Saluton al ĉiuj,
Mi komencas prepari kriteriojn por katalogi mian kolekton. El biblioteko pruntis la hispanajn katalogajn regulojn kaj ankaŭ la anglo-amerikajn (en sia kataluna versio).
Tamen mi scias ke ili jam estas eksmodaj. Preskaŭ ĉiuj naciaj kaj universitataj bibliotekoj (kaj pli kaj pli ankaŭ malpli grandaj bibliotekoj) jam transiris al la nova kataloga normo RDA (Resource Description and Access). Tiu evoluo jam estis prognozita en la komenco de la tuta diskuto pri komuna katalogo antaŭ dek jaroj, kaj intertempe plene realiĝis.
Jen la problemo: oni ne povas pruntepreni RDA'n el publika biblioteko, ĉar ĝi neniam estas presata kiel libro. RDA kuŝas en retejo malantaŭ muro trairebla nur per pasvorto, paginte abonkotizon, kiu kostas $197 jare al unuopulo.
En 2018, kiam mi respondecis pri la katalogo de Kataluna Esperanto-Asocio, mi sukcesis ricevi RDA-konton je la nomo de KEA sen pagi abonkotizon danke al la Kataluna Nacia Biblioteko, kiu disponigas tiun servon al neprofitcelaj organizoj.
La kataluna universitata konsorcio publikigas katalogajn
normojn por siaj bibliotekoj, bazitajn sur RDA, sed sen la
kompleta teksto klariganta ĝian 'logikon', kiu ebligus version
taŭgan por esperantaj kolektoj (ekzemple, por difini nivelojn de
katalogado).
Jen do la demando:
Kiuj el ni havas aliron al RDA, kaj el tiuj kiuj mem pagas kaj kiuj abonas ĝin senpage kiel asocio?
Bedaŭrinde mi ne plu membras en KEA nek respondecas pri ĝia biblioteko. Privataj kolektantoj (kiuj posedas multajn el la plej grandaj librokolektoj en Esperantujo) ne povas profiti de tiaj aranĝoj.
Ĉu tiu estus agadkampo, kie UEA povus helpi, se ĝi abonus grupan kotizon por multaj kolektantaj esperantistoj? Certe UEA devos tion fari, se iam vere respondecos pri komuna katalogo.
Aŭ ĉu ne? Tiu praktika demando tamen starigas strategiajn kaj eĉ moralajn demandojn.
Ĉio ĉi estas nur miaj sencelaj meditadoj, tamen.
Via,
Rubeno