Groups keyboard shortcuts have been updated
Dismiss
See shortcuts

Inaŭguro de ekspoziciejo de la Hispana Esperanto-Muzeo en Sant Pau d'Ordal (Subirats, Katalunio)

2 views
Skip to first unread message

Rubeno

unread,
Jul 11, 2024, 5:22:41 PM7/11/24
to Bibliotekista listo

Sabaton la 6-an de julio, je la 11.30 horo komenciĝis la inaŭguro de la Centro de Dokumentado pri Esperanto en Subirats, muzeopropono kiu prezentas elekton de objektoj el la kolekto de la apotekisto Lluís Hernández Yzal, elstara esperantisto de Subirats, fondinto de la unua muzeo en la tuta hispana ŝtato dediĉita al Esperanto, la Hispana Esperanto Muzeo, en la jaro 1968.

La Centro de Dokumentado de Esperanto estas inaŭgurita kiel ekspoziciejo kun diversaj ekspoziciaĵoj pri la kultura movado de Esperanto, ĝia universala influo kaj, specife, ĝia efiko en la kataluna socio kaj ene de la loka sfero de Subirats.

La nova kultura resurso estas lanĉita kun konstanta ekspozicio de selekto el la kolekto Lluís Hernández Yzal konservata en la arĥivejo de la Subirats-magistrato.

La inaŭgura ceremonio okazis sur la Placo de la 1-a de Oktobro en Sant Pau d'Ordal, antaŭ la urbodomo, kun oficialaj paroladoj de la familio Hernández Massana, kaj de la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio. Poste, estis ludita la himno Akcepto, kreita de Frederic Pujulà por la kvina Universala Kongreso okazinta en Barcelono en 1909. Sekvis libera vizitado de la Centro kaj fina degustado de glaso da ŝaŭmvino kun Ordal-persikoj.

Krom la inaŭgura evento, je la 10-a horo, eblis fari la gvidatan esperanto-itineron tra la plej interesaj anguloj de Sant Pau d'Ordal. La evento estas organizita de la Magistrato de Subirats kunlabore kun Kataluna Esperanto-Asocio, kaj subtenata de la Barcelona Provinca Registaro.

La Centro remalfermiĝos la 28-a de septembro, la 26-a de oktobro kaj la 23-a de novembro, de la 11-a ĝis la 13-a horo. La vizito kompletiĝos per la esperanto-itinero, kiun oni povas fari libere per aŭdiopriskriboj tra diversaj punktoj de Sant Pau d'Ordal.

Ekde januaro 2025, ĉiun kvaran sabaton de monato, okazos la gvidata esperanto-itinero kun aliro al la Centro por vidi la ekspozicion.

Fonto

Dum la 3a Naturamika Kultursemajno en Tossa de Mar en Oktobro, la prezidanto de Kataluna Esperanto-Asocio prezentos la tutan projekton en Esperanto. Ankaŭ estas planata postkongresa vizito al la ekspozicio.


Reply all
Reply to author
Forward
0 new messages