plenan profesiecon. Tio estas memevidenta. Sed ni devus strebi al tio. Same kiel ni devas strebi al tio, kiam ni eldonas librojn, ekzemple.
 
Ankaŭ kompreneblas, ke pluraj asocioj ne bezonas krei "bibliotekojn" el siaj kolektoj. Ĉio dependas de ilia celo kaj la bezonoj de iliaj eventualaj uzantoj. Eble por ili sufiĉas inventaron de la havaĵoj per Excel- aŭ Access-dokumento sen utiligo de ajna kataloga normaro. En ordo. Neniu problemo, tio ankaŭ utilas. Ĉiu devas taksi siajn fortojn kaj eblecojn. Eblus eĉ uzi bibliotekan programon sen aplikado de kataloga regularo. Sed se estas la ebleco labori norme, mi rekomendas tion, ĉefe kiam temas pri gravaj aŭ riĉaj kolektoj.

Tial niaj kolektoj fakte estas arĥivoj, kiuj gardas la memoron kaj identecon de homa komunumo malestimata de la plimulto, kaj de alternativa mondobildo malakceptata kaj mokata de la ĝenerala socio.

Nu, mia sperto ĉe la Ministerio de Kulturo estas tute mala. Tie, ili volonte akceptis la partoprenon de BJRP en diversaj projektoj kaj mi ne trovis malestimon aŭ malrespekton en ilia sinteno. Sed mi devis labori norme por ke niaj metadatenoj povus esti profiteblaj de ili. Laŭ mi estas dezirinde, ke oficialaj instancoj okupiĝu pri niaj aferoj. Tio donas al niaj lingvo kaj kulturo pli da videbleco. Inter niaj bibliotekoj, estas jam pluraj, kiuj tion atingis laŭ diversaj gradoj kaj manieroj. Kaj mi trovas tiujn atingojn tre gravaj.
 
 

Ili do estas komunumaj arĥivoj. La priskribo de esperantaj bibliotekoj kaj precize de CDELI en Svisujo kiel lingvo-komunumaj arĥivoj estis la temo de mia magistriĝa tezo, kiun mi baldaŭ publikigos kaj esperantigos.

Certe, ĝi estos interesa.

 

 dum libroj kaj gazetoj ne estos jam bone zorgataj, ne eblos konsciigi esperantistojn pri la graveco de arĥivaj dokumentoj.

Nu, mi tute ne konsentas kun via aserto, laŭ mi temas pri du paralelaj agadkampoj. Kial ne okupiĝi pri la arĥivoj jam? Ilia prizorgado estas multe pli urĝa ol la katalogado de bibliotekaj kolektoj pro la risko de malapero de tiuj unikaĵoj. Esploristoj aparte serĉas tiujn dokumentojn. Libroj kaj aliaj eldonaĵoj estas relative facile troveblaj eĉ en bibliotekoj ektermovadaj, sed ne arĥiv-dokumentoj. Mi kuraĝigas vin verki instrukciaron por la katalogado de arĥivoj, ĉar vi estas fakulo. Mi scivolas ankaŭ pri tio, ĉu ekzistas liberaj programoj (similaj al Koha aŭ Openbiblio) por la katalogado de arĥiv-materialoj.
 
 

Ankoraŭ nun, esperantistoj kaj iliaj familianoj forĵetas unikajn arĥivaĵojn kaj savas nur librojn kaj revuojn jam abunde reprezentitajn en multaj kolektoj. Eĉ en veraj esperantaj arĥivoj kiel CDELI arĥivaĵoj kuŝas malatentataj kaj nepriskribitaj. Tie RDA kaj aliaj bibliotekaj normoj ne helpos nin. 

Plia kialo por ne plu prokrasti la katalogadon/prizorgadon de arĥivoj.
 
Pri RDA, la bibliotekista mondo ankaŭ estas dividita, kelkaj ŝategas ĝin kaj estas veraj fanoj,  dum kelkaj aliaj simple malamas la normon. Ĉu ĝi iam atingos sian celon esti utila ankaŭ por arĥivoj kaj muzeoj, nu, ni ne scias. Temas pri demando lanĉita al la estonto. Eble la bezonoj de arĥivoj kaj muzeoj evoluigos la normon alimaniere. Aŭ eble ĝi restos ĉiam nur kiel biblioteka normo.
 

Aliflanke, se vi promesas ke la nova normo dekupliĝos de RDA kiam vi ĉesos disvolvi ĝin, mi ne kontraŭas uzi RDA'n kiel intertempan modelon. Fakte la manlibro de 2011 ne tre plaĉas al mi, ĉar tro odoras je la tempo de paperaj slipoj.

Nu, mi ne povas promesi tion. Ĉefe, ĉar mi kredas, ke nia regularo devas resti ligita al RDA se ni decidas sekvi ĝin, eĉ se nia profilo longe stagnos en sia dekomenca formo. Kredeble, RDA ne evoluos tiom multe, ke ĝia evoluo devigos nin refari la profilon.
 
Spuroj de la paperaj slipoj videblos ankaŭ en RDA, tiom longe, kiom ĝi utiligos MARC21 kiel formaton. Sed ankaŭ en tio mi ne vidas grandan problemon.
 

Mi volas helpi vin en la kreo de tiu normo. Mia venontjara projekto estas ekkatalogi mian kolekton, kaj en Aŭgusto mi devos helpi ankaŭ katalogadon de la kolekto de KCE, tial ne povas tro longe atendi vian solan laboron.

Mi ne vidas la manieron, ke vi helpu min en la komenco, sed mi bonvenigas vin kiel revizianto. Mi esperas, ke aliaj kolegoj ankaŭ sinproponu por tiu tasko, por certiĝi, ke la lingvaĵo estos komprenebla kaj ke ne enestas tro da latinismoj (hispanismoj, katalunismoj...) en ĝia redaktado.
Eble pri kompostado mi bezonos ankaŭ helpon.
 

Tamen zorgigas min la longeco de la rezultonta manlibro. Mi rimarkis ke nur la hispana profilo por modernaj monografioj jam longas 211 paĝojn. Eĉ tia 'simpligita' normo estos tro por la tipaj volontaj taskoŝarĝitaj katalogantoj de esperantaj kolektoj... Fine ankaŭ necesos pli mallonga versio aŭ didaktikaj materialoj. Eble tie mi povus helpi.

Mallongeco ne estas nepre sinonimo de simpleco. Tro mallongigita normo povas ne enkalkuli certajn kazojn pri kiuj katalogontoj iam dubos kaj ili ne trovos respondon. Gravas bona strukturo kaj klareco. Cetere, eĉ se mi komencos redaktante la profilon de monografioj, la manlibro devas enhavi ankaŭ la respondajn instrukciojn por alispecaj materialoj, kiuj ankaŭ troviĝas en niaj kolektoj (periodaĵoj, sonregistraĵoj, videoj, elektronikaĵoj...). Sed tio venos en postaj fazoj, dum kiuj eblos jam utiligi la bazan monografian profilon. La proceduro estos sama, se ni decidos sekvi la malnovan modelon bazitan sur AACR.
 
Plie, mi provos fari ne nur krudan instrukciaron (kiel tiu de BNE, kiun mi montris kiel ekzemplon, taŭga por bibliotekistoj), sed mi ankaŭ aldonos klarigojn kaj ekzemplojn por ke ĝi utilu kiel manlibron. Povas esti do, ke la rezulta dokumento estos eĉ pli longa. Ni vidos...
 
Mi klopodos labori rapide, sed mi ne povas antaŭdiri kiam la tasko estos finita.
 
Ĝis nun, nur vi, Rubeno, opiniis pri tio, sur kiu regularo baziĝu la manlibro. Kiel dirite, mi komencos labori prie meze de januaro. Se neniu plia reagas aŭ tion kontraŭas (kaj ĉar ŝajnas al mi, ke vi, sola reaginto, preferas RDA-n malgraŭ ĉiaj malgraŭoj), mi verkos la manlibron surbaze de RDA.
 
Amike,
 
Ana

Rubeno

unread,
Jan 6, 2024, 7:19:07 AMJan 6
to bibli...@googlegroups.com

Resaluton denove, kaj feliĉan Epifanion (la (post)kristanoj inter ni), 

Mi do komprenas ke fininte esperantan RDA-'profilon', nia normo dekupliĝus de RDA por evolui sendepende, ĉu ne? Tio forigus la ĉefan malavantaĝon de RDA.

Ne, tio signifas, ke la katalogantoj ne devas konsulti la retan referenckadron de RDA por katalogi, nur la RDA-profilon, multe pli simplan kaj facile alireblan. Ideale, la profilo ne devus evolui sendepende, ĉar ĝi ne devas kontraŭdiri la ĉefan normon. Kio plej certe okazos, estas stagno de nia profilo en tiu stato, kiun ĝi havos tuj post ĝia alpreno. Probable, tio sufiĉos por ĝia longdaŭra uzado.

Bone, do, en tiu kazo necesas nur fiksi limdaton, post kiu ni diru, ke ne plu estos iaj modifoj en la antaŭvidebla estonteco (minimume jardeko, espereble multe pli), kaj ke la normo jam pretas por vasta uzado.

Kiel mi diris, por mi estus oportuna limdato Aŭgusto, por praktike elprovi la normon en KCE, minimume la profilon por monografioj.


Kompreneble, ni ne povos, pro manko de rimedoj kaj ofte de scioj, atingi plenan profesiecon. Tio estas memevidenta. Sed ni devus strebi al tio. Same kiel ni devas strebi al tio, kiam ni eldonas librojn, ekzemple.

Ĝuste eldonado estas bona ekzemplo, kial ni ne strebu al strikta profesieco!

En la lastaj 20 jaroj, Kataluna Esperanto-Asocio fariĝis eldonejo, nur por pravigi la salajron de iu parazito, kiu estas grafikisto/kompostisto laŭ metio. Lia estas la sola pagata laboro en la asocio. KEA ne plu instruas aŭ agadas, kaj apenaŭ faras kongresojn; ĝi nur eldonas, nur por ke la asocia bulteno kaj la libroj (tute seninteresaj ĉar ne estas klara eldonstrategio) aspektu belaj kaj profesiaj.

Plia ekzemplo pri la danĝereco de profesiuloj estas la baldaŭa bankroto de UEA je la manoj de unu sola programisto, pro la projektita retejo AKSO.

Ĝenerale, se ni vere celus profesiecon, pli indus serĉi en la libera, gaĝa, neverda merkato kaj pagi al neesperantistoj. Tion faras la Amikaro de CDELI, kiu pagas al gaĝa katalogistino. Tamen tiel katalogado uzas la tutan monon, kaj restas nenio por aliaj agadoj, kiuj ankaŭ meritus 'profesiecon' (kial ne pli belaspekta retejo por CDELI?). Plie, dungante gaĝojn aŭ obeante profesiajn normojn, esperantistoj perdas la kontrolon de siaj aferoj.


Ankaŭ kompreneblas, ke pluraj asocioj ne bezonas krei "bibliotekojn" el siaj kolektoj. Ĉio dependas de ilia celo kaj la bezonoj de iliaj eventualaj uzantoj. Eble por ili sufiĉas inventaron de la havaĵoj per Excel- aŭ Access-dokumento sen utiligo de ajna kataloga normaro. En ordo. Neniu problemo, tio ankaŭ utilas. Ĉiu devas taksi siajn fortojn kaj eblecojn. Eblus eĉ uzi bibliotekan programon sen aplikado de kataloga regularo. Sed se estas la ebleco labori norme, mi rekomendas tion, ĉefe kiam temas pri gravaj aŭ riĉaj kolektoj.

Ankaŭ mi preferus, ke ĉiuj esperantaj kolektoj uzu la saman katalogan normon kaj povu facile interŝanĝi rikordojn kaj datenojn, ĉu per retaj katalogoj kun Z39.50-serviloj, ĉu per simplaj kalkultabeloj alkroĉitaj al retpoŝto. Mi nur esperas, ke la normo estu sufiĉe simpla kaj adaptita al niaj neprofesiaj bezonoj.


Nu, mia sperto ĉe la Ministerio de Kulturo estas tute mala. Tie, ili volonte akceptis la partoprenon de BJRP en diversaj projektoj kaj mi ne trovis malestimon aŭ malrespekton en ilia sinteno. Sed mi devis labori norme por ke niaj metadatenoj povus esti profiteblaj de ili. Laŭ mi estas dezirinde, ke oficialaj instancoj okupiĝu pri niaj aferoj. Tio donas al niaj lingvo kaj kulturo pli da videbleco. Inter niaj bibliotekoj, estas jam pluraj, kiuj tion atingis laŭ diversaj gradoj kaj manieroj. Kaj mi trovas tiujn atingojn tre gravaj. 

Ni devas ĉiam memori, ke kunlaboro kun oficialaj instancoj servu unue niajn proprajn celojn kaj bezonojn, kaj forskui nian minus-komplekson kaj la senton, ke simple esti atentataj kiel ekzistantaj jam estas sufiĉa premio.

Eĉ kiam ni ne renkontas malestimon, ĉu tamen videblas vera kompreno de niaj unikaj bezonoj? Ne, kutime ni estas devigataj obei iliajn regulojn: "Nun lernu novan katalogan normon, nun pagu 2000 eŭrojn por konformigi viajn metadatenojn, nun aĉetu senacidajn skatolojn", ktp.

Koncerne videblecon, mi iomete skeptikas pri la avantaĝoj de ŝtataj bibliotekaj retoj. La ĝenerala publiko apenaŭ uzas bibliotekajn katalogojn kaj serĉas nian lingvon per ĝeneralaj serĉiloj kiel Guglo. Por videbleco al gaĝoj, eble pli utilus se ĉiu granda esperanta kolekto havus propran retejon, troveblan el Guglo kaj Vikipedio. Ni konsciu, ke kiel movadanoj nia ĉefa celo ne estas servi akademiajn esploristojn laŭ la kanaloj pli kutimaj al ili, sed servi la nunajn esperantistojn kaj varbi la estontajn.


Nu, mi tute ne konsentas kun via aserto, laŭ mi temas pri du paralelaj agadkampoj. Kial ne okupiĝi pri la arĥivoj jam? Ilia prizorgado estas multe pli urĝa ol la katalogado de bibliotekaj kolektoj pro la risko de malapero de tiuj unikaĵoj. Esploristoj aparte serĉas tiujn dokumentojn. Libroj kaj aliaj eldonaĵoj estas relative facile troveblaj eĉ en bibliotekoj ektermovadaj, sed ne arĥiv-dokumentoj. Mi kuraĝigas vin verki instrukciaron por la katalogado de arĥivoj, ĉar vi estas fakulo. Mi scivolas ankaŭ pri tio, ĉu ekzistas liberaj programoj (similaj al Koha aŭ Openbiblio) por la katalogado de arĥiv-materialoj.
  

Ho, vi malfermas la skatolon de Pandoro! Delonge mi planas kurson pri arĥivistiko, fakte mi volis komenci ĝin jam la pasintan Aŭguston en KCE, sed mia tezo tute okupis min.

La problemoj estas multflankaj. Legante mian tezon vi rimarkos, ke ĝenerale la arĥivistika terminologio kaj konceptaro ne estas tiel klare fiksitaj kiel por bibliotekoj kaj do malfacilas traduki tian terminologion (pri la problemo krei arĥivistikan terminologion en esperanto mi espereble verkos artikolon por Esperantologio). Plie, movadaj kolektoj kaj arĥivoj ne havas lokon en arĥivistika teorio krom per la koncepto de 'komunuma arĥivo', akceptata kaj komprenata de nemultaj arĥivistoj.

Mi pensis, ĉu traduki la Internacian Arĥivan Priskriban Normon (ISAD), sed ankoraŭ mankas al mi sufiĉa praktika sperto kun ekzempla esperanta arĥivo, por krei instrukciojn utilajn al esperantistoj. La arĥivaĵojn de CDELI mi konsultis nur unu tagon. En la Biblioteko-Arĥivo Petro Nuez de KEA, mi estas 'persona non grata'. En Subirats, la magistrato ankoraŭ nenion planas pri katalogado de la kolekto Hispana Esperanto-Muzeo. Eble nur katalogante la arĥivaĵojn de la heredaĵo Trinitat Garcia, kiun mi gardas hejme, povos ekpensi la tutan aferon. Mi ankaŭ komencis kunlabori kun Esperanta Civito kiel vickonsulo pri bibliotekoj kaj arĥivoj, kio espereble donos al mi komprenon de la dokumentaj bezonoj de vivanta, internacia esperanta organizo.

Estas ankaŭ pli granda problemo pri edukado. La ĝenerala publiko ne bezonas klarigojn pri libroj kaj bibliotekoj, dum arĥivoj kaj arĥivaĵoj ne estas tiel komprenataj. Plie, arĥivistoj mem ne havas la kompletan bildon, ĉar fine ni servas esploristojn. Ofte historiistoj povas klarigi la veran karakteron de arĥivaj dokumentoj pli bone ol arĥivistoj, de sia vidpunkto; ekzemple, en la lasta AMO-seminario Pascal Dubourg faris interesajn rimarkigojn pri la plusoj kaj minusoj de Bitarkivo por historia esploro.

En la kazo de esperanto ankaŭ la limo inter bibliografia kaj arĥiva dokumento estas ofte hazarda pli ol teoria. Se presita eldono malaperis ĉie kaj restas nur unu/du ekzempleroj, tiuj restaĵoj estas por ĉiuj praktikaj konsideroj arĥivaj dokumentoj. Tial gravas, ke kiel eble multaj kolektoj havu katalogon kaj uzu katalogan normon, por precize identigi bibliografiaĵojn en malsamaj kolektoj kaj eviti detruon de unikaĵoj.

Laste, la elekto de katalogaj programoj malfacilas pro la malsamaj bezonoj de ciferecaj kaj paperaj arĥivaĵoj. Por la ciferecaj, ofte oni uzas Omeka'n (kiel la itala Bitoteko) aŭ DSpace'on (kiel la hispana Bitoteko), sed la vera problemo estas la manko de iu registra/metadatena normo komparebla al MARC21. EAD, la elektronika versio de ISAD, ne estas tre populara kaj suferas konkurencon de DublinCore kaj multaj aliaj metadatenaj normoj. Por paperaj arĥivaĵoj ekzistas programoj taŭgaj por malgrandaj kolektoj kaj neregistaraj organizoj kiel Access to Memory. Tamen, mi rimarkis ke ankaŭ tiuj pli simplaj programoj postulas sufiĉan lernemon, tiel ke multaj komunumaj arĥivoj simple uzas kalkultabelon aŭ similan dokumenton, klopodante sekvi ISAD'on kiel eble proksime.

Ideale, estus pli efike uzi la saman programon kaj katalogon por bibliografiaĵoj kaj arĥivaĵoj. Fakte, la Aŭstra Nacia Biblioteko mem (kaj aliaj ŝtataj bibliotekoj) katalogas siajn arĥivaĵojn en sia biblioteka katalogo per MARC21. Tio estas truko aŭ 'hako' kiu ridetigas arĥivistojn kaj ne la ideala profesia solvo, sed estas pli bona ol nenio. Mi scias ke multaj muzeoj kaj artgalerioj uzas Koha'n ankaŭ por objektoj kaj arĥivaĵoj, reutiligante kelkajn MARC21-kampojn laŭ la normo ISAD. Tiuj reutiligoj ne estas oficialaj sed eble sufiĉe disvastiĝintaj por utili kiel neoficiala normo. Tamen pri tio mi devas ankoraŭ esplori. En ĉiu kazo reutiligo de kataloga programo kaj biblioteka normo por arĥivaj celoj postulas, ke mi fariĝu pli lerta pri ili.


Mi ne vidas la manieron, ke vi helpu min en la komenco, sed mi bonvenigas vin kiel revizianto. Mi esperas, ke aliaj kolegoj ankaŭ sinproponu por tiu tasko, por certiĝi, ke la lingvaĵo estos komprenebla kaj ke ne enestas tro da latinismoj (hispanismoj, katalunismoj...) en ĝia redaktado.
Eble pri kompostado mi bezonos ankaŭ helpon.

Simplan kompostadon de cifereca teksto, jes, mi povas fari. Ankaŭ reviziadon kaj komentadon de malnetoj kiel uzonto de la normo. Espereble ankaŭ aliaj aldoniĝos.

Intertempe, mi ankaŭ komunikos per la listo plurajn ideojn, por kiuj celoj la normo estu uzata kaj praktikata kiam finita, por certiĝi ke ni remas en la saman direkton.

Mallongeco ne estas nepre sinonimo de simpleco. Tro mallongigita normo povas ne enkalkuli certajn kazojn pri kiuj katalogontoj iam dubos kaj ili ne trovos respondon. Gravas bona strukturo kaj klareco. Cetere, eĉ se mi komencos redaktante la profilon de monografioj, la manlibro devas enhavi ankaŭ la respondajn instrukciojn por alispecaj materialoj, kiuj ankaŭ troviĝas en niaj kolektoj (periodaĵoj, sonregistraĵoj, videoj, elektronikaĵoj...).

Temas do pri referenca manlibro, kiel vortaro, ne destinita al legado de komenco ĝis fino. En tiu kazo tre gravos indeksoj kaj enhavtabeloj (kaj por la cifereca dosiero ankaŭ ligiloj), kvankam tiujn oni faras en la fino.

Amike,

Rubeno

Marc Vanden Bempt

unread,
Jan 8, 2024, 4:59:48 AMJan 8
to bibli...@googlegroups.com

Saluton,

Mi ankaŭ volas reagi al ĉi-diskuto, kiu ege interesas nin ĉe Internacia
Esperanto-Arkivo.
Mi faros tion laŭ la kvar partoj de nia arkivo, iom skeme:

1. Libroj:

1.a. Nia nuna situacio: ni havas katalogon en excel en kiu ĉiu libro
(baldaŭ 15.000) estas priskribita kun titolo (kaj subtitoloj), aŭtoro
(kelkfoje ankaŭ tradukinto k.s.), eldonloko/eldonejo/eldonjaro,
paĝnombro, alteco, stato de la ekzemplero, ISBN, ekzempleronombro kaj
kelkaj aliaj informoj.

1.b. Futuro: ni volas iam transiri al biblioteka sistemo (kiel Koha).
Interalie ĉar ni volas malfermi nin al komuna katalogo aŭ minimume
komuna serĉilo.
Tial *unue* ni volas plibonigi kaj normigi la enhavon de la nuna
excel-katalogo.
Ni do ege estimas kaj atendas la laboron de Ana pri klara priskribo de
ĉiuj bezonataj kampoj. Ni volonte sekvos kaj uzos tion.
ISIL-kodon ni jam havas, bezonatan por tiu futura situacio.

1.c. Transiro: ni ekuzis la nunan "profilon" el 2011 por novaj aldonaĵoj
kaj ni jam pridiskutas (i.a. kun Ana kaj Sinĵeno) kiujn kampojn ekzakte
ni devos aldoni aŭ modifi en nia katalogo. Tiu restos en excel ĝis kiam
ni estos plene tralaborintaj la 15.000 librojn kaj kompletigintaj resp.
plibonigintaj la katalogajn liniojn.

1.d. Gravaj elementoj por ni (sen pretendo pri kompleto):
- ni ne estas profesiuloj, do bezonos plurajn konkretajn ekzemplojn
(ekz. rilate jam nur al "titolo": kion fari kaze de subtitolo kaj
titolo, de du malsamlingvaj egalaj titoloj, de du subtitoloj, de
malsamaj titoloj sur ekstera kaj interna kovrilo, de lingvaj eraroj en
titolo, de libro kun du aŭ pliaj partoj kun po propra aŭtoro, kion fari
kun japanlingvaj titoloj aŭ cirilaj literoj, ktp. ktp.)
- rilate al diskuto AACR/RDA ni sekvos la vian komunan decidon, ni ne
kompetentas pri tio. [nur inter krampoj: ni iom inklinas al RDA, ĉar
(ĉi-kaze feliĉe) ni ne havas AACR-historion nek AACR-pensmanieron kaj
ĉar ŝajne RDA estas plu futurorienta ol AACR]
- Ni volonte tralegos la tekston kiun Ana kreos el vidpunkto de
neprofesiulo [simile mi nun tralegas/komentas tradukon de teksto pri
kulturo ĉe fajrobrigadistoj el angla al nederlanda, nur el vidpunkto de
neprofesiulo, por igi ĝin pli "facillegebla"]
- Min persone ĝenas la preferon de nekoditaj eroj (ekz. "40 paĝoj" en
priskribo) al koditaj (ekz. "40"), ĉar ili estos esperantlingvaj kaj ne
lingvo-sendependaj. Sed se tio estas la prefero kaj kutimo de -istoj mi
kiel -anto tamen sekvos ĝin 😉
- IEspA ne estas biblioteko, sed arkivo. Tio limigas la bezonojn (ni ne
bezonas sistemon pri pruntado ktp.) kaj samtempe plilarĝigas la bezonojn
(ekz. utilas aldoni multajn alirpunktojn al la eroj)


2. Revuoj:

2.a. Nia nuna situacio: priskribo simile kiel por libroj, sed en aparta
excel-tabelo kun iom malsamaj kolumnoj. Unu linio por ĉiu eldonjaro (nun
ĉ. 14.000 linioj), kun titolo, numeroj, Pabst-numero, mankantaj
numeroj/jaroj, duoblaĵoj k.s.

2.b. Futuro: simila kiel por libroj. La profilo do ankaŭ priskribu kiel
dokumenti revuojn

2.c. Transiro: ni provizore daŭrigas kiel ĝi estas, prioritato iros al
libroj kaj dokumentoj.


3. Objektoj:

3.a. Nia nuna situacio: ili atendas dokumentadon... Ne estas tro da ili
(eble 2 m³).
Prioritato provizore malalta.


4. Dokumentoj:

4.a. Nia nuna situacio: ni havas kelkdek bretometrojn da ili, sed nur
parteto estas sufiĉe detale dokumentita. En aparta excel-tabelo troviĝas
mallonga priskribo, la jaro kaj stato de la dokumento, eventualaj
duoblaĵoj, nomoj menciitaj, paĝonombro, formato, stato k.s.
Por ĉ. 3 metroj da breto temas jam pri ĉ. 5.000 linioj.

Cetere "dokumentoj" por ni signifas do la veraj arkivaĵoj de
esperantistoj. Ni aktive informas (provizore precipe en Belgio, sed ne
nur) homojn ke ili povas sekurigi sian arkivon personan ĉe IEspA, ni
motivigas ilin tion fari.

4.b. Futuro: Ni volas ilin disponigi al esploristoj kaj pro tio do
bezonos klaran katalogon por ebligi ilian serĉlaboron.
Krome same kiel por libroj, do se eble kaj utile en bib.sistemon.

4.c. Transiro: provizore ni daŭrigas aldoni dokumentojn laŭ la nuna
proceduro. Gravas enmeti ĉion, eĉ se parte ne sufiĉe detale (ekz.
"dokumentoj rilate al IKUE-kongresoj", detaligenda poste) aŭ ne laŭ iu
normo (do laŭ propra ideo, pro manko de normo disponebla)


Jen nia (neprofesia) kontribuo nuna al la diskuto.
Pri la nura aspekto AACR/RDA do: ni iom favoreas RDA'n, sed ni sekvos la
decidon de vi, la kompetentuloj.

Ni ankaŭ en Belgio sentas estimon de kolegoj ne-esperantistaj prefere ol
mokado. Tiel ni aktive kunlaboras kun profesiuloj ĉe AMSAB (socialaj
temoj) kaj KADOC (katolika temoj), Bruĝa urba arkivo,
immaterieel-erfgoed Vlaanderen (nemateria heredaĵo Flandrujo) k.a. kaj
ĉie sentas ilian estimon por la ideo kaj realo de Esperanto.

Amike salutas,

Marc Vanden Bempt
Internacia Esperanto-Arkivo vzw (IEspA, iespa.eu)
[rimarku ke efektive ni ekuzas la mallongigon IEspA anstataŭ la antaŭa
iom nebula IEA :-)]

Rubeno

unread,
Jan 9, 2024, 8:31:05 AMJan 9
to bibli...@googlegroups.com

Saluton,

Mi ĝojas ke aliaj aldoniĝas al la debato, kaj dankas Marc'on pro lia priskribo.

Ĉi-sube kelkajn demandojn kaj komentojn:


1.b. Futuro: ni volas iam transiri al biblioteka sistemo (kiel Koha). Interalie ĉar ni volas malfermi nin al komuna katalogo aŭ minimume komuna serĉilo.
Tial *unue* ni volas plibonigi kaj normigi la enhavon de la nuna excel-katalogo.

Bone, sed konsciu ke probable vi devos en la fino profunde revizii vian nunan katalogon, ĝis la punkto, ke povus esti pli efike refari la tuton.

Mi troviĝas en la sama situacio, ĉar heredis parton de la Hispana Esperanto-Muzeo kaj la Access-katalogon de la tuta kolekto (12000 rikordoj da libroj kaj 8000 da revuoj), sed probable mi ne uzos ĉi-lastan. Anstataŭe, mi planas esplori sistemon por duonaŭtomate katalogi ekde nulo per la protokolo COinS. La metodon kaj rezultojn espereble mi raportos en la venontaj monatoj.


Ni do ege estimas kaj atendas la laboron de Ana pri klara priskribo de ĉiuj bezonataj kampoj. Ni volonte sekvos kaj uzos tion.
ISIL-kodon ni jam havas, bezonatan por tiu futura situacio.

Interese! Ĉu vi devis pagi por la ISIL-kodo? Tamen en la retejo de la internacia agentejo pri ISIL-kodoj mi legas, ke ISIL pli utilas por pruntantaj bibliotekoj, dum ISNI estas pli ĝenerala.

Kiam respondecis pri la katalogo de KEA mi petis MARC-kodon rekte de la usona Kongresa Biblioteko mem, kaj ricevis ESBaKEA kiel kodon. Ekzemplon de ĝia uzo en MARC vi povas vidi ĉi tie. Ankaŭ la Biblioteko Juan Regulo Perez havas tian kodon. Ĉu ankaŭ aliaj kolektoj ricevis MARC- aŭ ISIL-kodon?


- ni ne estas profesiuloj, do bezonos plurajn konkretajn ekzemplojn (ekz. rilate jam nur al "titolo": kion fari kaze de subtitolo kaj titolo, de du malsamlingvaj egalaj titoloj, de du subtitoloj, de malsamaj titoloj sur ekstera kaj interna kovrilo, de lingvaj eraroj en titolo, de libro kun du aŭ pliaj partoj kun po propra aŭtoro, kion fari kun japanlingvaj titoloj aŭ cirilaj literoj, ktp. ktp.)

Jes, tiu estas la kerno de la defio pri komuna katalogado. Ne tiom gravas kiujn alternativojn ni elektos, se ĉiuj uzos la samajn. Nur tiel eblos certi, ĉu la libro kiun vi tenas en mano, estas precize la sama de iu fremda kolekto. De mia vidpunkto tiu estu la unua celo de komuna katalogado; doni kompletan priskribon de la volumo estas dezirinde, sed ne prioritate.


- IEspA ne estas biblioteko, sed arkivo. Tio limigas la bezonojn (ni ne bezonas sistemon pri pruntado ktp.) kaj samtempe plilarĝigas la bezonojn (ekz. utilas aldoni multajn alirpunktojn al la eroj)

Jes, la bezonoj de arĥivoj kaj pruntantaj bibliotekoj estas malsamaj (ekzemple klasifikon) sed ĉi-lastaj meritas propran diskuton.


 2.a. Nia nuna situacio: priskribo simile kiel por libroj, sed en aparta excel-tabelo kun iom malsamaj kolumnoj. Unu linio por ĉiu eldonjaro (nun ĉ. 14.000 linioj), kun titolo, numeroj, Pabst-numero, mankantaj numeroj/jaroj, duoblaĵoj k.s.

Pardonu mian nescion: kio estas Pabst-numero?


4. Dokumentoj:

Cetere "dokumentoj" por ni signifas do la veraj arkivaĵoj de esperantistoj. Ni aktive informas (provizore precipe en Belgio, sed ne nur) homojn ke ili povas sekurigi sian arkivon personan ĉe IEspA, ni motivigas ilin tion fari.

4.b. Futuro: Ni volas ilin disponigi al esploristoj kaj pro tio do bezonos klaran katalogon por ebligi ilian serĉlaboron.
Krome same kiel por libroj, do se eble kaj utile en bib.sistemon.

4.c. Transiro: provizore ni daŭrigas aldoni dokumentojn laŭ la nuna proceduro. Gravas enmeti ĉion, eĉ se parte ne sufiĉe detale (ekz. "dokumentoj rilate al IKUE-kongresoj", detaligenda poste) aŭ ne laŭ iu normo (do laŭ propra ideo, pro manko de normo disponebla)

En arĥivoj priskribo je la nivelo de dokumentoj estas malprioritata kaj farata en la lasta momento, do pri tio vi ne devas zorgi ankoraŭ. Multe pli gravas registri informon de la donacintoj kaj de la donaco mem. Ĉu la donacantoj subskribas akton por leĝe transdoni materian proprieton de la donaco, kaj la intelektan proprieton de la originalaĵoj? Ĉu la aktoj inkluzivas inventaron de la tuta donaco, almenaŭ je la nivelo de materialoj kaj skatoloj? Ĉiuj donacoj, eĉ de sama donacanto en malsamaj momentoj, devas esti protokolataj. Ankaŭ en la kazo de deponoj necesas interkonsento pri la rajtoj de arĥivistoj.

Se vi ankoraŭ ne havas ŝablonon por donac-aktoj mi povus traduki katalunan ekzemplon, sed se jam havas personan kontakton kun arĥivistoj en via lando, pli indas ke vi petu ekzemplojn de ili laŭ la belgaj leĝoj. Pretigo de tiaj ŝablonoj estas eble pli prioritata ol esperantigo de priskribaj normoj kiel ISAD.


Ni ankaŭ en Belgio sentas estimon de kolegoj ne-esperantistaj prefere ol mokado. Tiel ni aktive kunlaboras kun profesiuloj ĉe AMSAB (socialaj temoj) kaj KADOC (katolika temoj), Bruĝa urba arkivo, immaterieel-erfgoed Vlaanderen (nemateria heredaĵo Flandrujo) k.a. kaj ĉie sentas ilian estimon por la ideo kaj realo de Esperanto.

Espereble vi havis pli bonajn spertojn ol mi, sed kiel arĥivisto mi petas vin, ne miskompreni la interesiĝon de profesiaj arĥivistoj, de historiistoj kaj de gaĝoj pli ĝenerale. Skabenino de Subirats diris al mi: "Ni volas montri kio ESTIS Esperanto" (jes, en pasinteco). Por ili, Esperanto nur utilas por allogi neesperantajn turistojn, same kiel fosilioj de dinosaŭroj kaj mezepokaj ruinoj.

En miaj rilatoj kun publikaj instancoj mi spertas kaj sentas, ke mi estas vidata kiel la lasta postvivanto de iu estingiĝinta popolo aŭ la lasta parolanto de mortinta lingvo, kiu povas ĝin paroli nur al Dio; plej ofte oni eĉ ne kredas, aŭ ne volas kredi, ke mi skribas kaj parolas Esperanton preskaŭ ĉiutage, kiel parto de vivanta internacia komunumo. Kompreneble Esperanto interesas multajn gaĝojn kiel historiaĵo, kaj se vi oferos niajn trezorojn al ŝtataj arĥivistoj tre probable ili akceptos ĝoje, same kiel muzeoj gardas la relikvojn de mortintaj triboj, sed tio ne signifas, ke ili vidas Esperantujon kiel vivantan komunumon, kiu ankoraŭ havas rajtojn kaj bezonojn je tiuj trezoroj. En ilia pensmaniero, esperantaĵoj utilos nur por esploristoj de mortintaj lingvoj. Resume, ne-mokado ne necese kuntrenas komprenon, estimon aŭ respekton. Finfine, se gaĝoj vere kredus la indecon de nia lingvo, ili lernus ĝin kaj ĉesus esti gaĝoj.

Rubeno

biblioteko esperanto

unread,
Jan 10, 2024, 3:58:56 PMJan 10
to bibli...@googlegroups.com, Marc Vanden Bempt
Karaj Marc kaj Rubeno,
 
Dankon pro via preteco kunlabori. Aparte gravas la provlegado.
 
Nu, mi komencos tuj labori pri la manlibro.
--
Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages