Preskaŭ kompleta arkivo de la revuo Esperanto de UEA

21 views
Skip to first unread message

Kapis

unread,
Apr 18, 2024, 2:49:44 PMApr 18
to bibli...@googlegroups.com, biblioteko esperanto
Saluton de la projekto Bitarkivo, kune kun multaj aliaj kunlaborantoj.
Jam de monatoj mi estis kontaktita de Dennis Keefe por kompletigi la
bit-arkivadon de la revuo UEA Esperanto.

De tiuj aliaj bibliotekoj, kiuj jam skanis kaj aldonis numerojn rete,
ekzemple: dlibra.kul.planno.onb.ac.at, kaj tiuj kiujn ni ricevis
fizike kaj mi skanis de aliaj bibliotekoj, mi povas anonci, ke ni
preskaŭ havas la tuton kompleta. Nur mankas 7 numeroj el la totalo de
1389 (ĝis nun) ekzistantaj numeroj... Tiu estas nur 0.5034%

Se vi havas (aŭ povas trovi en via loka E-biblioteko) iun el ĉi tiuj
numeroj, bv, sendu al mi skanaĵojn. Aŭ se vi ne havas tempon, sendu al
mi la fizikajn poŝte al hispanio, kaj mi resendos al vi:

Jaro 1907: n012 kaj n017
Jaro 1917: n203 kaj n204
Jaro 1912: n117 mankas pag39 ĝis pag46
Jaro 1967: n738
Jaro 1980: n897

Dankegon, mi esperas, ke ni havos tiun grandan kolekton kompleta tre baldaŭ.

Ivan Garcia

Bitarkivo.org

» Mariana Evlogieva

unread,
Apr 18, 2024, 4:27:05 PMApr 18
to bibli...@googlegroups.com

Gratulegojn!!!

Eble en la biblioteko de Bulgara E-Asocio ni havas n-ron 897. Mi demandos.

Amike,

Mariana Evlogieva

Kapis

unread,
Apr 18, 2024, 6:43:58 PMApr 18
to Listo Bibliotekoj

Dankon Marina, mi jam ĵus ricevis la n738, do nur restas 6 numeroj.

Samideane.
Ivan Garcia

El 18/4/24 a las 22:26, » Mariana Evlogieva escribió:
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/6b413ed1240f13b8f437e641b81a7a3e%40interpres.org om deze discussie op internet te bekijken.

Marc Vanden Bempt

unread,
Apr 19, 2024, 6:25:58 AMApr 19
to bibli...@googlegroups.com

DAluton,

IEspA povas skani kaj sendi ĉiujn tiujn numerojn krom 12 kaj 17.
Do jes 117 kaj 203-204 (bedaŭrinde nur el fotokopio) kaj 738 kaj 897 (el
originalo).

Amike,

Marc Vanden Bempt (iespa.eu)

Néia Lúcia Souza

unread,
Apr 20, 2024, 1:13:25 AMApr 20
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,

Ni havas la originalojn de la nroj 117 kaj 203-204.
Ni klopodos bitigi ilin.

Neia Lucia
Biblioteko Carlos Domingues
Brazila Esperanto-Ligo

Enviado do meu iPad

> Em 19 de abr. de 2024, à(s) 07:25, Marc Vanden Bempt <marc.van...@telenet.be> escreveu:
>
> 
> --
> Je hebt dit bericht ontvangen, omdat je je hebt aangemeld bij de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
> Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.
> Ga naar https://groups.google.com/d/msgid/bibliotekoj/16d68229-8be1-4aec-b6ee-24febcf5f0a5%40telenet.be om deze discussie op het internet te bekijken.

Kapis

unread,
Apr 24, 2024, 1:19:55 AMApr 24
to bibli...@googlegroups.com
Dankegon Nancy,

La numero n897 estas sufiĉe bona skanita sed la 1917 kaj 1912 ne...
rigardu ke je la bordo de la paĝo ne estu ombro kaj ke la mezuro de ĉiu
paĝo estu almenaŭ 300ppp aŭ >1mb po paĝo.


Eble Mariana, Néia, aŭ Marc povas provi ankaŭ sendi por kompletigi la
kolekton, do nur restas nun:

Jaro 1907: n012 kaj n017
Jaro 1917: n203-n204
Jaro 1912: n117 mankas pag39 ĝis pag 46


Dankon al ĉiuj.
Ivan.

El 19/4/24 a las 21:17, Néia Lúcia Souza escribió:

Iván García

unread,
May 12, 2024, 6:38:04 AMMay 12
to bibli...@googlegroups.com

Dankon al multaj volontuloj kiu skanis kaj sendis al ni por kompili, nur mankas 2 numerojn por kompletigi la kolekton de la historia gazeto ESPERANTO de UEA:



Jaro 1907: n012 kaj n017

Se iu scias kiu povus skani ilin, bonvolu sendi al ni.

Dankegon
Ivan Garcia
Bitarkivo.org

El 18/4/24 a las 20:49, Kapis escribió:
--
Ivan García
Bitarkivo.org

Christian Lavarenne

unread,
May 12, 2024, 5:17:48 PMMay 12
to bibli...@googlegroups.com
Saluton,

nura demando al  Ivan pri la n-ro 30 : ĉu vi havas ambaŭ eldonojn ? Ĉar mi konas nur jenan duan eldonon :

Esperanto : Esperanto-Journal – Revue de l’Esperanto – La Algeria [sic] Stelo ( Collonges-au-Mont-d’Or, Impr. A. Storck, Lyon ) , Seconde Année, N° 30 ( 2me Édition ) , Dimanche 28 Octobre 1906, p. [4]. Malkovrita de André Védrine ĉe Archives départementales du Rhône ( " Pri la gazeto ‘Esperanto’ " , en Monata Cirkulero de KCE n° 130, sept. 1981, p. 2 )

Se vi havas la unuan eldonon de n-ro 30, kun plezuro kaj danko mi ricevus ties skanaĵon.
Kaj se vi ankoraŭ ne ricevis tiun ĉi duan eldonon, mi tre verŝajne povus sendi al vi ĉi ties skanaĵon.

Kun gratulo pro la farita laboro !

Amike

Christian Lavarenne
(BELO : Bibliothèque d’Espéranto du Limousin et de l’Occitanie)



--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.

Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Kapis

unread,
May 13, 2024, 5:35:39 AMMay 13
to Christian Lavarenne, Listo Bibliotekoj

Vi tute pravas Christian,

ĉe https://bitarkivo.org/gazetoj/esperanto-uea mankas al ni la numero 30, ni ne sciis kiam ĝi estis la fino

Ekde la  la 12-an de Februaro, 1907, la serio rekomencis per la numero 01, do ni ne sciis nek estis 30 ankaŭ, nek estis duan eldonon de ili.

Ni tre feliĉe recivus vian skanaĵojn aŭ altkvalita fotaĵojn.

Dankon.

El 12/5/24 a las 23:17, Christian Lavarenne escribió:

Christian Lavarenne

unread,
Jun 22, 2024, 12:30:34 PM (11 days ago) Jun 22
to bibli...@googlegroups.com
Mi resendas  mian jenan mesaĝon al la grupo, sen la plej kaj tro "peza" (12 Mo) el la du alkroĉitaj pdf,  ĉar  pro tio ĝi ne estis akceptita.
Antaŭdankon pro eventuala respondo al mia demando pri Ioannis KALOUMENOS.
Ch. L.

---------- Forwarded message ---------
De : Christian Lavarenne <chlav...@gmail.com>
Date: sam. 22 juin 2024 à 18:10
Subject: Re : [bibliotekoj] Preskaŭ kompl. (?) arkivo de la rev. Eo de UEA : jen n° 30 (2a eld), 10-1906
To: Kapis <ka...@riseup.net>
Cc: <bibli...@googlegroups.com>


Saluton,

dank'al Marielle Giraud kiu ĝin malkovris (eble jam en 2016 ? aŭ en januaro 2017), verŝajne en la Archives du département du Rhône et de la métropole de Lyon (?, kies eĉ la katalogo ankoraŭ nun ne estas perrete konsultebla)*, kaj afable sendis al mi en januaro 2020, jen, malgraŭ ioma malfrueco de mia respondo (pri kio vi bv senkulpigi min), la n-ro 30 (2a eld), 10-1906, de la rev. Eo de UEA.

Mi transsendas la du pdf kiujn mi danke ricevis de ŝi
(kvankam eble nur unu sufiĉus sed "deux précautions valent mieux qu'une" kaj mi ne scias kiu estos la plej bone uzebla por vi).

 Sed mi ne komprenas vian :

nur mankas 2 numeroj por kompletigi la kolekton de la historia gazeto ESPERANTO de UEA

aŭ mi ne scias kie serĉi multajn numerojn kiuj (ankoraŭ) ne troviĝas, ŝajnas al mi, ĉe jena adreso indikita de vi :


kie mi legas i.a. :

Mankas (...) Ĉiuj numeroj inter 1960 kaj 2002 (krom 1998)

Do, ĉu mankas nur du, aŭ ĉu pluraj dekoj ? (aŭ kiam tiuj ĉi aperos en la bitarkivo aŭ estos aliloke konsulteblaj ?) Antaaŭdankon !

Mi ŝatus konsulti la lastajn n-rojn de 1969 kaj la unuajn de 1970 por serĉi eventualan nekrologion pri

Ioannis KALOUMENOS ( / Ιωάννης Καλούμενος), kiu mortis en novembre 1969.

(kaj mi danke ricevos kiujn ajn informojn pri li aŭ/kaj pri lia ebla parenco "J. P. Kaloumenos", al kiu M. Boulton dediĉis unu el sia poemoj en 1953.)

Antaŭdankon !

Amike

Christian L.


* " Le catalogue de la bibliothèque est consultable depuis les postes informatiques 
   et sera prochainement en ligne sur notre site Internet."


Le lun. 13 mai 2024 à 11:35, Kapis <ka...@riseup.net> a écrit :

Vi tute pravas Christian,

ĉe https://bitarkivo.org/gazetoj/esperanto-uea mankas al ni la numero 30, ni ne sciis kiam ĝi estis la fino

Ekde la 12-a de Februaro, 1907, la serio rekomencis per la numero 01, do ni ne sciis nek estis 30 ankaŭ, nek estis duan eldonon de ili.



Ni tre feliĉe recivus vian skanaĵojn aŭ altkvalita fotaĵojn.

Dankon.

El 12/5/24 a las 23:17, Christian Lavarenne escribió:
Saluton,
nura demando al  Ivan pri la n-ro 30 : ĉu vi havas ambaŭ eldonojn ? Ĉar mi konas nur jenan duan eldonon :
Esperanto : Esperanto-Journal – Revue de l’Esperanto – La Algeria [sic] Stelo ( Collonges-au-Mont-d’Or, Impr. A. Storck, Lyon ) , Seconde Année, N° 30 ( 2me Édition ) , Dimanche 28 Octobre 1906, p. [4]. Malkovrita de André Védrine ĉe Archives départementales du Rhône ( " Pri la gazeto ‘Esperanto’ " , en Monata Cirkulero de KCE n° 130, sept. 1981, p. 2 )
Se vi havas la unuan eldonon de n-ro 30, kun plezuro kaj danko mi ricevus ties skanaĵon.
Kaj se vi ankoraŭ ne ricevis tiun ĉi duan eldonon, mi tre verŝajne povus sendi al vi ĉi ties skanaĵon.
Kun gratulo pro la farita laboro !
Amike
Christian Lavarenne
(BELO : Bibliothèque d’Espéranto du Limousin et de l’Occitanie)

Le dim. 12 mai 2024 à 12:38, Iván García <ka...@riseup.net> a écrit :

Dankon al multaj volontuloj kiu skanis kaj sendis al ni por kompili, nur mankas 2 numeroj por kompletigi la kolekton de la historia gazeto ESPERANTO de UEA:



Jaro 1907: n012 kaj n017

Se iu scias kiu povus skani ilin, bonvolu sendi al ni.

Dankegon
Ivan Garcia
Bitarkivo.org

Esperanto arch Lyon oct 1906.pdf

Lista Stefano

unread,
Jun 22, 2024, 4:12:12 PM (10 days ago) Jun 22
to bibli...@googlegroups.com, Christian Lavarenne, Ivan García / Kapis
Karaj Christian kaj Iván García, ĉiuj, 

Ni ĵus kompletigis nian liston de la revuo ESPERANTO de UEA, jen la rezulto, informanta pri niaj havaĵoj:
https://www.cdeli.org/CDELI-periodajhoj/E/CDELI-periodajhoj-E-Li-ESP-02.html

Amike, kolege,
Stefano Keller
-----------------------------------------------------
Vic-prezidanto de la Asocio Amikoj de CDELI
Arkivisto - Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia
CDELI - Bibliothèque de la Ville
Case postale 219
CH-2301 La Chaux-de-Fonds, Svislando
-----------------------------------------------------
(ps.: pro translokigo de la retejo al nova servilo,
kaj adaptado de la html-enhavo al sekurigita retejo ("httpS"),
pluraj paĝoj estas nuntempe aktualigataj, aŭ aktualigotaj)
- - -
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

UMR8560 militrakonto

unread,
Jun 24, 2024, 5:25:02 AM (9 days ago) Jun 24
to bibli...@googlegroups.com

Tiu revuo estas Esperanto (Algeria Stelo) ne Esperanto de UEA. 


La esperanto-kolekto de Bibliothèque municipale de Lyon estis dumtempe deponita che Archives du Rhône. Post konstrulaboroj ili denove estas alireblaj che BM Lyon Part-Dieu. 


Jen la stato de la kolekto por Esperanto-UEA:


https://catalogue.bm-lyon.fr/ark:/75584/pf0000037499?posInSet=1&queryId=1f21bdb8-488b-4f86-9e36-15b384198224


Mi supozas ke Marielle Giraud menciis al vi ke tiu kolekto estas savita dank al la transdono de la Esperanto-klubo de Lyon al urba biblioteko en la 1960-aj jaroj. Tiu kolekto entenas tre rarajn dokumentojn, ekz. la unua libro en la rumana, verkita/tradukita de Mariella Frollo jam en 1889 (Rés 470092 (2). Ghi estas la unika konata ekzemplero kaj ghi estis elstare restaurita pasintjare de la BM Lyon. 


Sincere salutas, 


Pascal Dubourg Glatigny






De : bibli...@googlegroups.com <bibli...@googlegroups.com> de la part de Christian Lavarenne <chlav...@gmail.com>
Envoyé : samedi 22 juin 2024 18:30
À : bibli...@googlegroups.com
Objet : Fwd: Re : [bibliotekoj] Preskaŭ kompl. (?) arkivo de la rev. Eo de UEA : jen n° 30 (2a eld), 10-1906
 
--
Je hebt dit bericht ontvangen omdat je bent geabonneerd op de groep 'Bibliotekoj' van Google Groepen.
Als je je wilt afmelden bij deze groep en geen e-mails van de groep meer wilt ontvangen, stuur je een e-mail naar bibliotekoj...@googlegroups.com.

Christian Lavarenne

unread,
Jun 24, 2024, 7:27:16 PM (8 days ago) Jun 24
to bibli...@googlegroups.com, marielle giraud
Estimata S-ro Dubourg Glatigny,

Jes kaj ne :

Por plej bone kompreni la ekzaktan statuson de tiu speciala numero kaj la aldonon de la kroma stranga subtitolo La Algeria [tiele] Stelo, vi povas legi ĉi-malsupre kaj en la alkroĉita pdf la tre detalan (kaj do iomete longan) jenan duan parton de mia prelego en Kaest (vidu : kaest.ikso.net/2020/prelegoj) ankoraŭ ne neeldonita.

Mi aldonu 2 aŭ 3 "pruvetojn". La nomo de la nenomita "Administrateur du journal Esperanto à Collonges-au-Mont-d'Or, près Lyon" estas deduktebla el la prezento en ĝi  - kie la "nous" klare indikas "l'administrateur" -  de letero de Hector Hodler al "Monsieur H. Tarry, Lyon" :
" M[onsieur] H. Hodler, après avoir fait avec nous le n° 29 de ce journal et s'être initié à tous les détails de l'administration, nous a signifié en ces termes (...) "

La n-ro 29 estis la lasta numero, kiun konis la esperantistoj, de la gazeto fondita de Paul Berthelot, kaj tiu ĉi ("N° 30") estas prezentita kiel la sekvo de la n-ro 29.

Laŭ la bibliografia notico n-ro 310 de la BPE (https://bibliotekoj.org/bpe.pdf), La Alĝeria Stelo aperis de "Febr. aŭ Mars 1905-sept. 1906 (...) Sume 32 n-roj." 
Do la n-ro de oktobro 1906 logike devintus esti la n-ro 33 se temus pri tiu gazeto, ĉu ne ? Sed do, la vortoj " La Alĝeria Stelo " estas ne la titolo sed nur krome aldonita subtitolo (post la pli facile kompreneblaj subtitoloj : "Esperanto-Journal - Revue de l'Esperanto") ; kaj la indiko "N° 30" ne estas (alikaze nekomprenebla) eraro, sed logika natura sekvo de la n-ro 29, kiel jam ĉi-supre klarigita.

Do ĝi havas sian prav[igit]an lokon post la n° 29 (kaj la ankoraŭ daŭre mankanta n° 30, unua eldono) en la vico de la numeroj de la revuo fondita de Paul Berthelot, kaj fariĝinta posedaĵo de la Akcia anonima Societo " Esperanto-Ĵurnalo " (kaj tuj fariĝonta la ĝis nun "Oficiala organo de UEA").

Amike

Christian Lavarenne

Dua parto : Harold Tarry, dua ĉefredaktoro de Esperanto

 

Transiro inter la du aferoj

 

            Ni revenu al Harold Tarry. Li baldaŭ estis revokita al la metropolo kaj nomumita al relative malgravaj postenoj, antaŭ ol esti frue kaj trude emeritigita en 1887, pro kialo nekonata de ni.[1]

            En 1894 li mallonge parolis ĉe parizaj kunsidoj de la Astronomia Societo de Francio ( kies membro li fariĝis en 1891 ) [2], unue kiel " inspektisto de la telegrafaj lineoj " [3], kaj, la sekvan monaton, kiel " arkivisto ĉe la Politeknika Lernejo " [4] ( kies adreso fariĝos lia ĝis 1901, almenaŭ por priscienca korespondado )[5]. Li poste revenis en Alĝerion, ĉi-foje en vilaĝeto de la kabilia marbordo ( Tigzirt, cent kilometrojn oriente de Alĝero ) . Li lanĉis en 1895 franc-lingvan semajnan gazeton, kies kvin restantaj numeroj eble estis la solaj fakte aperintaj, kun kampanjo kontraŭ malversacioj. Sed li estis kondamnata en decembro de la sama jaro pro kalumnio [6] , kaj eble tial li ĉesis aperigi sian gazeteton[7].

            En 1901, ankoraŭ loĝanta en Tigzirt, li decidigis la direktoron de ĝis tiam nura sekcio astronomia de pli ampleksa alĝera asocio ( l’Athénée d’Alger ) , sendependigi ĝin, kaj li tiel povis nomi sin fondinto de la Société scientifique[8] Flammarion d’Alger et de l’Afrique française [9], kun sidejo ĉe la alĝera urbodomo. Li preskaŭ tuj fariĝis ĉefredaktoro de ĝia bulteno Uranie, kiun li anoncis duonmonata[10] sed kies kvar unuaj numeroj eble estis, denove, la solaj kiuj entute ekzistis [11]. Tio ne malebligis ke post du jaroj li fariĝis, almenaŭ laŭ sia propra deklaro, prezidanto ( kaj do eĉ prezidanto-fondinto ) de tiu nova asocio. Nun li ekrestadis en la vilao Aldébaran, apud la vilao Uranie kie loĝis la barono de Chéon, ankoraŭ prezidanto de la asocio, ambaŭ sur la altaĵoj de Bouzareah ( ĉirkaŭurbo de Alĝer ) , ne for de la observatorio.

 

Brila ekagado por la lingvo

 

            Sed tiam, anstataŭ perdiĝi inter la steloj (tria vilao nomiĝis Bételgeuse, t.e. Betelĝuzo en Esperanto) aŭ malkovri novan konstelacion, Tarry malkovris... nian lingvon. Plej verŝajne dank’ al leŭtenanto Mougenot, sekretario de la Geografia Societo de Alĝero kaj Nord-Afriko en kiu, membro ekde januaro 1880[12] , Tarry tiam aktivis : Tarry preskaŭ certe ĉeestis kiam, en marto 1903, F. Mougenot prelegis pri Esperanto en kunsido de tiu asocio.[13] ( Sed li eble aŭdis pri ĝi eĉ antaŭe, aŭ de li, aŭ de A. Rivier kiu estis E-Delegito en la jaro 1901-1902 [14].)

            En 1903 Tarry varbis " adeptojn " [15] , kaj kiam la alveninta Kapitano Capé atingis ke,   la 18-an de oktobro, la generalo komandanta la 19-an korpuson en Alĝero konsentis plusendi lian peton " partopreni en la propagando farita en Francio favore al la universala helpa lingvo Esperanto " , eĉ sen atendi la respondon, jam du tagojn poste, la 20-an de oktobro, ili fondis la Grupon de Alger kaj de Nord-Afriko, kun 43 fondintaj membroj [16] , kaj, post ses-semajna varbkampanjo, 112 membroj ( la 7-an de decembro ) , inter kiuj, plej verŝajne varbitaj de Tarry, la prefekto[17] kaj la urbestro de Alĝero [18] , kiuj fariĝis membroj de ties patrona komitato[19] . Post prelego de Capé antaŭ preskaŭ 400 homoj la 18-an de decembro, la 6-an de januaro 1904 estis 182 membroj[20], 233 membroj la 6-an de februaro, kaj la 8-an de marto 283[21]!

            Tarry jam antaŭvidis sin kaj iu diris lin prezidanto ( " aklame elektita " )[22] , sed la revuo L’Espérantiste devis korekti en januaro la anoniman eraran informon (do eble ne de Tarry ? ) : oficiale la posteno ankoraŭ vakis[23]. Kaj en la listo de la plena komitato, finfine elektita dum la unua ĝenerala kunveno en marto 1904, inter la naŭ nomoj ne aperas tiu de Tarry.[24]

            Lia nura ebla influo, kvankam la verda stelo delonge estis unu el la simboloj de Esperanto kaj kvankam ĉi-foje li ne fariĝis ties redaktoro, koncernas la nomon de, laŭ ties franclingva subtitolo, la " malgranda organo de esperantista propagando de Nord-Afriko " : La Alĝeria Stelo. Laŭ nia kono temis, en februaro 1905 ( kun lasta numero en septembro 1906 ) , pri la unua el iomete pli ol cent Esperantaj gazetoj en kies titolo troviĝas la vorto stelo[25] , certe speciale kara por nia amatora astronomo, kies adreso denove estis en Parizo ekde aprilo 1905.

 

Akcia anonima Societo " Esperanto-Ĵurnalo "

 

            Sed nun, kun Paul Berthelot, kiu fondis Esperanto, "Propaganda[n] ĵurnalo[n] por la lingvo helpa internacia" en junio 1905 en Céret, urbeto de la franca parto de Katalunjo  [ laŭ ĝia tiama esperanta ortografio ], ni tuj transiru de Francio al Svislando kie, post lasta numero (19) presita en Céret kaj datita 25-an de februaro 1906, berthelot volis relanĉi ĝin en Ĝenevo okaze de la dua Universala Kongreso. Li atingis en junio ke SES ( Svisa Esperanto Societo ) donos " al ĉiuj SES-anoj kiuj enskribos sin por la Kongreso antaŭ la 10 a de Augusto, 4 unuajn numerojn de l’ gazeto ‘Esperanto Journal’ kiu publikigos oficialajn sciigojn pri la kongreso."[26]

            La 22-an de julio 1906 okazis " la unua kunveno de l’ akciuloj de Esperanto-ĵurnalo " , kaj " la statutoj de anonima Societo de Esperanto-ĵurnalo estis rajtigitaj ". Berthelot estis elektita kiel delegito-administranto de l’  ĵurnalo, kun precizigo ke " neniu prenos la titolon de ĉefredaktoro " [27], kaj li estis nomumita de la administra Konsilantaro kasisto de la akcia societo.[28]

            Hector Hodler ne estis membro de la administra Konsilantaro de la nova societo. Sed, la sekvan semajnon, granda franclingva artikolo de li aperis en la unua Ĝeneva numero de Esperanto, varme invitanta la esperantistojn al la Kongreso[29], ĉar li estis sekretario de ties Loka Organiza Komitato kun Edmond Privat. Li eĉ estis, pli precize, komisiita al la gazetaro[30], kaj do rapide kunlaboris kun Berthelot.

 

            En la febro antaŭ kaj dum la Universala Kongreso ( kun 818 patroprenantoj )[31] , en la sola monato aŭgusto aperis ne malpli ol sep numeroj de Esperanto, kiu fariĝis la " ĵurnalo oficiala de l’ kongreso, aĉetebla en ĉiuj ĵurnalvendejoj kaj stacidomoj "[32] ; sed la 1-an de septembro, eĉ antaŭ ol la kongreso estis tute finita, Paul Berthelot anoncis ke " pro gravaj kaŭzoj, estas al li neeble resti en la postenon [tiele] kiun li ĝis nun okupas en la Societo " [33]. La 16-an de septembro, Berthelot prezentis la kalkulojn de sia administrado, " trovitajn ĝustaj de la kontrolistoj " , la tagon mem de la apero de la lasta numero de li, ĉar li estis " forironta post kelkaj tagoj, taskita per esperantista misio en Sud-Ameriko "[34] . (Kaj la 30-an de septembro li estis efektive foririnta ĉar il sendis de Marsejlo unuan poŝtkarton al Hector, kaj poste alian el Hispanio, la 1-an de oktobro.)[35]

 

            Sed ni revenu al tiu 16-a de septembro 1906. Je la 11-a horo, ĉar Berthelot deklaris konfirmi sian eksiĝon, la du akciuloj taskitaj kiel kontrolistoj " telegrafis al S-ro H. Tarry, je kies sindonemo kaj bonvolo ili sciis ke ili povas kalkuli, por transdoni al li la povon de provizora Administranto kaj peti lin ke li aperigu la venontajn numerojn "[36]. Jen do finfine la nomo de la aludito en jena ununura frazo pri li : " S-ro Berthelot (...) aŭ ebla posteulo vendis la gazeton, post ŝajne malbonaj spertoj, al Hodler."[37] Kaj Tarry, alveninte la saman tagon,

 

"deklaras akcepti la funkcion de provizora Administranto (...) ; li ankaŭ akceptas, kun benefico de inventaro, la financan situacion (...) kaj donas kvitancon al la eksiĝanta Administranto pri la kasa saldo ; kontraŭ kio li devontigas sin realigi la n-rojn 29 kaj 30 de la gazeto en kiel eble plej mallonga tempo." [38]

 

   " Konforme al la [ ĵus citita ] protokolo (...) S-ro Berthelot (...) transdonis la funkciadon de la gazeto al sia posteulo [ Tarry ]. Tiu transdono daŭris de du tagoj kaj minacis fariĝi senfina kiam, tre bonŝance,     S-ro Cart, vicprezidanto de la SFPE [Societo franca por la propagando de Esperanto][39], kaj S-ro René de Saussure, de la esperantista grupo de Ĝenevo, intervenis, la merkredon 19-an de julio [ tiela eraro, fakte : septembro ] kaj ĉeestis, de la 3-a ĝis 6-a horo, ĉe la inventarado de la materialo, konstatantaj ke S-ro Ber-thelot transdonis ĉiujn arkivaĵojn al S-ro Tarry."[40]

 

            Tio gravas, pro postaj polemikoj, ĉar tio aperis en unu el la numeroj pri kiuj Tarry respondecis, do plej verŝajne li mem konsentis ke finfine ĉio estas en ordo.

 

Harold Tarry posteulo de Paul Berthelot

 

            Do, ĉu la krizo pro la subita eksiĝo de Berthelot estis solvita ? Tute male, tio estis nur la komenco de la problemoj, ĉar jam en jena tuj sekva frazo Tarry mem klare konfesis ke ne laŭregule li enposteniĝis :

 

   " Jam ekde la 19-a de septembro, S-ro Tarry do prenis, sen esti delegita de kiu ajn pro la urĝeco, la funk-ciojn de administranto kaj de ĉefredaktoro (...) "

 

            ( Nu, ni memoru ke, malpli ol du monatojn antaŭe estis voĉdonita ke " neniu prenos la titolon de ĉefredaktoro ".)[41] Do fakte temis pri ia puĉo, sekve de peto de nur du akciuloj, kaj eble kun la konsento de du pliaj se, kiel verŝajnas, ankaŭ Cart kaj de Saussure estis akciuloj.

 

            Sed kial " ĉefredaktoro nur por la franca parto " kiel li tuj sekve precizigis eĉ emfaze per kursivaj literoj ?

 

            Laŭ la tiam ankoraŭ netute 19-jara Hodler, eble iom troigema, tutsimple " ĉar li ne konas Esperanton "[42] ; sed ĉiukaze tio estas kohera kun du strangaj indikoj ne multe antaŭaj : apenaŭ tri monatojn antaŭ li (aŭ alia) erare diris sin (aŭ lin) prezidanto de la Grupo de Alger kaj de Nord-Afriko, lia nomo troviĝas inter la kandidatoj, en listo publikigita en julio 1903 ( antaŭ aŭtomata konfirmo krom kaze de kontraŭstaro ) por fariĝi ne "adepto" de la SFPE, t.e. membro scianta aŭ lernanta la lingvon, sed nura aprobanto. Kaj ankoraŭ en aprilo 1905, anstataŭ aperi sub la rubriko "Adresoj ŝanĝitaj", li denove troviĝas sur simila listo (de tuj fariĝontaj aprobantaj membroj), ĉi-foje en Parizo ( rue de Bagneux ) . Ĉu tiam li ankoraŭ ne eklernis la lingvon ? Almenaŭ li ne multe regis ĝin, laŭ rimarko de pastoro Friedrich Schnee-berger, unu el la membroj de la administra Konsilantaro de la anonima akcia societo ( kaj prezidanto de Svisa Esperanto Societo ) : " Mi jam ricevis kelkajn leterojn de s-ro Tarry, kiujn mi preskaù [tiele] ne povas legi (...) "[43] Sed ankaŭ eblas ke Schneeberger esprimis per tiuj vortoj lian preskaŭ nekapablon kompreni lian skribon kiun, eĉ en la franca, francoj havas fojfoje kelkan penon deĉifri ; skribo kiu cetere povas esti indico de psikaj perturboj : Hodler parolis pri " lia speciala cerbo " , kaj Tarry mem skribis al li :

 

   " Se diri la veron, la embarasoj kiujn vi kaŭzis al mi, kaj trostreĉado, igis min malsana en Collonges[-au-Mont-d’Or apud Lyon], la cerba anemio kiu konstante minacas min, denove venkis kaj dum 8 monatoj mi malaperis el la medio, enfermita kiel homa ruino en mia soleca ĉambro de la strato Bagneux [en Parizo]."[44]

            ( Li tiam estis 69-jara.)

 

Kaj per tio ni eniras en pli subjektivajn vidpunktojn, ekzemple tiun de Hector skribanta, nur duonŝerce malgraŭ la stilo malkaŝe hiperbola ( do ja tute troiga ) , al iu " kara Samideano " kiu estas lia kamarado Paul Berthelot laŭ la enhavo de la letero. Jen ĝia komenco :

 

   " Se mi ne skribis al vi pli frue, tio estas tute pro via kulpo pro via kulpo, ĉar vi, post via foriro, lasis en Genevo [tiele] duan, pli teruran ol la antaŭa, frenezulon, kiun ni povis forpeli nur post sennombraj aventu-roj, kaj rakontindaj – kvankam neniam rakontotaj – okazoj. Tiu-ĉi terurulo havas nomon Tarry, kaj li certe estas pli freneza ol ĉiuj ĝisnunaj esperantistoj kunligitaj. Rakonti ĉion kion ni ( kaj ĉefe mi ) suferis estus io tro longa."[45]

 

            ( La antaŭa frenezulo aludita estis lia korespondanto mem, Berthelot, unua redaktoro de la gazeto, do Hector kaptis la okazon por ja ŝerce inciteti lin.)

 

Berthelot respondis pri tiu punkto, sufiĉe serioze :

 

   " Kiam mi transdonis la ĵurnalon al Tarry [do la 16-an de septembre 1906 ], li ne ŝajnis tiel freneza. Lia unua atako komenc[iĝ]is nur kelkaj[n] tagojn poste, kiam mi nenion plu povis fari kaj devis voki Cart kaj de Saussure [do la 19-an]. Tion certigus sendube S[-]rino Rieder (...) "[46]

 

            Antaŭe Berthelot, aŭ iu alia, metis Tarry, kiu ne plus memoras tre precize, en rilato kun Hodler, verŝajne jam kun la ideo ke tiu ĉi povus meti en la servon de la gazeto siajn kapablojn, i.a. lingvan. Sed ni nun lasu Harold Tarry longe prezenti alian interpretadon de la okazintaĵoj. [eventuala ilustraĵo ĉi tie : leterkomenco] Post bedaŭrinda komenca miskompreno,

 

" niaj rilatoj poste estis plej koraj. Ĉar vi prenis plezuron veni al mia librovendejo [ esperantista, kiun li ĵus malfermis en Ĝenevo ] , kun S-ro de Saussure, kies [ kvazaŭ ] ombro vi estis kaj kiun mi rigardis, laŭ la poli-teknika kutimo, kiel ‘karan kamaradon’, mi diris al vi : ‘ Rigardu kvazaŭ propran hejmon mian libro-vendejon, kies dungitaron oni vidas sen malagrabla sento [ verŝajne aludo al Fraŭlino Rieder, menciita en la letero de Berthelot  ] , faru tie vian korespondadon, uzu unu ŝrankon por deponi en ĝi vian arkivon kaj faru el tiu Oficejo esperanta[47] ankaŭ vian oficejon, de Saussure kaj vi.’ Mi enkondukis lupon en ŝafejon. Ĝi forportis mian ŝafidon ! [ komprenu : la gazeton ] Dum pli ol unu monato vi profitis de mia gastigo, kaj mi estis feliĉa esti kreinta en Ĝenevo esperantistan centron[48]. (...)

   Devante fari la numeron 29 de la gazeto Esperanto, mi invitas vin kunlabori pri ĝi kun mi : vi akceptas la titolon ĉefredaktoro de la esperanta parto (...) Mi inicas vin pri la kuirarto de mia gazeto, kun kies meĥanismo vi konatiĝas, tiel ke vi povu ĝin redakti kaj presigi sola, kaj vi kunlaboras pri la n-ro 29 kun vera sindonemo pri kiu mi ne povus sufiĉe danki vin. Tio estis la kora entento."

 

( Per la lasta esprimo Tarry aludis al la historia interkonsento inter Francio kaj Britio en 1904 kaj la amikiĝo kiu kreskis inter la du popoloj.)

 

            Poste venis la periodo de la kriza rilato ( rapports tendus  : laŭvorte streĉitaj rilatoj ) : konfliktoj i. a. pri povo, sed ankaŭ pri la ŝuldoj kiuj kreskis ĉe la presisto. Sed detalado pri ĉio ĉi rapide fariĝus teda. Do jen nur unu ekzemplo. Kion Tarry aŭdacis  – represigi la lastan numeron de Berthelot iomete cenzurante ĝin : " La nova Administranto (...) ĉi tie forigas senutilan paragrafon (...) "[49] – , li siavice suferis similaĵojn faritajn de Hodler  :

  "  Dum unu foresto mia (...) vi fermas la numeron, sen konsulti min, fortranĉante artikolon en du lingvoj kiun mi jam kompostigis por montri ke mi havas alian vidpunkton ol Berhtelot, kion mi necedeme volis ; vi enmetas anoncojn aliajn ol tiuj kiujn mi preparis (...) "[50]

 

            Kaj tamen Hodler povintus (aŭ eĉ devintus) forigi ankoraŭ aliajn liniojn, sufiĉe kom-promitantajn (des pli ĉar franclingvajn) pro la megalomanio kiun ili malkaŝas, kaj kiu riskis   – malgraŭ la mencio " L’Administrantaro de l’ĵurnalo lasas al ĉiu aŭtoro de artikolo la respon-decon de lia skribaĵo " – malfidigi la legantojn pri la esperantistaro, kredante ke temas pri komuna deziro anstataŭ nura persona revo de la sola Tarry. Jen ĝi :

 

   " Tiel estus, en ĉiu ŝtato el la kvin partoj de la mondo, Ĝenerala Konsulo, kiu poste povos esti oficiale kaj diplomatie akreditata apud la registaroj por reprezenti la Esperanto Imperion (...) " [51]

 

            Kaj la erara impreso ke temis pri pli ĝenerala opinio ol tiu de nur unu unuopulo povis esti kvazaŭ konfirmita per alia, ne subskribita artikolo, kiu sukcesis ( almenaŭ laŭ ĉi ties fina konkludo en simila stilo ) , " pruvi per nerefutebla statistiko ke Esperanto grandpaŝe marŝas al la konkero de la mondo..."[52]

 

            Tiu artikolo aperis en la lasta numero redaktita kaj presigita de Tarry. ( Kaj sur tiu rara n-ro 30, strange ĉar li eldonis ĝin apud Lyon ( en Collonges ) , li aldonis kiel plian subtitolon : La Algeria Stelo ; do tiel li nun intencis samtempe ankaŭ daŭrigi la gazeton de la grupo kies prezidanto li ne sukcesis fariĝi kvankam pri tio li revis. Ŝajnas ke li denove perdiĝis en siaj revoj.)

 

Konkludo

 

            Kial la historiistoj de la movado silentis pri Harold Tarry ? Nu, ja li redaktis nur du numerojn, aŭ kvar laŭ li ĉar li do plej verŝajne enkalkulis la n-ron 28 bis ( en la franca kun cenzurita represo de la Esperanta parto de la lasta numero de Berthelot ) , kaj iun unuan eldonon, eble do diferencan, de la n-ro 30, kies nur duan eldonon oni retrovis.

 

            Sed, plie de liaj longaj kaj akraj polemikoj kun Hodler, verŝajne la ĉefa kaŭzo kiu igis Tarry tabua temo ĉe la esperantistoj, estas ke, laŭ (senreferenca) indiko de d-ro André Védrine, la historiisto de la Esperanto-movado en la Liona regiono, li tuj transiris al la idista movado ekde ties naskiĝo.[53] Fakte tio ne estas tute ekzakta ĉar male, en la marĝeno de la lasta paĝo de la lasta letero, nun konita de ni, kiun li skribis al Hodler la 25-an de novembro 1907, oni povas legi ( kaj la frazeroj kursivigitaj de mi estas substrekitaj en lia franclingva manu-skripta letero ) :

 

   " Esperanto trairas krizon. Necesas ke ĉiuj tiuj kiuj estas sindonemaj al la esperantista afero intertuŝu la kubutojn kaj densigu la vicojn ĉirkaŭ la flago ! "[54]

 

            Ĉiukaze, al Harold Tarry oni almenaŭ ŝuldas, laŭ ja stranga maniero, la savon de la gazeto, i.a. ĉar proponante al Hodler kunlabori pri ĝi, li senvole inspiris al li fariĝi lia posteulo. Tion Hector malkaŝis al sia amiko Berthelot, la 9-an de februaro 1907, tri tagojn antaŭ la apero de la unua numero de la nova serio, skribante :

 

   " Jam en tiu epoko, venis al mia menso la ideo transpreni la ĵurnalon, ne ĉar la afero ŝajnis al mi iel mon-donpova – eĉ nun ĝi ne ŝajnas al mi tia – sed nur pro la cirkonstancoj, kiuj preskaŭ devigis min al tio."[55]

 

            Kaj eĉ al Tarry mem, Hector Hodler jam skribis, la 20-an de oktobro 1906 :

 

              " Ni cetere estas pretaj rekoni ĉion kion vi faris por savi la ĵurnalon." [56]


Resumo

 

Ni unue interesiĝos pri stranga grandioza projekto, ne realigita – sed fakte tute realigebla... – , subtenita i.a. de franca eksa politeknikano... tiam ja ankoraŭ ne esperantisto ĉar tio okazis ĵus antaŭ la naskiĝo mem de la lingvo. Do la maro en Saharo ĉiuokaze estintus scienc-teknika apliko ne de Esperanto, sed nur forte apogita de tiam baldaŭa esperantisto, kaj poste priskribita de alia franca esperantisto, Jules Verne : en sia lasta finita romano manuskripte titolita de li, en 1904, La Mer saharienne, sed fine aperinta kun la titolo "Invado de la maro".

            Kaj en dua, ĉefa parto, dank’al dudeko da neeldonitaj leteroj inter la tri unuaj redak-toroj de la revuo Esperanto, ni ĉefe studos la efemeran rolon de tiu sama Harold Tarry, kiel dua ĉefredaktoro en 1906 : inter Paul Berthelot, ties fondinto en 1905, kaj Hector Hodler, kiu plene transprenis la taskon nur komence de 1907. Tio iomete kompletigas nian kontribuon al la tuj aperonta dulingva libro Hector Hodler  : Pacisma sinteno ( Ĝenevo : Éditions Notari, 2020, 232 p. ) , kun kontribuo ankaŭ de Ulrich Lins, kaj antaŭparolo kaj tradukoj de Mireille Grosjean, tiam ILEI-prezidantino.



[1] " Tarry Harold Honoré Félix " , en Dictionnaire historique des inspecteurs des Finances 1801-2009, sub la dir. de Fabien Cardoni, Nathalie Carré de Malberg, kaj Michel Margairaz, Vincennes, 2012, p. 941.

[2] Laŭ la " Liste Générale des Membres de la Société Astronomique de France au 31 Décembre 1912 " , en L'Astronomie, vol. 26, p. 675 ( ĉe : adsabs.harvard.edu/full/1912LAstr..26..611 [tiele] ) .

[3] " Inspecteur des lignes télégraphiques " ( " Société astronomique de France [SAF], Séance du 2 Mai 1894 : Communications verbales " , en L’Astronomie (...) publiée par Camille Flammarion, 13e année, 1894, p. 231.)

[4] " Archiviste à l’Ecole Polytechnique " ( " SAF, Séance du 6 Juin 1894 " , en L’Astronomie, 1894, p. 270.

[5] "1891  Tarry (H.), inspecteur des Finances, en retraite, 21, rue Descartes, Paris, (389)." ( " Liste générale des Membres de la Société Astronomique de France au 31 Décembre 1900", en Bulletin de la Société Astronomique de France et Revue Mensuelle d'Astronomie, de Météorologie et de Physique du Globe, vol. 14, p. 608.)

[7] Laŭ la nuntempa ĵurnalisto Mohamed Arezki Himeur, ĝia eldonkvanto estis nur " kelkaj dekoj da ekzempleroj " ( " Histoire de la presse en Algérie " , en Djiri Magazine (Alger), majo 2011 ; reproduktita ĉe focus-algerie.blogg.org/histoire-de-la-presse-en-algerie-du-bras-ecrit-de-la-colonisation-a-fa-a116340542. Sed eble la aŭtoro de la studo iomete malgravigis la realaĵon pro malestimemo.

[8] La ajektivo scienca fakte estis nura porokaza aldono lia.

[9] H. Tarry, Inspecteur des finances en retraite, " Nouvelles de la science, variétés : Société scientifique Flam-marion d’Alger et de l’Afrique française ", en Bulletin de la Société Astronomique de France..., vol. 15, p. 198.

[10] Samloke.

[11] Unua numero aperis en sept. 1901. Ĉe la Francia Nacia Biblioteko, troviĝas nur la 1-4 de tiu unua jaro 1901.

[12] " Admission de M. Tarry Harold ". ( " Extraits des procès-verbaux : Séance du 22 janvier 1880 " , en Africa : Bulletin de la Société de géographie d’Alger, 1ère année, 1880, p. [127].

[13] Tarry parolis en kunsidoj de tiu asocio, la 13-an, 15-an, 22-an, kaj 27-an de januaro 1903 (respektive p. 56, 62, 38, et 57), pri konservado de la historiaj monumentoj, kaj fariĝis prezidanto de komisiono pri tio, kiu verkis dezirespimon ; kaj pri la kunsido kiu okazis la 5-an de marto, protokolo indikas : "La deziresprimo pri konservado de la Historiaj Monumentoj estis transdonata al Komitato (...) La parolo estis poste donata al s-ro Leŭtenanto Mougenot, kiu faris komunikadon pri Esperanto, racia, universala lingvo (...) " * Do la tiama ĉeesto de la komision-prezidanto estas plejverŝajna.  * ( " Séance du 5 mars 1903 " , en Bulletin de la Société de géographie d’Alger et de l’Afrique du Nord, p. lxix, ĉe : gallica.bnf.fr/ark:/12148/bpt6k106540r/f71.)

[14] Heidi Goes, Afero de espero : Konciza historio de la Esperanto-movado en Afriko, Rotterdam : UEA, 2007, p. 16.

[15] " La Grupo de Alger [tiele] kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 6 a jaro, n° 72, 31-12-1903, p. 325.

[16] " Grupo de Alĝer [tiele] kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 73, 31-1-1904, p. 13.

[17] Tarry havis " konatojn ĉe la prefektejo de Alĝero " ( F. Soulu, citita verko, p. 266 ) .

[18] Tiu ĉi ( [Frédéric Jacques] Altairac )* disponigis por Esperanto-kursoj la ĉambregon de la urbodomo**, kie la Société Flammarion, tiam prezidata de Tarry, jam havis sian sidejon.

* Laŭ la listo "Approbateurs" ( Aprobantoj ) , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 75, 31-3-1904, p. 46.

** La Vigie Algérienne n° 10.004, 12-12-1903, p. [2].

[19] " Grupo de Alĝero kaj de Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 75, 31-3-1904, p. 54.

[20] " Grupo de Alĝer kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 73, 31-1-1904, p. 13.

[21] " Grupo de Alĝero kaj de Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 75, 31-3-1904, p. 53.

[22] " La Grupo de Alger kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 6 a jaro, n° 72, 31-12-1903, p. 326.

[23] " Grupo de Alĝer kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 73, 31-1-1904, p. 12. Ĉe la fonda kunveno Capé estis elektita nur provizora ĝenerala sekretario ĉar por fariĝi prezidanto li devis atendi pozitivan respondon el Parizo, verŝajne donitan ĉ. la 12-a de novembro, dato de la subskribo de pli ĝenerala permeso per ministreja cirkulero. ( Unua ministreja cirkulero, la 12-an de novembro, publikigita en Bulletin Officiel du Ministère de la Guerre, Partie réglementaire, n° 44, 23 nov. 1903.)

[24] " Grupo de Alger kaj Nord-Afriko" , en L’Espérantiste, 7 a jaro, n° 76, 30-4-1904, p. 72.

[25] Aŭ pli ekzakte la radiko stel enestas en ĉ. 102 titoloj, ĉar ankaŭ troviĝas "verdstela", "stelaro", "sepstela"... Kaj mi ne enkalkulis 103-an titolon kun la samsignifa vorto "Kvinpinto". (Vd listojn en Ch. Lavarenne, Espéranto : Son idée interne dans ses origines et quelques-unes de ses expressions et manifestations (aide ou obstacle à la diffusion de la langue ?), doktora disertaĵo defendita ĉe Paris 13 - Sorbonne Paris Cité, la 4-7-2012, p. 1353-1356.

[26] " Pri la Kongreso " , en Svisa Espero IV, 6, junio 1906, annonco sur la nenumerita paĝo sekvanta la p. 44.

[27] " Societo ‘Esperanto-Ĵurnalo’ " , en Esperanto : Esperanto-Journal & Revue de l’Esperanto, Dua jaro, N° 20, Dimanĉo 29 julio 1906, p. [2] ; la projekto plej probable aperis en [suplemento de la] n-ro [1]9, sub la titolo "Anonima Akcia Societo por ekspluatado de nia gazeto" : "La kapitalo estos komence 5000 frankoj, dividata en 200 akcioj da 25 Fr, pageblaj ĉu en unu ĉu en pli ol unu fojoj. Fiksa rentumo da [tiele] 4 procentoj estos ĉiujare pagataj al la akciuloj (...) " ( citita en E. Stettler, cit. verko, p. 21) .

[28] " Société anonyme par actions ‘Esperanto-Journal’ : Comité d’administration " , en Esperanto : Esperanto-Journal & Revue de l’Esperanto, Seconde année, N° 20, Dimanche 29 juillet 1906, p. [2]. 

[29] " Partie non officielle : A Genève ! " , en Esperanto..., Seconde année, N° 20, Dimanche 29 juillet 1906, p. [2] .

[30] Tio aperas ekz-e en : La ĝenerala sekretario Edmond Privat, La sekr. komisiita al la gazetaro H. Hodler, " Dua Universala Kongreso de Esperantistoj, Genevo [tiele], 28an de Aùgusto – 6an de Septembro 1906 : Unua Cir-kulero de l’ Loka Organiza Komitato " , en : Svisa Espero, IVa Jaro, Nroj 4 kaj 5, Aprilo kaj Majo 1906, p. [25]-26.

[31] Enc. de Esp., p. 187) ; "les 800 congressistes" ( "La fin du Congrès", en Esperanto, Seconde année, n° 28, Dimanche 16 Septembre 1906, p. [1b] ) ; "818 kongresanoj" ( " Universalaj kongresoj " , en Jarlibro de la Esperanto-Movado : 1939-1940, Genève : UEA, [s.d.], p. 11).

[32] " Avizo grava " , en Svisa Espero IV, 7/8, julio-aŭgusto 1906, p. 47.

[33] " Esperanto-Jurnalo [tiele] : Anonima Akcia Societo " , en Esperanto..., Dua Jaro, N° 28, Dimanĉo 16 Septebro [tiele] 1906, p. 3 b, kaj sama artikolo en Esperanto, Seconde année, N° 28 bis, Dimanche 23 Septembre 1906, p. [5 b].

[34] " Procès-verbal " , en Esperanto, Seconde année, N° 28  bis, Dimanche 23 Septembre 1906, p. [1 a ]. (Mia trad.)

[35] AJB, HH-1020-0309 ; kaj HH-1020-0311, preskaŭ certe de Valencio, kies foto estas reproduktita sur ĝi.

[36] " Procès-verbal " , en Esperanto, Seconde année, N° 28 bis, Dimanche 23 Septembre 1906, p. [1 a ]. (Mia trad.)

[37] Edouard Stettler, Hector Hodler  : Lia vivo kaj lia verko 1887-1920, Genève : UEA (Eldona Servo), 1928, p. 21 ; ĉe digital.onb.ac.at/RepViewer/viewer.faces?doc=DTL_7472396 [vidaĵo : 28].

[38] " Procès-verbal " , en Esperanto, Seconde année, N° 28  bis, Dimanche 23 Septembre 1906, p. [1 a ]. (Mia trad.)

[39] La franco Théophile Cart (1855-1931), kvankam nakiĝinta en Francio (en departemento Dordogne), studis ĉe baz- kaj mez-lernejoj en Laŭzano, kie li ankaŭ prezentis sian doktoran disertacion ( pri Goethe ) * kaj kie, ekzemple, li pasigis unu monaton da feriado en septembro 1902**. Li partoprenis en la fonda kunveno de Svisa Esperanto Societo ( la 27-9-1903 en Rolle ) . Do preskaŭ certe, dekkvinon da tagoj post la kongreso, en kiu li partoprenis, li ankoraŭ estis en Svislando ( kie, ĉiukaze li ankoraŭ prelegis la sekvantan semajnon ) ***. Cart estis vokita kiel paciganto inter la verŝajne tro zorgema kaj skrupula pri laŭleĝeco S-ro Tarry kaj la anarkiisto Berthelot kiu, ekzemple, parolis la unua ĉe la " Ĝenerala Kunveno de la ‘Ruĝuloj’ Esperantistaj " , la 2-an de septembro **** okaze, sed ne enkadre, de la kongreso. Oni turnis sin al Cart verŝajne ĉar li bone rilatis, almenaŭ profesie, kun Berthelot : ilia kunlaborado atingis grandan sukceson ĉar ankoraŭ estis aperonta ĉe Hachette kvina eldono ( 26-a milo ) de ilia Vocabulaire Français-Esperanto.     * catalogue.bnf.fr/ark:/12148/cb319113788.

** " La komencoj " , en Joseph Kreitz, Historio de la Esperanto-movado inter la blinduloj, vol. I, Barcelona : Eblogo ( Esperanto-Blindulligo de Germanujo ) por Libe, 1972 ; ĉe libe.slikom.info/Historio de la Esperanto-Movado Inter la Blinduloj/Historio de la Esperanto 2017.htm#z007 (konsultita la 25-1-2020 ) .

*** " Geneva esperantista grupo " , en Svisa Espero IV, 11, novembre 1906, p. 79 : " Je la okazo de la sekvanta semajna kunveno de nia grupo", post : "la 20an Sept. (...) publika konferenco" (de iu alia.).

**** Fi-Blan-Go [pseŭdonimo de Fernand Blangarin], " Ĝenerala Kunveno de la ‘Ruĝuloj’ Esperantistaj : Okazinta en Genevo [tiele] la 2-an de Septembro 1906 " ( kie Berthelot estas menciita sub sia pseŭdonimo Verema ) , ĉe la 3-a paĝo de la parto en esperanto de Esperanto N° 28, Dimanĉo 16 Septe[m]bro 1906.

[40] Franclingva komento sekvanta la " Procès-verbal " , en Esperanto, N° 28 bis, Dimanche 23 Septembre 1906, p. [1 b ]. (Mia trad.)

[41] " Societo ‘Esperanto-Ĵurnalo’ ", en Esperanto, N° 20, Dimanĉo 29 julio 1906, p. [2] ; la projekto probable aperis en [suplemento de la] n-ro [1]9, sub titolo "Anonima Akcia Societo por ekspluatado de nia gazeto " : " La kapitalo estos komence 5000 frankoj, dividata en 200 akcioj da 25 Fr, pageblaj ĉu en unu ĉu en pli ol unu fojoj. Fiksa rentumo da [tiele] 4 procentoj estos ĉiujare pagataj al la akciuloj (...) " ( citita en E. Stettler, cit. verko, p. 21) .

[42] En malneto aŭ nefinita letero al iu por ni anonima " Kara Samideano " , datita je 17-10-1906 (HH-1020-0587).

[43] Tajpita letero al H. Hodler, datita de Laufon, 16-10-1906 (AJB,  HH-1020-0362 ).

[44] Letero de Harold Tarry al H. Hodler, 25-an de novembro 1907, p. [4] ( AJB,  HH-1020-0420 ) .

[45] Letero de H. Hodler al [ P. Berthelot ] , 9-2-1907 ( HH-1020-0589 ) , p. 1 ; transskribo de Mario Bélisle.

[46] Letero de Paul Berthelot al Hector Hodler, marto 1907 (AJB,  HH-1020-0398 ) .

[47] La du vortoj kursivigitaj de mi estas en Esperanto en la originalo.

[48] La du vortoj kursivigitaj de mi estas substrekitaj en la manuskripta originalo.

[49] Ironia artikoleto ( la fakte du-paragrafa " Malavara dankinda donacinto ! ") , kies provoko cetere ja ne tre taŭgis ( des pli ke la donacetinto estas nomita ) , en la originala n° 18, 16-9-06, p. 3 b (aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/E-060916.pdf  ). Ĝia anstataŭaĵo legeblas en n° 18 bis, 23-9-06 ( aea.esperanto.org.au/ftp-uploads/E-060923.pdf  ) .

[50] Letero de Harold Tarry al Hector Hodler, 25-an de novembro 1907, p. [2] ( AJB, HH-1020-0420 ) .

[51] " Lettre de M. H. Tarry (...) à M. le Président du second Congrès universel d’Esperanto " , 30 août 1906, en Esperanto, N° 29, 30-9-1906, p. [ 2 b ] . ( Mia trad.)

[52] Esperanto : Esperanto-Journal – Revue de l’Esperanto – La Algeria [sic] Stelo ( Collonges-au-Mont-d’Or, Impr. A. Storck, Lyon ) , Seconde Année, N° 30 ( 2me Édition ) , Dimanche 28 Octobre 1906, p. [4]. Malkovrita de André Védrine ĉe Archives départementales du Rhône ( " Pri la gazeto ‘Esperanto’ " , en Monata Cirkulero de KCE n° 130, sept. 1981, p. 2 ) ; kun mia danko al Marielle Giraud, pro la sendo de ekzemplero en pdf-formato.

[53] André Védrine, Cent ans d’Espéranto en Saône et Loire [tiele] et dans la région Rhône-Alpes 1895-1995 : En collaboration avec Ida Védrine, Lyon : Auto-édition, 1996, p. 51 (p. 77 ĉe : deltarho.free.fr/100-ANS-D'EO.pdf ).

[54] " L’Esperanto traverse une crise. Il faut que tous ceux qui sont dévoués à la cause esperantiste se sentent les coudes et serrent les rangs autour du drapeau." ( Letero de Harold Tarry al Hector Hodler, 25-an de novembro 1907, p. [4] ( AJB, HH-1020-0420 ) .)

[55] Plejverŝajne malneto de  letero, interrompita antaŭ la fino de ties dua flanko, de Hector Hodler al [ Paul Ber-thelot ] , datita : " Ĝenevo, 9 an de februaro 1907 ( HH-1020-0589 ) , p. [ 2 ] . Sur letera papero kun jena leterfronto : Esperanto / Ĉiusemajna internacia Gazeto / Organo de la Esperantaj Konsuloj, Oficoj kaj peresperantaj Societoj. / Tutmonda Informilo. / Direkcio : 8, Rue Bovy-Lysberg, 8 / Ĝenevo-Svislando."

[56] Plejverŝajne malneto,  pro nefinita postskribo, de  subskribita letero de H. Hodler al " Monsieur Harold Tarry", datita : " Genève, 20/ X [oktobro] / [19]06 " ( AJB,  HH-1020-0588 ) . Mia traduko de : " Nous sommes du reste dis-posés à reconnaitre tout ce que v[ou]s avez fait pour sauver le journal, depuis le départ de M. Berthelot (...) "

Копия Tarry KAEST prelegoteksto korekt CL novaj kor kaj aldonetoj 2021-09-28.pdf
Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages