Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Nomoj serĉataj

9 views
Skip to first unread message

Roland Rotsaert

unread,
Aug 18, 2024, 3:23:34 AM8/18/24
to bibli...@googlegroups.com, esp...@googlegroups.com

Karaj,

Por la urba arkivo de mia hejmurbo Brugge, Belgio, mi estas ordiganta la Esperanto-arkivojn kiuj tie alvenis dum la lastaj jaroj. Inter ili estas la korespondado (ricevitaj leteroj, mi taksas 500 ĝis 1000 folioj)) de Roger Iserentant (1914-2008). Li nun estas forgesita, sed iam li estas grava persono (sed iom kaŝe laboranta) en la loka kaj flandra movado. Lia korespondado (1937-1991 - preskaŭ nenio dum la milito) originis el poŝtmarkinterŝanĝo, sed kun kelkaj personoj ĝi estis longtempa kaj plurtema.

Bedaŭrinde, inter la cento da korespondantoj estas pluraj kies nomo estas nekompleta aŭ nelegebla. Mi aldonas la liston (familia nomo|antaŭnomo|urbo|lando) de nomoj kiuj restas neklaraj post traserĉado de la jarlibroj de UEA. Mi esperas ke listanoj kapablos kompletigi kelkajn.

Pro baldaŭa translokiĝo mi ne povos finpretigi la ordigadon, sed mi esperas plenumi la taskon tiom, ke ne-esperantisto kapablos sendepende aŭ kun iom da helpo de mi aperigi la arkivojn en la pubika inventaro.

Roland Rotsaert
www.iespa.eu

----

Nomo, antaŭnomo, urbo, lando    periodo    lingvo
?, Helenka, Zvolen, SK    1957-1964    eo
?, Magda, Tartu, EE    1958-1989    eo
?, Risto, Tampere, FI, 1949  
Dy…?, Milena?, Hradec (Königgrätz), CZ    1941-1949



Kil…?, Pentti, Kokemäki, FI 1951
Snel...?, Frank?, Misto Zdar – Zdar, CZ 1948-1965 eo

     


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages