Post-kongresa danko

2 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Dec 2, 2023, 2:58:53 PM12/2/23
to Bibliotekista listo

Karaj kunlistanoj,

Mi dankas ĉiujn partoprenintojn en la kunsido dum la Virtuala Kongreso.

Mi ankaŭ volas precizigi, antaŭ ol venos demando, ke la kunsido ne publikiĝos, nek en la kongresa retejo nek poste. Mi hezitis antaŭ ol decidi, sed pensis ke ĝi ne estis prelegaro sed unue socia renkontiĝo kaj due libera diskutado, do konkludis ke publikigo ne havus sencon, ĉar nur bremsus spontanecon.

Tamen mi registris la tuton sur mia komputilo, kaj tiu nepublikigota registraĵo utilos por skribi ian raporton/protokolon de la debato, kiu laŭeble inkluzivos ankaŭ la diskutojn de la AMO-Seminario pri bibliotekoj. Espereble tiu dokumento, kiun mi provos sendi al la listo antaŭ Kristnasko, kvankam filtrita de miaj interesoj utilos kiel bazo por plua debatado kaj kunlaborado.

Rubeno

Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages